tag:blogger.com,1999:blog-29497800688037021112024-03-19T03:59:49.143+01:00... kaj tiel pluUnknownnoreply@blogger.comBlogger31125tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-32262911673198278742020-10-24T18:56:00.005+02:002020-10-24T18:58:18.381+02:00Ĉu eblas gustumi la kolorojn?
Jes, tio eblas pere de sinestezio, rara kapablo kiu ebligas percepti sensaĵon de ia tipo (ekz. de koloro) per stimulo de alia tipo (ekz. de muziko). Homoj kun sinestezio povas, ekzemple, vidi kolorojn, kiam ili aŭskultas muzikon aŭ aŭdas sonojn. Iuj eĉ povas senti diversajn gustojn en la buŝo, kiam ili rigardas malsamajn kolorojn. Strange, ĉu ne? Oni povas diri, ke sinestezio estas ne patologia variaĵo de la homa percepto.
La vorto sinestezio venas el la grekaj syn (kune) kaj aisthēsis (sensaĵo), kaj pli-malpi signifas kuniĝo de sensaĵoj. La unuan priskribon de ĉi tiu fenomeno faris d-ro Georg Tobias Ludwig Sachs en 1812. Ekzistas multaj tipoj de sinestezio (minimume 80), sed la plej ofta estas percepti literojn, vortojn aŭ nombrojn kiel kolorojn.
Mi "scias" ke lundoj estas blukoloraj. Kiam mi pensas pri la vorto lundo mi neeviteble imagas ĝin blua. Ĵaŭdo kaj sabato estas verdaj, sed dimanĉo estas ruĝa. La ceteraj tagoj ne elvokas kolorojn al mia menso.
Mi konas virinon, kiu asertas, ke ĉiu nombro aperas en ŝia menso kun aparta koloro. Ŝi eĉ skribis poezion, en Esperanto, nomatan Sinestezio, per kiu ŝi priskribas la aferon:
Kiam mi pensas pri 0, tuj blanko alvenas
Se en mia kapo estiĝas 1, grizo samtempe aperas
2 formiĝas, violkoloro vidiĝas
Ekestas 3, kaj kun ĝi ruĝo aldoniĝas
Nun 4 prezentiĝas, flavo ĝin eskortas
Kie do estas 5? En nigro la povra cifero dronas
Pasumas 6, bluo tiel same akompanas
Kiam 7 stariĝas, sur verdo ĝi estas
8 montriĝas, tujtuj oranĝo prezentiĝas
Fine, kiam ekvenas 9, tiam ĉiuj koloroj miksiĝas,
kaj bruno ekaperas
Jen bilda interpreto de tiu poemo:
Ĉu tio estas normala? Nu, tio dependas de kio estas normala. Ĉu devio de ia normo difinas nenormalaĵojn? Tiuokaze la mondo plenplenas de nenormalaj aferoj fare de nenormalaj homoj. Bonŝance sinestezio ne estas tiel evidenta kondiĉo kiel ekzemple esti maldekstremana, kiu antaŭnelonge estis konsiderita kiel korektenda difekto. Por ne paroli pri albinoj, kiuj eĉ ankoraŭ estas vidataj de iuj kiel homoj kun terura malbeno, apenaŭ indaj esti vivaj. Multaj aferoj, kiuj en antaŭaj epokoj estis nenormalaj, hodiaŭ estas normalaj, ne pro tio, ke ia moderna modo sukcesis konvinki multajn pri kio estas politike ĝusta, sed pro tio, ke ju pli la homaro esploras la realon en kiu ni vivas, des pli akurate ni kapablas distingi inter tio grava kaj tio malgrava, inter stulta superstiĉo kaj valora kono, inter fantazio pro neracia timo kaj miro pro la beleco kaj vasteco de universo, kiun ni senlace klopodas pli bone kompreni.
Kion valoran oni povus atingi per studado de io ŝajne tiel banala kiel "aŭdi kolorojn"? Ĉu indas esplori kian koloron havas tiu nombro aŭ tiu vorto por diversaj personoj? Ĉu ne estas aliaj pli gravaj aferoj por fari, ol malŝpari tempon en tiaj "stultaĵoj"? Jen tipaj riproĉoj, kiuj tute pretervidas la fakton, ke la esplorado de la realo estas valora per si mem, kaj kutime ebligas al ni malkovri aliajn aferojn, kiujn ni ne eltrovus alie. Ekzemple, la vojaĝo al la Luno donis al ni, interalie, la fajrimunan vestaĵon por fajrobrigadistoj, la plandumon de niaj sportŝuoj, la porteblan polvosuĉilon, la fumdetektilojn, ktp.
Kio pri sinestezio? Lastatempaj neŭrosciencaj esploroj montras, ke ni ĉiuj estas iagrade sinesteziaj, eĉ se ni ne konscias pri tio. Sinestezio okazas pli ofte ol aŭtismo, malgraŭ ke oni apenaŭ parolas pri ĝi.
Sendependaj esploroj el diversaj neŭrosciencistoj venis al sama jena konkludo: la cerbo kapablas konekti stimulojn el malsamaj sensoj, sed ĉe 24 el 25 individuoj tio okazas senkonscie. Sekve, esplorado pri sinesteziuloj utilas por ĵeti lumon sur la cerbajn mekanismojn, kiuj subkuŝas sub la konscia sperto de ĉiuj homoj.
Sinestezio povus doni al ni rimedojn por plibonigi nian memoron. Clare Jonas ĉe la Universitato de East London pensas, ke trejnado pri sinestezio povus eĉ helpi cerbe damaĝitajn pacientojn resaniĝi, kaj eĉ bremsi la kognan difektiĝon ĉe Alzheimer-malsanuloj.
Jen mallonga filmeto en la angla kun multlingvaj subtitoloj pri sinestezio.
KTPhttp://www.blogger.com/profile/17113956130071299300noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-43743865732056406582020-10-20T19:30:00.005+02:002020-10-20T19:30:02.543+02:00La Mirindaĵoj de Clarence Bicknell
Clarence Bicknell (1842-1918) estis angla matematikisto, anglikana pastro, botanikisto kaj arkeologo, pentristo kaj verkisto, poeto, humanisto, filantropo kaj esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905.
Naskiĝinte la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hill apud Londono, Anglio, li tie loĝis dum siaj unuaj 20 jaroj. Estis prospera epoko por la lando, konata kiel Viktoriana epoko, ĉar reĝino Viktoria regis ĝin dum 64 jaroj, inter 1837 kaj 1901. Estis la epoko de Charles Dickens (David Copperfield), de Darwin (La origino de specioj), de Robert Louis Stevenson (D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde), de Oscar Wilde (La feliĉa princo, La Portreto de Dorian Gray), de Lewis Carroll (Alico en Mirlando), kaj de multaj aliaj famaj aŭtoroj.
La patro de Clarence, Elhanan Bicknell, estis sukcesa riĉa komercisto kaj posedanto de unu el la plej grandaj kolektaĵoj de viktorianaj artobjektoj. Tia kultura riĉeco certe influis la junan Clarence, kreskante ĉirkaŭata de eminentaj artistoj, kiuj ofte vizitis lian riĉan patron. Cetere, Clarence estis kuzo de Phiz, ilustrinto de Charles Dickens.
Post sia infaneco li studis matematikon kaj doktoriĝis en 1865 ĉe Trinity College (Cambridge). Poste li decidis fari religian karieron kiel anglikana pastro. En 1878 li suferis ian krizon pri kredo, forlasis ĉion rilate religion, kaj sin dediĉis al studado de natursciencoj. Li multe vojaĝis tra la mondo: Cejlono, Nov-Zelando, Maroko, Majorko. Sed nenio kiel la itala Riviero, je kies naturo li profunde enamiĝis, kaj kie li vivis la cetero de sia vivo.
La Mirindaĵoj de Clarence Bicknell estas la titolo de mallonga altkvalita filmeto en Esperanto pri la vivo de Clarence Bicknell. Estas ankaŭ versioj en la angla, la franca kaj la itala. La filmo montras interalie kiel Bicknell malkovris la duan lokon sur Tero enhavantan la plej grandan kvanton de petroglifoj (prahistoriaj bildoj ĉizitaj en ŝtonoj). Li estis la unua, kiu science dokumentis tiujn petroglifojn, dise troviĝantaj laŭ la Valo de la Mirindaĵoj kaj la Valo Fontanalba, en la apudmaraj Alpoj ĉe la limo inter Francio kaj Italio.
Mi prilaboris subtitolojn por la Esperanto-versio de la filmo, tiel ke ĉiu povu ne nur aŭdi, sed ankaŭ legi, kio estas dirita. Tre spektinda filmeto. Ĝuu ĝin!
KTPhttp://www.blogger.com/profile/17113956130071299300noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-5283399966336781272020-10-18T01:28:00.021+02:002020-10-18T12:38:30.580+02:00Traduk-adapto: So We Won't Forget (de Khruangbin)
Khruangbin (elparole krung-bin) estas usona muzikbando el Houston, Teksaso. Ĝi konsistas el tri membroj: Laura Lee (basisto), Mark Speer (gitaristo), kaj Donald Ray "DJ" Johnson Jr. (drumisto). Ilia muzikstilo estas miksado de tutmondaj muzikaj influoj, kiel ekzemple klasika soulo, dub, psikedela muziko, irana rok-muziko, tajlanda muziko de la 1960-aj jaroj, kaj muzikoj de Hispanio kaj Mezoriento. Khruangbin signifas aviadilo en la tajlanda lingvo.
Kvankam ilia muziko plejparte estas instrumenta (sen kantado), la tria studia albumo, kiu aperis en junio 2020, enhavas pli da kantoj ol kutime, interalie la naŭa son-trako de la albumo: So We Won't Forget (laŭlitere, tiel ke ni ne forgesu). Mi prilaboris traduk-adapton de ĉi tiu kanto en Esperanto. Tio signifas, ke temas ne pri rekta laŭlitera traduko, sed pri adapto de la originala por ĝin kanti en Esperanto.
La muzikvideo prezentas bele faritan kortuŝan rakonteton. Khruangbin diris jene pri la kanto:
Memoro estas potenca afero. Nun pli ol iam ajn gravas diri al la homoj, kiujn vi amas, ke vi amas ilin, por ke ili ne forgesu.
Sentemaj homoj pretigu la naztukon, jen Kontraŭ La Forges'.
Por spekti la muzikvideon plenekrane klaku sur la kadroforma simbolo ĉe la dekstra malsupra angulo de la filmeto.
KTPhttp://www.blogger.com/profile/17113956130071299300noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-29961732065839972172019-12-27T20:05:00.000+01:002019-12-28T14:24:58.862+01:00Pseŭdoscienco, kontraŭscienco kaj malbona scienco
Estas dirite, ke milfoje ripetita mensogo fariĝas vero. Goebbels tre feliĉus uzi Interreton por disvastigi nazian propagandon, sed li ege malamus publikan kritikon —Falsaj novaĵoj!, li eble krius—. Interreto enhavas multege da bonaj, fidindaj informoj, sed ankaŭ plenas de misinformoj kaj pseŭdosciencaj scioj, kiuj per ripetado de mensogoj etendiĝas kvazaŭ infektaj virusoj. Milfoje ripetita mensogo neniam estos vero, sed simple restos mensogo. Tio dependas de nia kapablo distingi kio estas kio. Ĉi tiu blogaĵo temos parte pri la scienca metodo —unu el la plej bonaj metodoj por progresigi la mondon—, sed ĉefe pri pseŭdoscienca metodo —unu el la plej bonaj metodoj por malproksimigi de via monujo vian monon, kaj de via menso vian racion.
La scienca metodo estas unu el la plej elstaraj triumfoj de la homaro. Ĝi multe pli progresigis la mondon dum kelkcento da jaroj ol kio ajn antaŭe. Ĉiu granda kaj eta atingo, per kiuj la mondo progresadas kaj pliboniĝas, okazas danke al la scienco kaj ties metodo. Tio ne signifas, ke en antaŭaj epokoj ne okazis sciencaj malkovroj, sed al ĉi-lastaj mankis la strukturo, kriterioj kaj postuloj, kiuj donas forton al la scienco kaj ebligas al ĉiu sciencisto aplikadon de komuna metodo. Antaŭ la apero de tiu metodo, sciencaj ideoj dum jarmiloj kunekzistis samnivele kun jen fantaziaj, jen malraciaj ideoj profunde enradikiĝintaj en la homa penso ekde pratempaj epokoj.
Tio klarigas —almenaŭ parte— kial niaepoke multaj ankoraŭ emas kredi je strangaĵoj el antaŭsciencaj epokoj. Defiante la influon de niaj propraj mensaj trompoj, pensi racie postulas sufiĉe da mensa streĉo. Temas interalie pri la tiel nomataj kognaj biasoj aŭ kognaj antaŭjuĝoj. Neniu estas plenlibera de tiaj psikologiaj perturboj. Ankaŭ pigreco estas alia kaŭzo de memtrompo. Ofte oni simple pigras por kontroli, ĉu ricevita informo estas ĝusta. Iafoje sufiĉas ke oni ŝatas la informon aŭ ke ĝi ŝajnas logika, por akcepti ĝin vera sen plia kontrolado niaflanke. Kaj ĉio ĉi faciligas sendube la disvastigon de pseŭdosciencoj.
Pseŭdoscienco estas ŝajna scienco prezentita kvazaŭ ĝi estus vera, kiu pere de falsitaj rimedoj imitas sed ne plenumas la kriteriojn kaj postulojn de la scienca metodo. Kontraŭscienco faras pluan paŝon kaj neas la validecon kaj efikecon de la scienca metodo. Malbona scienco estas tia, ke ĝi neglektas ĝustan aplikon de la scienca metodo. Resume:
Pseŭdoscienco falsas,
kontraŭscienco neas, kaj
malbona scienco neglektas
la sciencan metodon.
La afero ne estus tiel grava se oni perdus nur monon pro pseŭdoscienco. Sed kiam homoj perdas sian sanon kaj foje eĉ sian vivon, pseŭdoscienco ne plu estas amuza, nek mojosa. Estas unu afero kredi, ke la estonteco videblas en kristalglobo, kaj tute alia afero kredi, ke vakcinoj kaŭzas aŭtismon ĉe infanoj. Ambaŭ estas eraraj kredoj, sed la dua estas ankaŭ tre danĝera mensogo.
La forto de tiaj falsaĵoj radikas grandparte en nia propra senkapableco distingi inter informo kaj misinformo, efiko kaj ŝajnefiko —placeba efiko—, scio kaj superstiĉo, scienco kaj pseŭdoscienco. Se al tio oni aldonas la facilecon kun kiu nia cerbo konstante trompas nin mem, oni do ne miru pri la granda kvanto da strangaj ideoj loĝantaj en homaj cerboj kaj sekve en Interreto. Temas tamen ne sole pri nunepoka eksploda kresko de la misinformado, sed ankaŭ pri la preskaŭ tuja rapideco, en kiu informado atingas nin ĉiujn, pere de teknologioj de nia moderna scienco —tiu scienco, kiun iuj ignoras aŭ kritikas, sed samtempe uzas por disvastigi malraciajn ideojn.
La scienca metodo estas ne nur laboraplika ilo por sciencistoj, sed ankaŭ praktika ilo uzebla de ĉiuj por kompreni la mondon kaj rigardi la realon en la ĉiŭtaga vivo. Ĝi donas jenan klaran instruon: por ke io estu verŝajna, oni kontrolu ke la konstateblaj indikaĵoj subtenu ĝin. La scienco esence temas pri sendependa kontrolado de asertoj. Ĉiu ajn aserto kiu ne trapasas tian sendependan kontroladon estas dubinda. Ne gravas, ĉu multaj, aŭ ĉu eminenta Nobel-premiito diras ĝin. La aserto restas dubinda, ĝis ĝi trapasos sendependan kontroladon. Nur tiam oni scios kia ĝi vere estas, kaj poste la scienca komunumo atingos —aŭ ne— konsenton pri la afero. La forto de la scienco radikas en tia senĉesa kontrolado, kiu estas esenca parto de la scienca metodo. Pseŭdosciencoj perdas forton fronte al kontrolado kaj ceteraj postuloj de la scienca metodo.
Malkiel pseŭdoscienco, kiu false imitas la sciencon, kontraŭscienco rekte neas ĝin kaj ties metodon. Tiamaniere ĝi klopodas forigi el nia menso ajnan spuron de racia dubo antaŭ la plej absurdaj ideoj. Konsiderante la kvanton de homoj pretaj defendi la plej malraciajn kredojn, tiu strategio funkcias sufiĉe bone. La kontraŭscienco agas do kiel savanto de la pseŭdoscienco, kiam ĉi-lasta malsukcesas rezisti la rigorecon de la scienca metodo. Ekzemple, kiam ia pseŭdoscienco malsukcesas demonstri sian efikecon sub science kontrolataj kondiĉoj, tiam ĝiaj defendantoj kutime plendas, ke la kontrolkondiĉoj ne estas taŭgaj, aŭ eĉ ke la nura ĉeesto de sciencistoj negative influas la rezulton.
Kiam la rezulto de eksperimento estas negativa, sciencistoj konkludas ke la afero ne funkcias. Kiam la rezulto de eksperimento pri pseŭdoscienco estas negativa, pseŭdosciencistoj insistas pri tio, ke la afero funkcias sed ke io influis negative la rezulton. Ĝis nun neniu pseŭdoscienco donis pozitivan rezulton. Ĉu ne suspektinde? Nu, jen la klarigo de la kontraŭscienco: la scienca metodo ne funkcias por ĉiuj aferoj. Do, se multaj asertas ke oni povas komunikiĝi kun aliaj pere de telepatio, sen ajna pruvo ke tio efektive eblas, ĉu oni devas tamen blinde kredi ilin? Denove, la kontraŭscienco havas klarigon pri tio: oni jam pruvis science, ke la telepatio funkcias, sed la oficiala scienco ne akceptas tiujn pruvojn. Iafoje eĉ ekzistas sciencaj studoj kiuj prezentas favorajn datumojn pri tiaj aferoj. Ĉu tio pruvas ion? Jes, tio pruvas ke la scienco kaj sciencistoj ne estas perfektaj, kaj ke ankaŭ ekzistas malbona scienco kaj malbonaj —foje eĉ senskrupulaj— sciencistoj. Cetere, ne ekzistas ia oficiala scienco, nek eksteroficiala. Estas nur unu scienco. Ekzistas scienca komunumo, kiu baze de sendependa kontrolado atingas konsenton pri apartaj temoj en ĉiu branĉo de la scienco, kontribuante tiel al evitado de fuŝoj ĉe sciencistoj. La defendantoj de la pseŭdo- kaj kontraŭ-scienco akceptas la sciencon nur se ĝi subtenas iliajn ideojn. Do, praktike ili nur akceptas malbonan sciencon fare de fuŝaj sciencistoj. Laŭ ili la cetero de la scienca komunumo —kiun ili ruze nomas "oficiala scienco"— estas korupta aŭ apartenas al tutmonda konspiro, aŭ io simila.
Kiel jam dirite, malbona scienco estas tiu, en kiu sciencistoj iel neglektas ĝustan aplikon de la scienca metodo. La neglekto povas esti tute senintenca sed ankaŭ intenca. Ĉiuokaze ĝi damaĝas la bonfarton de la scienco kaj de la scienca komunumo. Sekve, ĉar la bonfarto de la mondo dependas precipe de la scienco, ĝia misaplikado koncernas nin ĉiujn.
Praktika ekzemplo: la kontraŭvakcina movado
Konata ekzemplo de malbona scienco troviĝas en la mito pri la danĝero de vakcinoj. En 1998 la nune eksa kuracisto Andrew Wakefield publikigis en la medicinrevuo The Lancet esploran studon en kiu li insiste sugestas per datumoj kaj tabeloj, ke ekzistas rilato inter la MMR-vakcino (kontraŭ morbilo, mumpso kaj rubeolo) kaj aŭtismo ĉe infanoj. Li ankaŭ asertas, ke lia esploro ne pruvas tiun rilaton, sed ke virusologiaj studoj helpos solvi la aferon. Post sendependa kontrolado de lia esploro, oni malkovris en ĝi gravajn misojn el scienca vidpunkto. Krome, oni ankaŭ eltrovis ke li intence falsis aferojn en la fina redaktado de la studo, kiuj ne aperas en la trovita originala malneto. Laste, oni ankaŭ malkovris gravan konflikton de interesoj, ĉar li ricevis monon de gepatroj de aŭtismaj infanoj por fari tiun esploron kun la celo eltiri monprofiton de la ŝtato per denuncoj pri rilato inter vakcinado kaj aŭtismo.
La esploro de Wakefield malsukcesis pruvi ke la vakcino kaŭzas aŭtismon pro la simpla fakto ke ĝi ne kaŭzas aŭtismon. Post pli ol 20 jaroj da sendependaj esploroj, neniu el ili sukcesis pruvi tion. Bedaŭrinde la damaĝo jam estas farita. Rezulte de la fraŭda esploro de Wakefield multaj timigitaj familioj ankoraŭ nuntempe rifuzas vakcini siajn infanojn. La kvanto de vakcinado malaltiĝis en Usono, Britio kaj Irlando, kaj sekve de tio la nombro da morbila kaj mumpsa infektoj multobliĝis, kaŭzante gravajn malsanojn kaj multajn mortojn. En 2017 okazis en Britio 20.000 kazoj de morbilo, el kiuj 35 perdis sian vivon. Aliaj landoj en Eŭropo havis eĉ pli grandan nombron da kazoj.
Al Wakefield estas dumvive malpermesite praktiki medicinon en Britio. Nuntempe li estas aktivulo en la kontraŭvakcina movado, kies membroj donas monon al li por sciigi al la mondo ke la vakcinado de infanoj estas tutmonda konspiro fare de farmaciaj entreprenoj kunlabore kun la registaroj. Laŭ Wakefield, ĉio dirita kontraŭ li estas mensogo: ĉiu kritiko, ĉiu trovita dokumento kiu montras lian fraŭdon, ĉiu pentoplena familio kiu perdis sian infanon pro fido al li, ĉiu ĵurnalisto, sciencisto, registaro... ĉio estas konspiro. Jen tipa argumentado de multaj pseŭdosciencistoj.
Dume, la kredantoj de tiaj malraciaĵoj daŭre restos viktimoj de senskrupuloj kiel Wakefield. Li scias, ke li mensogas, ke li faris tre gravan sciencan fraŭdon. Ne kulpas liaj kredantoj. Kredantoj estas ĉiam viktimoj kaj mi certas, ke ili plejparte estas sinceraj. Oni tamen ne estu tiel naiva: la sekvantaro de la kontraŭvakcina movado estas parto de la problemo, eĉ se ili dekomence fariĝis viktimoj de fiuloj kiel Wakefield. La plej fanatikaj sekvantoj de tia fimovado kondutas kiel membroj de danĝera sekto, mortminacante tiujn kuracistojn, kiuj informas pri la sendanĝereco de vakcinoj. La persekutado okazas ĉefe pere de sociaj retejoj.
Ĉio indikas, ke aliaj malsciencaj praktikoj —ŝajne nerilataj kun vakcinaj temoj— ankaŭ subtenas la kontraŭvakcinan movadon, kaj ties praktikantoj konsilas al siaj klientoj eviti la vakcinadon de infanoj. Tion oni malkovris kadre de ĵurnalisma esploro en kiu du homeopatoj kaŝe filmitaj malkonsilas infanvakcinadon al patrino —kiu vere estis kaŝa ĵurnalisto—. Unu el la homeopatoj eĉ parolas pri konspirteorio, klarigante ke temas pri malpliigo de infanoj en la mondo fare de la registaroj. Nu, mi havas alian teorion: eble temas pri malpliigo de la nombro de infanoj pro la kontraŭvakcina movado. Ambaŭ estas teorioj, sed ĉi-lasta almenaŭ baziĝas sur konstateblaj datumoj, ne sur personaj fantazioj. Ke en 2017 la kvanto de infektoj pro morbilo en Eŭropo kreskis 400% ne estas fantazio. Ke preskaŭ 170 milionoj da infanoj tutmonde ne ricevis la vakcinon kontraŭ morbilo dum la pasintaj ok jaroj ne estas fantazio. Sed malgraŭ ĉio, oni taksas, ke, de la jaro 2000 ĝis 2017, la vakcinado kontraŭ morbilo savis tutmonde pli ol 21 milionojn da vivoj. La datumoj, male al la fantaziaj teorioj, ne estas opinieblaj. Alivorte dirite: faktoj ne estas opinioj. Formi al si opinion baze de unuopaj anekdotoj, anstataŭ baze de tutmondaj faktoj, estas naiva kaj danĝera sinteno. La esenco de la kontraŭvakcina movado estas tiu sama de aliaj senraciaj grupoj: la neado de la faktoj, kaj eĉ de la realo mem. Plej blindas, tiu, kiu ne volas vidi.
Evidente, mi ne skribas por malkonvinki malraciulojn kun deliraj kredoj. Tio apenaŭ eblas. Mia skribaĵo celas tiujn, kiuj ankoraŭ kapablas racie pridubi aferojn kun malfermita pensmaniero, sed ne tiel malferme, ke la cerbo elfalas el la kapo.
Koran dankon al tiu, kiu pacience provlegis kaj korektis ĉi tiun blogaĵon, kaj donis al mi tre utilajn konsilojn!
KTPhttp://www.blogger.com/profile/17113956130071299300noreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-17476317203565489542019-11-30T19:36:00.000+01:002019-12-07T22:41:06.458+01:00Ĉu eraroj plibonigas nian skribadon?
Mi ofte faras erarojn, kiam mi skribas en tiu ĉi blogo. Kaj mi eraras pli ofte ol mi ŝatus. Por malpliigi la nombron da eraroj mi uzas diversajn rimedojn, sed eĉ tiam mi plue eraras. Do, nenia rimedo garantias, ke mi ĉesos erari, sed almenaŭ ĝi helpas min malkovri erarojn.
Unu grava punkto koncerne skriberarojn estas la malfacileco rimarki ilin. Laŭ mi, la plej aĉa skriberaro estas tiu, kiun oni ne rimarkas, ĉar ĝenerale, eraro ne rimarkita estas eraro, kies gramatikan regulon oni ne lernis sufiĉe, kaj sekve oni riskas ĝin ripeti. Tio okazas en ĉiu lingvo, eĉ en la denaska. Estas pro tio, ke ekzistas vortaroj, gramatikaj manlibroj, literumiloj kaj profesiaj korektistoj.
Depende de tio, kion ni celas per nia skribado, ni uzos tiun aŭ alian rimedon por kontroli erarojn. Ekzemple, blogi ne estas same, kiel skribi libron. Ankaŭ estas malsamaj aferoj persona blogo kaj blogo de iu organizaĵo aŭ firmao. Sekve, ju pli gravas al ni la kvalito de la skribaĵo, des pli da energio ni investos en tiaj lingvaj aferoj.
Kiam mi skribas blogaĵon mi surstrekas per malsamaj koloroj vortojn aŭ esprimojn pri kiuj mi dubas. Tion mi faras tuj kiam iu vorto aŭ esprimo ne estas sufiĉe klara por mi, jen dum la skribado mem jen dum posta relegado. Flava koloro signas vorton duban. Verda koloro signas vorton tute bonan, kiun mi jam esploris. Ju pli flava aspektas mia skribaĵo, des pli da esploro atendas min. Inverse, ju pli verda, des pli ĝi pretas por publikigo en la blogo. Por transformi la flavajn dubojn en verdajn certaĵojn mi konsultas vortarojn, Tekstaron kaj fojfoje PMEG-on. Kiam la blogaĵo ŝajnas preta, mi uzas literumilon por kontroli la ortografion.
Jen la aspekto de malneto antaŭ ĝia publikigo en la blogo.
Mi kutime ne skribas la tutan blogaĵon per unu sola fojo, sed faras paŭzojn kaj ĝenerale mi ne tuj publikigas ĝin kiam ĝi estas finskribita. Mi lasas ĝin ripozi iom da tempo, iafoje eĉ dum tagoj. Tio ebligas min relegi ĝin el iom alia perspektivo. Ĉi tiu blogaĵo estas bona ekzemplo pri tio, ĉar mi komencis ĝin antaŭ kvar monatoj. Mi simple preteratentis ĝin. Hodiaŭ mi decidis ke mi aldonu ĝin al la blogo. Necesis nur finskribi ĝin (ĝi jam estis preskaŭ preta por publikigo).
Ĉio ĉi ŝajnas esti tro da peno por simpla persona blogo. Tamen por mi gravas, ĉar krom pure plezura celo, mi ankaŭ celas plibonigi mian lingvan nivelon kaj ĝis nun nenia alia metodo estas tiel efika por mi kiel skribado. Tion mi jam rimarkis kiam mi estis komencanto. Legi —kaj kompreni— estas relative facila afero, sed skribi estas io tute alia. La diferenco inter la du estas simila al tiu inter aŭskulti kaj paroli. Laŭ mi, estas du manieroj uzi lingvon: pasiva uzo —legado kaj aŭskultado— kaj aktiva uzo —skribado kaj parolado—. Ideale oni uzu ambaŭ.
Rilate la titolan demandon —ĉu eraroj plibonigas nian skribadon?—, mi pensas ke ĝenerale la respondo estas jesa, ĉar eĉ se ni pretervidos iujn erarojn kiam ni skribas, ni certe rimarkos aliajn kaj lernos de ili.KTPhttp://www.blogger.com/profile/17113956130071299300noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-84263318349804443022019-10-05T12:53:00.000+02:002019-10-05T13:13:55.986+02:00Pranepino de Zamenhof helpas nin ĉesi fumi
Margaret Zaleski-Zamenhof estas ĝenerala kuracisto, tabakologo kaj specialisto de dependomalsanoj, kiu loĝas kaj laboras en Parizo. La 8-an de septembro 2019 Johannes kaj Eva gastigis ŝin en sia podkasto kern.punkto sub la titolo Interparolo kun kuracistino, kiu helpas al fumantoj sendependiĝi de la fumado.
La podkasto entute estas ege interesa, aparte por fumantoj sendepende ĉu estas deziro ĉesi fumi aŭ ne. Margaret donas tre utilajn konsilojn kaj bonege konas la temon deproksime kaj plurflanke, ne nur teorie sed vere proprasperte kaj rezulte de longdaŭra profesia sindediĉo. Ŝi mem estis multjara fumanto kaj scias persone, ke ĉesi fumi estas tre malfacile.
La podkasto estas dividitaj en 13 punktoj kaj entute daŭras 58 minutojn. La punkto 7 temas pri elektronikaj cigaredoj, pri kio mi jam skribis antaŭ kelke da tempo en tiutema blogaĵo. Estas do tre interese aŭskulti la profesian vidpunkton de medicinfakulo pri tiuj relative novaj elektronikaĵoj, kiujn mi preferas nomi vapiloj. Kompreneble, la fakto ke ŝi parolas Esperanton kaj ke ŝi estas pranepino de Zamenhof faras la aferon eĉ pli interesa. Mi prezentos ŝian opinion pere de tri demandoj.
ĈU ESTAS DIFERENCO INTER CIGAREDO KAJ VAPILO?
Laŭ Margaret estas grandega diferenco inter ili. La cigaredo estas ekstreme toksa ĉar ĝi enhavas gudrojn, kiuj ĉefe kaŭzas kanceron, sed ankaŭ aliajn malsanojn. Krome, la karbona monooksido de la cigaredbruligo malaltigas la nivelon de oksigeno en la organismo kaj rekte atakas la arteriojn. La elektronikaj cigaredoj ne enhavas, nek produktas tiujn substancojn kaj estas tial multe pli sendanĝeraj.
ĈU LA VAPILO UTILAS POR ĈESI FUMI?
Margaret pensas, ke ĝi povas esti bona paŝo por iri al la ĉesado. Sed estas grave plani la ĉesadon de la elektronika cigaredo por ne plu pensi pri la fumado. Ŝi diras, ke kiam vi uzas la elektronikan cigaredon vi daŭre estas dependa psike kaj kondute:
psike dependa pro la nikotino —se oni uzas likvon kun nikotino—
kondute dependa pro la fakto ke oni bezonas havi ion kaj produkti fumon.
Ŝi ankaŭ diras, ke kiam iu fumanto venas al mi kaj diras "mi tute ne plu fumas veran cigaredon, nur la elektronikan cigaredon", mi laŭdas lin, ĉar tio estas granda paŝo kaj estas tute ne tiom danĝera. Sed mi konsilas "provu vere ĉesi".
ĈU LA NIKOTINO ESTAS TOKSA?
Laŭ Margaret la nikotino ne estas toksa substanco. Ĝi estas psikoaktiva substanco kiu donas mensan plezuron dum mallonga tempo, kaj kiam tiu plezura efiko ĉesas, mankas al ni la substanco kiu donas al ni tian mensan bonstaton, tiel kreante dependecon. Estas la flankaj produktoj de la fumado, kiuj estas la vere danĝeraj, ne la nikotino mem. La elektronikaj cigaredoj fakte evitas tiujn flankajn produktojn kaj estas tial multe pli sendanĝeraj ol la tradiciaj cigaredoj.
SE VI NE FUMAS...
Ne komencu fumi, ĉar tio estas tre danĝera por la sano.
Ne komencu uzi e-cigaredon, ĉar tio estas danĝera por la sano, malpli ol fumi sed tamen danĝera.
SE VI FUMAS...
Provu ĉesi fumi kaj se necese petu helpon de kuracisto.
Se tio ne helpas, anstataŭ fumi, uzu e-cigaredon kun nikotino kaj iom post iom malaltigu la kvanton de nikotino ĝis plena ĉesado. Se necese petu helpon de kuracisto kun sperto pri e-cigaredoj.
SE VI VAPAS (= uzas e-cigaredon)...
Uzu vapilon kaj vap-likvon el profesia vendisto.
Neniam aĉetu aŭ uzu vapilon aŭ vap-likvon el nekonata deveno, ekz. vendita surstrate aŭ de la t.n. nigra merkato.
Neniam uzu vapilon aŭ vap-likvon alimaniere ol rekomendite de la fabrikanto.
Serioze konsideru ĉesi vapi, eĉ se vi vapas sen nikotino. Tio estas la plej sana alternativo.
Titola foto: Margaret Zaleski-Zamenhof, de Kani CC BY-SA 4.0 (modifita por montri nur supran parton de la originala foto).Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-2916974250085814402019-08-15T17:32:00.000+02:002019-08-15T17:34:49.070+02:00Malamiko mia
Malamiko mia (angle Enemy Mine) estas german-usona sciencfikcia filmo de 1985 bazita sur samnoma novelo verkita de Barry Brookes Longyear kaj publikigita en 1979. La novelo estis dufoje premiita, unue en 1979 per la Nebulozo Premio kaj due en 1980 per la Hugo Premio. Kontraste, la filmo estis kineja fiasko. Ĝi kostis entute pli ol 40 milionojn da dolaroj sed enspezigis nur iom pli ol 12 milionojn. Tamen ĝi atingis grandan sukceson en la iama Sovet-Unio, kie ĝi estis la unua okcidenta sciencfikcia filmo kiu montriĝis en la kinejoj.
La agado havas lokon fine de la 21-a jarcento, inter la jaroj 2092 kaj 2095, meze de interstela milito inter homoj kaj drakioj (angle Dracs)[1], kiuj estas humanoida specio de dupiedaj vivuloj reptilaspektaj. Dum kosmoŝipa batalo inter la homa piloto Willis E. Davidge (Dennis Quaid) kaj la drakia piloto Jeriba Shigan (Louis Gossett, Jr.), ambaŭ kraŝas sur la surfacon de danĝeroplena sovaĝplanedo nomata Fyrine IV. Unue ili ambaŭ kvazaŭ instinkte intencas mortigi unu la alian, sed baldaŭ komprenos, ke la plej bona —eble eĉ la nura— maniero resti viva estas per reciproka kunlaborado.
Tia deviga kunvivado estas jam de komence malfacila. Ili du estas ne nur militaj malamikoj, sed ankaŭ tre malsamaj inter si el pluraj vidpunktoj. Ili parolas tute malsaman lingvon, kio malfaciligas la komunikadon. La drakia lingvo uzas sonojn tute fremdajn al iu ajn lingvo de Tero, simple pro tio, ke drakioj estas biologie malsamaj al teranoj kaj posedas malsaman voĉorganon. Alia biologia diferenco estas tio, ke drakioj estas duseksaj kaj reproduktiĝas nesekse, kio estas tre grava punkto por la intrigo de la filmo.
Malgraŭ ĉio, dum la paso de la jaroj evidentiĝas, ke ili havas pli da komunaj trajtoj, ol ili iam povus suspekti, tiel ke inter la du naskiĝas ĉiam pli profunda amikeco. Iom post iom Jeriba lernas la anglan kaj Davidge la drakian lingvon. Jeriba donas al Davidge sian plej karan posedaĵon: la libron Talman. Ĝi estas eta libro el metalaspekta materialo ligita al ĉeno por ĝin porti ĉirkaŭkole.
Kiam Davidge unuafoje malfermas la Talman li ne kapablas legi la vortojn en ĝi, malgraŭ ke li jam parolas la drakian sufiĉe flue. Li nun eklernos legi ĝin.
La Talman entenas filozofiaĵojn de antikvaj drakiaj saĝuloj, precipe de Shizumaat. La vorto talman signifas vivo, kaj la libro Talman temas pri la vivo. Pri la morto ĝi instruas nenion, krom ke ĝi estas fakto, ke ĝi estas la fino de la vivo. Tia estas la esenco de la drakia vivmaniero. Drakioj ne zorgas pri tio preter la du ekstremoj de la vivo, sed pri kio okazas dumvive inter ambaŭ ekstremoj.
Laŭ la novelo la drakia alfabeto havas 31 literojn kaj sonojn, kaj 9 pliajn literojn kaj sonojn uzataj en formalaj drakoniaj skriboj.
Kiel mi jam menciis komence de la blogaĵo la novelo estis originale publikigita en 1979. Ĝi unue aperis en la hispana la jaron 2004, tradukita de Domingo Santos. En la unuaj paĝoj de la originala troviĝas la jena frazo: "I don't speak Drac, toadface. You speak Esper or English?". La hispana versio de la libro donas la jenan tradukon: "No hablo drac, cara de sapo. ¿Hablas esperanto o inglés?". Ĉu vere la aŭtoro per la vorto Esper celis la esperantan lingvon? Laŭ la hispana traduko ŝajnas ke jes. Amuza rimarko.
NOTOJ
[1] La vorto drakio estas persona propono por traduki la anglan Drac.Unknownnoreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-16193194335692260472019-07-30T11:27:00.000+02:002019-07-30T11:27:23.649+02:00Kiel eklerni Esperanton
Ekzistas diversaj rimedoj eklerni Esperanton. Tre popularaj en Interreto estas Lernu kaj Duolingo, sed ankaŭ aliaj kiel Kurso de Esperanto. Ebla strategio por la aŭdaca lernanto estas fari du aŭ tri kursojn samtempe. Sufiĉas apartigi ĉiutage iom da tempo por ĉiu kurso.
Fari kelkajn kursojn samtempe povas havi pli da avantaĝoj, ol fari unu post la alia. Kial? Unue, ĉar diverseco estas bona kontraŭ tedo. Due, ĉar malsamaj kursoj donas malsamajn konojn kaj detalojn pri la sama afero, kaj tio riĉigas la lernadon. Trie, ĉar se vi finos nur unu kurson estos facile pensi, ke ne estas kialo por fari alian ekde baza nivelo, ke nur unu sufiĉas. La demando estas: sufiĉas por kio? Se via celo estas konatiĝi kun la lingvo, do jes, unu kurso sufiĉos por tio. Tamen, se vi celas bone lerni la bazon de Esperanto, do ne, unu sola kurso plej verŝajne ne sufiĉos. Kaj se via celo estas fariĝi flua parolanto, estos por vi malfacile atingi tion per ajna kurso, krom se temas pri tiucela lerneja kurso. Flueco postulas ne nur multe pli da tempo sed precipe da peno.
Sendepende ĉu oni decidas fari malsamajn kursojn samtempe aŭ unu post la alia, diverseco gravas por lingvolernado.
Diverseco...
bonas kontraŭ tedo kaj enuo
donas malsamajn perspektivojn pri la lernata lingvo
plifortigas la konojn pri la bazo de la lingvo
Jen grava kontraŭ-mito: flueco ne signifas paroli perfekte. Neniu parolas perfekte. Eĉ denaska parolanto de kiu ajn lingvo ne parolas perfekte sian propran lingvon. Oni povas kun la tempo paroli pli kaj pli bone, sed ĉiam estos iu, kiu parolas ankoraŭ pli bone ol iu alia. La plej bona maniero por plibonigi sian paroladon estas daŭre paroli kaj esti atenta pri eraroj por eviti ilin estonte. Tio validas ne nur por parolado, sed ankaŭ por skribado kaj legado. Neniam permesu, ke timo pri lingvaj eraroj estu preteksto por silenti, por ne paroli, por ne skribi. Erari estas ne nur homa afero, sed unu el la plej bonaj rimedoj por pliboniĝi.
Ĉe naskiĝo ĉiuj lingvoj estas same fremdaj por infano. Infano ne portas kun si lingvan balaston kaj tio estas granda avantaĝo, kiun plenkreskulo ne havas. Tamen, plenkreskulo havas aliajn avantaĝojn, kiuj mankas al infano, ekzemple, multjaran sperton pri la funkciado de la denaska lingvo. Tio signifas, ke por lerni lingvon ne multe gravas kiom aĝa vi estas. Pli gravas kiom multe vi deziras lerni. Ĉu junulo, ĉu maljunulo, via plej granda malamiko por lerni ion estas vi mem. Estus vane batali kontraŭ tiu malamiko. Pli saĝe estus amikiĝi kun vi mem, ĉar la plej granda amiko por lerni ion, ankaŭ estas vi mem.
Por lerni lingvon ne multe gravas kiom aĝa vi estas, sed kiom multe vi deziras lerni.
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-85833610943954544962019-07-21T18:59:00.000+02:002019-07-22T17:37:42.280+02:00Senkonscia
Post mallonga transporto sur rada brankardo mi finfine alvenis al la operaciejo. Komprenante ke mi nenion pli povis fari mi decidis malfermi la okulojn por dormeti. Virina voĉo diris al mi: "Jen oksigeno". Ŝi almetis nazkanulon ĉe la nazo kaj pinĉis la dekstran montrofingron per pulsoksimetro por realtempe mezuri miajn pulson kaj sangoksigenon.
"Bone", mi diris fermante la okulojn denove por plue dormeti. Ekaŭdiĝis pepado el kardia monitoro laŭritme de mia koro. Mi ekprofitis tion por kvietigi mian korbaton per malstreĉiĝo kaj laŭcela spirado. Post kelkaj sekundoj vira voĉo demandis min: "Kiom peza vi estas kaj kiom alta?". Mi respondis kaj rimarkis, ke la demandinto manipulis dikan injektilon plena de ia laktoblanka likvo, kiun li injektis en kanulon antaŭe instalita de flegisto sur mia dekstra mandorso. Post la injekto li diris, ke mi nun dormos. Fermante la okulojn mi konsente diris "bone". Tamen, silente mi malkonsentis, ĉar mi scias, same kiel li, ke tio vere ne estas dormo. Anestezo ne kaŭzas dormon, sed specon de portempa komato. Anestezistoj uzas la vorton dormo ĉar ĝi estas pli agrabla al la oreloj. Malmultaj homoj volus aŭdi en tia situacio, ke ili kvazaŭ mortos.
Proksimume dek sekundojn post la injekto mi eksentis varman svarmotikladon ene de mia tuta kapo kaj tiam mi simple malaperis. Mi ne trovas pli taŭgan vorton por priskribi kio okazis al mi. Sed mi tute ne povas uzi la vorton dormi, ĉar mi bone scias, kio okazas kiam mi ekdormas. Aliflanke, kiam mi revenis el tia stato mi sentis, ke mi malrapide vekiĝis. Mia klarigo pri tio estas, ke la reveno ne okazas tuje, sed iom post iom, kaj sekve oni spertas, kvazaŭ oni vekiĝas el dormo. Almenaŭ tiel estis por mi. Aldone, mi havas la impreson, ke mi sonĝis pri io ĝuste antaŭ ol mi vekiĝis, sed mi nek tiam nek poste kapablis memori pri kio mi sonĝis. Tia memormanko okazas nemalofte ĉe la matena vekiĝo, en kiu iufoje ni memoras niajn sonĝojn, alifoje ne.
La blanka substanco ene de la ricevita injekto nomiĝas propofolo, kiu ege famiĝis en la amaskomunikiloj ĉar ĝi estas la drogo kiu kaŭzis la morton de la kantisto Michael Jackson. Ĝi probable estas la plej ofte uzata anestezaĵo nuntempe. Anestezistoj uzas propofolon ĉefe por du kialoj:
kaŭzi rapidan senkonscion al paciento (mallongtempa anestezo)
kaŭzi daŭran senkonscion al jam senkonscia paciento (longtempa anestezo)
Anestezo certe ne estas dormo. Se ĝi estus, la laboro de kuracistoj estus multe pli facila kaj ili simple atendos ĝis la paciento dormos por apliki kirurgion. Fakte, anestezaĵoj evitas ke oni dormu, kiel klare montras la elektroencefalogramo. Anestezo estas stato en kiu oni estas senkonscia, sendolora, senmova, senmemora, kaj tamen sendorma. La anestezisto kontrolas ke la paciento restos stabila dum tia stato, kio estas milda maniero diri, ke la paciento ne mortu. Krome kaj plej grave, anestezo estas inversigebla stato, tiel ke la paciento revenu returne al sia antaŭa konscia stato.
Malgraŭ ke anestezo estas sukcese uzata de kuracistoj jam de longe, nur lastatempe oni komencas kompreni kiel ĝi precize funkcias. Ankoraŭ restas multe por malkovri, por detale kompreni kio okazas en la cerbo kaj en la cetero de la korpo, kiam oni aplikas anestezon. Estas fascina kampo de studo por la neŭrosciencistoj.
Iuj asertas ke dum anestezo ili spertas, ke ili forlasas la korpon, ke ili iel troviĝas ekstere de sia korpo kaj povas observi sin mem kaj la ĉirkaŭaĵon. Estas konate de la sanfakuloj ke depende de la uzata anestezaĵo oni povas havi pli aŭ malpli da tiaj strangaj travivaĵoj dum la anesteza vekiĝo. Tio neniel ŝajnas mistera, konsiderante ke oni povas ricevi tre potencajn kaj malsamajn drogojn, iafoje 4-5 aŭ pli, por atingi optimuman anestezon.
Mi neniam spertis tiaĵojn okaze de anestezo, kvankam pasintece mi interesiĝis pri tiaj mensostatoj, tiagrade ke mi sukcesis "forlasi" la korpon propravole. La eksterkorpa sperto povas esti tiel reala kiel la realo mem. Kiam mi "troviĝas" eksterkorpe la nura afero, kiu dubigas min pri ĝia realeco, estas miaj propraj demandoj dum la daŭro de la travivaĵo: Kiel eblas ke mia korpo restas sur la lito sed jen mi estas meze de la dormoĉambro? Kial mi anstataŭ iri al alia ĉambro, flugetas al ĝi? Se mi saltas supren, kial mi komencas alŝvebi al la plafono? Ĉio ĉi ne eblas en la realo kaj tamen, jen mi estas, same konscia kiel kutime. Laŭ miaj sperto kaj opinio tiaj aferoj, negrave kiom vivaj kaj realaj ili ŝajnas, apartenas al la mondo de la sonĝoj, aŭ pli precize al la sfero de la mensaj fenomenoj, pri kiu ankoraŭ restas multe por esplori.
Antaŭnelonge neŭrosciencistoj sukcesis identigi la cerban lokon respondeca pri tiaj eksterkorpaj spertoj kaj eĉ okazigi ilin per elektra stimulado kaj nuntempe ankaŭ per virtuala realo. Novaj malkovroj senfortigas pli kaj pli la kredon pri ekzisto de ia mistika animo sendependa de la cerbo. Nenio indikas ke la menso povas funkcii sendepende de la cerbo. Male, ĉiu ĝisnuna esploro sugestas, ke la menso ekestas pere de la cerbo. Ni simple ne scias —ankoraŭ— kial kaj kiel tio okazas.
Kiam oni elektre stimulas la cerban regionon kie kuniĝas la parieta kaj la temporala loboj, oni spertas eksterkorpajn statojn.
Se vi spertas similajn aferojn, ne timu, vi estas nek freneza nek malsana. Vi simple estas cerbohava homo. Kaj nek homo nek cerbo estas perfektaj.
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-5173830478021549682019-07-09T00:28:00.000+02:002019-07-09T00:34:45.509+02:00Ĉu ni solas en la universo?
La universo estas tiom neimageble vasta, ke la demando ŝajnas superflua. Despli se konsidere, ke ni observas nur parton de ĝi, laŭeble de nia teknologia progreso. Ni ne scias kiom granda ĝi vere estas, sed nia senfina scivolemo senĉese instigas nin survoje al plua esplorado. Kvankam ĉio sugestas, ke ni verŝajne ne estas solaj en tiu vastega spaco plenplena de steloj ni volas certiĝi, ke tio ne estu nura supozo.
Jam de longe sciencistoj klopodas eltrovi ĉu ekzistas ekstertera vivo kaj aparte ekstertera inteligenteco. La fama astronomo, kosmologo kaj astrofizikisto Carl Sagan opiniis plej grava tian serĉadon el vidpunkto filozofia, scienca kaj homa. Li plene subtenis la projektojn pri SETI (Serĉado de Ekster-Tera Inteligenteco). Lia estas la ideo inkludi mesaĝon de Tero en la Voyager-sondilojn, kaze ke iu eventuala inteligenta civilizacio trovos ĝin, kion mi menciis en la blogafiŝo La kvara planedo. Danke al siaj pasio kaj klopodoj li sukcesis doni prestiĝon al tiu parto de la astronomio, kiu temas pri la serĉado de vivo en la universo.
Verŝajne neniu konas pli bone la sciencan vizion de Sagan ol la astronomo Lisa Kaltenegger, direktoro de la Instituto Carl Sagan ĉe la Universitato Cornell. Fondita en 2015, la instituto celas trovi vivon en la universo kaj esplori aliajn mondojn en kaj ekster la Sunsistemo. Inspirita de Sagan kaj baze de lia pionira laboro ĉe Cornell, Kaltenegger estras plurdisciplinan skipon de sciencistoj kreante la necesajn ilojn por progresigi tiajn esplorojn, por kompreni nian lokon en ĉi vasta universo.
Filmsceno de Contact —bazita sur la samnoma sciencfikcia romano de Carl Sagan—,
en kiu videblas la loko de rekontiĝo inter homo kaj ekstertera estaĵo. Tre spektinda filmo.
Antaŭ 2009 ni sciis pri la ekzistado de ekstersunaj planedoj kaj suspektis, ke ili oftas. Post la naŭjara esplorado de la Kepler-teleskopo (2009-2018), ni scias, ke ili vere oftas. Fakte, la datumoj de tiu esplorado klare indikas, ke en nia galaksio estas pli da planedoj ol da steloj. Ju pli la teknologio por detekti malproksimajn objektojn pliboniĝos, des pli da planedoj ni malkovros. La plej sukcesa metodo ĝis nun por detekti planedojn ĉirkaŭ aliaj steloj estas la transita metodo. La YouTube-kanalo de D-ro Loĉjo enhavas tre bonajn klarigojn prie (en Esperanto).
En la libro La kosmo kaj ni la doktoro pri astrofiziko kaj esperantisto Amri Wandel citas la SETI-pioniron Philip Morrison (1915-2005), profesoro pri fiziko ĉe MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio), kiu opiniis jene:
Mi ne scias, kiom granda estas la ŝanco trovi eksterterajn civilizaciojn, sed se ni ne serĉos, la ŝanco estas nulo.
Morrison kunlaboris dum la 40-aj jaroj kun Enrico Fermi, Nobel-premiita fizikisto, al kiu oni atribuas la tiel nomatan Fermi-paradokson: se inteligentaj estaĵoj abundas en nia galaksio, kie ili estas? Jen kelkaj blogafiŝoj pri la Fermi-paradokso por fari al si ideon pri kio temas.
En la artikolo Astrobiologio kaj vivo ekstertera (Revuo Kontakto, 2015:5/6), Amri Wandel donas la jenan pripenson:
“Ĉu ni estas solaj?”. Mi tiun temon pritraktas jam de pluraj jaroj, kaj plurfoje verkis kaj prelegis pri ĝi ankaŭ en Esperanto, ekzemple en IKU 2011. Laŭ mia lastatempe publikigita esploro, la demando ne plu estas “ĉu ekzistas vivo ekstertera?” sed “kiom abunda ĝi estas”.
La sukcesaj esploroj de la lasta jardeko plene malfermis la vojon al la studado de ekzoplanedoj —planedoj ekster la Sunsistemo—. Ju pli ni esploras la kosmon, des pli ĝi flustras al ni, ke ni ne solas en la universo.
Jen bildo, kiu laŭskale komparas Teron kaj Sunon kun la planedo Kepler-452b kaj ĝia stelo. El la pli ol 4000 jam konfirmitaj ekzoplanedoj, Kepler-452b estas unu el la plej similaj al Tero, orbitante en la enloĝebla zono —regiono de planedsistemo kie vivo teorie eblus— ĉirkaŭ stelo tre simila al Suno.
Tero (maldekstre) kompare kun Kepler-452b (dekstre). Ĉu iu tie?!
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-53750698999694330502019-06-24T22:35:00.000+02:002019-06-24T22:35:18.760+02:00Kial du blogoj?
Eble vi jam rimarkis tion, ke mi publikigas la samajn blogafiŝojn per du malsamaj blogsistemoj (Blogger kaj WordPress). Certe tio ja ŝajnas stranga afero. En tiu ĉi blogafiŝo mi skribos iomete pri tio kaj klarigos kial mi decidis kloni la blogon kaj aperigi ĝin en alia blogsistemo. Kaj kial mi decidis uzi ambaŭ samtempe.
Mi komencis ĉi blogaventuron fine de 2017, kiel oni povas konstati rigardante la blogarkivon. Mi elektis la platformon Blogger ĉar ĝi apartenas al Google kaj mi jam havis konton en ĝi, do tio estis konvena elekto kaj krome, ĝi estas senpaga.
Aranĝi la aspekton de la blogo laŭ mia persona prefero ne estis tiel facila tasko, kiel mi kredis ke ĝi estus. Malgraŭ ke Blogger donas kelkajn eblojn agordi la blogon diversaspekte, mi ne plene ŝatis la finan rezulton. Feliĉe —por tiel diri—, la blogsistemo permesas manipuli la internan kodon de la blogo por ŝanĝi aferojn, kiuj alimaniere ne estas ŝanĝeblaj. Tio postulis tempon, cerbumadon kaj eksperimentadon. Jen la prezo de mia obstineco. Sed laŭ mi tio meritis la penon kaj mi sufiĉe kontentas pri la fina rezulto. La suba bildo montras ekzemplon de unu tia ŝanĝeto, sed en ĝi oni ne povas vidi kiom da laboro postulis la evoluado de la blogo dekomence ĝisfine.
Antaŭ nelonge mi komencis esti pli kaj pli scivolema pri WordPress, unu el la plej uzataj blogplatformoj. Estas du versioj: senpaga kaj pagenda. Finfine mi decidis provi ĝin por eltrovi kiel ĝi funkcias en la praktiko. Mi tre ŝatis ĝin. Mi rimarkis ke ĝi havas ilon por importi blogon el alia platformo kaj mi ekuzis ĝin por vidi kiel bone tio funkcios kaj kiel aspektos la blogo sub la nova sistemo. La rezulto estis sufiĉe bona kaj mi estis surprizita, ke ĝi funkciis tiel bone. Kompreneble la aspekto estis tute alia, sed kial ne?
Ĝi simple estas malsama kaj funkcias alimaniere. Mi ŝatas ke eblas elekti Esperanton kiel lingvon de la uzantinterfaco, malgraŭ ke ne ĉio estas tradukita. La eblo ŝanĝi la blogaspekton estas iom limigita, ĉar la senpaga versio ne permesas ŝanĝi la retejan kodon. La afiŝredaktilo estas tre bona kaj logika, pli ol tiu de Blogger.
Post tio ke mi sufiĉe testis la blogsistemon de WordPress mi rimarkis, ke la rezulto de tiu testo fakte estas plene funkcianta blogo, kvazaŭ klono de la alia ĉe Blogger. Kial forviŝi ĝin? Aliflanke, kial havi du blogojn kun la sama enhavo? Post iom da pensado mi konkludis, ke konservi ambaŭ prezentas pli da avantaĝo ol malavantaĝo. La ĉefa argumento estas, ke se unu el ili malfunkcios, la alia espereble daŭre funkcios, des pli ĉar temas pri du sendependaj blogsistemoj, ĉiu apartenanta al malsama firmao. Mi scias, ke estas tre malverŝajne ke io tia okazos, tamen tio eblas.
Nun ke la dua blogo plenfunkcias kaj estas tutpreta mi nur bezonas enmeti la enhavon de ĉiu nova afiŝo. Fakte, la redaktilo ĉe WordPress estas tiel bona, ke mi preferas skribi la blogafiŝon unue en ĝi, kaj poste en Blogger. Ĉiufoje kiam mi publikigas ion per Blogger mi ĉiam devas ĝustigi iun aferon kiu ne bone aspektas. Tio ne okazas ĉe WordPress, en kiu la principo vidate-vidote funkcias tute bone.
Ĉe la supra menuo de ambaŭ blogoj estas nun butono nomata ALILOKEN, per kiu la alia blogo estas alirebla. Provu ĝin kaj ĵetu rigardon. Kiun ajn vi vizitos estu bonvena!
Bildo: Human – business evolution, de patriziasoliani (CC BY-NC 2.0)
(modifita per pligrandigo de la distanco inter la figuroj)Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-9127967825012468992019-06-22T12:12:00.000+02:002019-06-22T12:37:43.198+02:00Kiel vidi tridimensian bildon
Mi ne povas forgesi la unuan fojon kiam mi sukcesis vidi tridimensian bildon en iu revuo. Rigardante ĝin, mi ne kapablis unuavide distingi pli ol aro da ŝajne ĥaosaj, sensignifaj strekoj kaj koloroj. Kun iom da ĝeno mi relegis la instrukciojn de la revua artikolo por certigi, ke mi ne preterlegis ion gravan. Post kelkaj klopodoj
kaj rande de mia rezigno mi finfine sukcesis. Mi ne plu vidis sensencajn kolorajn streketojn. Antaŭ miaj okuloj kvazaŭ magie aperis tridimensia bildo, kiu antaŭ unu sekundo tute ne ekzistis por mi. Kiel forgesi tion? Mi restis senvorta pro miro.
Nu, fakte mi povis distingi unuavide kelkajn aferojn, ekz. virinan vizaĝon kaj florojn, kiuj sin ripetis sur la tuta bildo. Sed krom tio, la bildo entute estis sensenca. Jen tiu unua 3D-bildo, kiun mi vidis antaŭ multaj jaroj en iu revuo:
Mi jam antaŭe spertis tian tridimensian vidon, rigardante simetriajn patronojn en diversaj aĵoj de la ĉiutaga vivo, kvankam tiam mi ne konsciis pri kio temas, nur ke io stranga okazis en la okulvido. Oni povas sperti tion pere de la jena bildo, fikse rigardante, kvazaŭ oni rigardus al tio malantaŭ ĝi (alklaku la bildon por pligrandigi se necese).
Kiam oni sidas trankvile kaj sencele fiksrigardas similajn simetriaĵojn, la okuloj malstreĉiĝas, perdante la vidfokuson, kvazaŭ rigardante preter la objekto observata. Post iom da rigardado nia cerbo kreas tridimensian bildon el tiaj patronoj.
Depende de la tekniko uzata por krei tiajn 3D-bildojn ili ricevas malsamajn nomojn, sed esence temas pri jen stereogramo, jen aŭtostereogramo.
Stereogramo
Laŭ ReVo stereogramo estas bildo, kiu post adaptiĝo de okuloj, donas impreson de reliefa figuro. Ĝi konsistas el du apartaj bildoj de la sama objekto, kiun oni fotas de iom malsama pozicio. Tio imitas la manieron per kiu niaj okuloj funkcias. Ĉiu okulo ricevas malsaman vidaĵon de ĉio, kion oni rigardas en la ĉiutaga vivo, simple ĉar ambaŭ okuloj troviĝas en malsama pozicio unu de la alia. La cerbo interpretas tiujn du malsamajn vidpunktojn kiel unu solan vidaĵon, donante al ni la kapablon distingi la malproksimecon kaj pozicion de ĉio vidata, tio estas, la perspektivon.
Por vidi stereogramon oni kutime uzas tiucelan aparaton nomata stereoskopo. La plej fama kaj sukcesa stereoskopo estas la t.n. View-Master, kiu aperis en 1939 kaj furoris tutmonde dum jardekoj. Ĝi uzas kartonan diskon kun 14 travideblaj lumbildetoj, donante entute 7 stereogramojn.
Oni tamen povas vidi stereogramon sen bezono de ajna ilo krom la propraj okuloj. Esence oni nur bezonas konverĝigi la du bildojn al unu sola bildo krucante la okulojn. Temas pri tio, ke rigardante la stereogramon oni krucas la okulojn direktante la rigardon al imaga punkto, ie inter la bildo kaj la okuloj. Provu kun la jena bildo.
Bildo: Disneyland – M&M 3D Stereogram, de BoogaFrito (CC BY 2.0) (tradukita al Esperanto)
Ne tro zorgu se vi ne sukcesas kaj ne faru tro da fortostreĉo al la okuloj. Jen alia metodo:
Bildo: Stereogram Instructions, de BoogaFrito (CC BY 2.0) (tradukita al Esperanto)
Aŭtostereogramo
Aŭtostereogramo estas stereogramo kiu uzas ne du, sed unu solan bildon por krei vidiluzion de tridimensia perspektivo. Estas du manieroj vidi aŭtostereogramon: paralel-okule aŭ kruc-okule. Plejparto el ili estas desegnitaj por ke oni vidu ilin laŭ la unua maniero. La kruc-okula metodo estas tiu sama jam priskribita por vidi la du-bildajn stereogramojn.
Kiam vi legas ĉi tiujn vortojn, ambaŭ okulgloboj aŭtomate moviĝas direktante la rigardon al la teksto en la ekrano por ke la vidfokuso estu klara. Okazas konverĝo de la okuloj: oni konverĝigas la okulojn al la rigardata objekto, ĉi-kaze al la teksto sur la ekrano. Se vi metas fingron mezvoje inter la ekrano kaj la okuloj, povas okazi du aferoj:
Se vi ekrigardas la tekston en la ekrano, la vidfokuso ŝanĝiĝas de la fingro al la ekrano, donante la (falsan) impreson kvazaŭ estus du fingroj.
Se vi ekrigardas la fingron, la vidfokuso ŝanĝiĝas de la ekrano al la fingro, donante la (veran) impreson, ke la ekrano estas pli malproksima ol la fingro.
Tiuj du supraj punktoj estas la “sekreto” por vidi ajnan 3D-bildon. La unua estas la paralel-okula metodo kaj la dua la kruc-okula metodo. Tio estas bona ekzerco por lerni kiel enfokusigi la okulojn propravole anstataŭ aŭtomate. La aŭtomata enfokusigo de la okuloj estas la ĉefa kialo pro kio ni malsukcesas vidi 3D-bildon.
La jena 3D-bildo estas unu el la plej belaj aŭtostereogramoj, kiun mi iam renkontis.
Por plifaciligi al si la aferon oni povas sekvi la jenajn paŝojn:
Metu la okulojn kiel eble plej proksimen al la bildo.
Restu tiel kelkajn sekundojn.
Malrapide formoviĝu malproksimen de la bildo, kun senmovaj okuloj, kvazaŭ rigardante preter la bildo (la okuloj restas relative paralelaj unu de la alia).
Ripetu la suprajn punktojn ĝis la 3D-bildo aperos antaŭ viaj okuloj.
Mi certas, ke kun pacienco kaj ekzercado vi sukcesos. Ne gravas ĉu la bildo estas papera aŭ komputila. Ne gravas kiom aĝa vi estas, kondiĉe ke viaj okuloj funkcias sufiĉe bone.
Antaŭ longe mi helpis maljunulinon, kiu uzis okulvitrojn la tutan vivon, por ke ŝi sukcese vidu tridimensian bildon. Ŝi eĉ ne sciis, ke ekzistis tiaj bildoj. Ni klopodis per la kvar punktoj supre menciitaj. Estis vane. Finfine mi eltondis la bildon el la revuo, kovris ĝin per travidebla plasta folio, kaj fiksis la tutan aĵon per magnetoj al la fridujo. Tiam mi diris al ŝi: “Rigardu vian vizaĝon spegulita en la plastfolio”. Post kelkaj sekundoj ŝi ekkriis kun granda ĝojo: “Mi vidas nudan virinon farita el floroj en la bildo!”. Mi certas, ke ŝi neniam forgesis tiun tagon. Mi neniam forgesos ŝin.Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-17275858859984372052019-06-14T19:47:00.002+02:002019-06-14T19:58:38.089+02:00Eventa Servo kaj Nubo
Kiam Interreto komencis populariĝi iam dum la 1990-aj jaroj multaj verŝajne pensis, ke ĝi nur estus ia moderna modo malaperonta pli aŭ malpli frue. Hodiaŭ tiuj, kiuj naskiĝis en aŭ post la 90-aj havas malfacilaĵojn imagi mondon sen Interreto. Ekde tiam ĝia kreskiĝo estas senĉesa kaj nehaltebla, tuŝante ĉian sferon de la homa agado. Oni taksas, ke ĉiutage kreiĝas proksimume pli ol 500.000 retejoj tutmonde. Jen mi iom skribos pri du el ili: Eventa Servo kaj Nubo.
NUBO
Nubo estas socia retejo fare de la svedo Johannes Genberg, nova esperantisto kaj metrokondukisto kiu loĝas en Stokholmo (Svedio) kun japanina edzino kaj du etaj filoj. Nubo estas lia hobia projekto por Esperantujo. Kromaj interesoj estas politiko, filozofio, elektronika muziko, historio, la Amiga komputilo, memeoj ktp.
Nubo estas interkona retejo simila al Facebook sed por esperanto-parolantoj. Laŭ la vortoj de ĝia kreinto:
En Nubo ni parolas nur en esperanto (sed komencantoj estas tre bonvenaj!).
En afiŝo de la blogo Pri io ajn estas bona rimarko pri la etoso de tiu relative nova retejo:
[…] la retejo estas tute en Esperanto. Ĉiu agordo, ĉiu afiŝo, ĉiu amikiĝ-peto estas en nur Esperanto. En aliaj retlokoj kiel Reddit, Discord, Telegram, Facebook, ktp., oni ne povas tute sperti Esperanton. […] Nubo.re estas loko kie ĉio estas en Esperanto. Tio estas tre malofta.
EVENTA SERVO
Eventa Servo estas retejo kreita de la brazilano Fernando Ŝajani, kiu donacis ĝin al UEA (Universala Esperanto-Asocio). Esence ĝi montras Esperanto-eventojn tutmonde. La eventojn oni ordigas laŭ la jena hierarkio:
Laŭvide: Kartaro, Kalendaro, Mapo
Laŭloke: Kontinento/Lando/Urbo, Reta
Laŭtipe: Kongreso, Kunveno, Kurso, Varbado, Alia, Unutaga, Plur taga
La programkodo estas libere eldonita laŭ la permesilo AGPLv3+. Ĝi funkcias bonege kaj donas tre bonan impreson laŭenhave kaj laŭaspekte. En la retejo de UEA legeblas la jena priskribo:
Eventa Servo (ES) estas retejo kreita de la brazilano Fernando Ŝajani, kun moderna plurrimeda sistemo por listigi Esperanto-eventojn tutmonde. La celo de ES estas ebligi al Esperantistoj scii, kio okazas en Esperantio, kaj samtempe diskonigi siajn proprajn eventojn – memstare, sen interveno de ajna sistema prizorganto.
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-63030108848245150882019-05-21T18:21:00.000+02:002019-06-11T18:28:52.023+02:00Trovendaj, vivaj aŭ malvivaj!
La Verda Stel' estas la nomo de muzikgrupo kiu kantas en Esperanto. Kaj jen preskaŭ ĉio kion oni konas pri ĝi. Uzanto de YouTube alŝutis du kantojn de tiu bando al sia kanalo, Mia amo restis for kaj Vi min ne credas. Jes, vi legis bone: credas kun c anstataŭ k. Verŝajne temas ne pri mistajpo, sed pri tute intencita devio de la lingva normo, simile kiel kelkfoje faras kantistoj en aliaj lingvoj.
En piednoto sube de ĉiu filmeto legeblas, ke la disko estis akirita en ia brokantejo aŭ pulbazaro, ke la muziko estas sufiĉe bona kaj ke, domaĝe, estis neeble trovi plian informon pri ĝi. Laste, la alŝutinto esprimas finan pripenson, nome, ke verŝajne ili ne famiĝis ĉar ili kantis en Esperanto.
Jen la kovrilo de la disko (alklaku por grandigi):
La Verda Stel'. Ĉu iu scias kiuj ili estas?
Mi faris Interretan serĉadon interalie per la nomo de la diskeldonejo, kiu aperas ĉe la suba dekstra angulo de la kovrilo: meric records. Sed vane. La kvar membroj de tiu muzikgrupo restas nekonataj. Espereble iu iam solvos la misteron. Kiu scias! Eble ili iam famiĝos ĉar ili kantis en Esperanto.
Kelkfoje povas esti malfacile kompreni la vortojn de la kantistino, sed Danke al Neil Roberts, kiu transskribis la kanton Mia amo restis for, ni nun povas ankaŭ legi ĝin dum ni aŭskultas.
Mia amo restis for (La Verda Stel')
Mi ĝis la maten'
vin atendis sur la kaj'
sed por mi jam malplenis ĉiu trajn'.
Mi alvenon vian antaŭĝojis dum semajn'.
Mi solas nun kun multe da ĉampan'.
a-uuu
Mia amo restis for.
Fiaskis rendevu'.
a-uuu
Mia kompatinda kor'.
Ĝi ne amemos plu.
Kaj en la staci'
mi observas junan paron
kvazaŭ ili povus esti mi.
Sed mi staras nur
en malvarma januar'
perdiĝas mi en pensoj pri envi'.
a-uuu
Mia amo restis for.
Fiaskis rendevu'.
a-uuu
Mia kompatinda kor'.
Ĝi ne amemos plu.
Ili diras ke ĝi alvenos post ĉagren.
Sed reĝas nun la sento de malplen'.
a-uuu
Mia amo restis for.
Fiaskis rendevu'.
a-uuu
Mia kompatinda kor'.
Ĝi ne amemos plu.
a-uuu
Mia amo restis for.
Fiaskis rendevu'.
a-uuu
Mia kompatinda kor'.
Ĝi ne amemos plu.
La kanto estas ankaŭ elŝutebla kiel pdf-dosiero.
Ia ajn informo pri la muzikgrupo La Verda Stel' estos tre bonvena. Tiuokaze bonvolu skribi en la suba komentejo aŭ pere de la kontakto-formularo. Antaŭdankon!
Unknownnoreply@blogger.com4tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-64144417168739878002019-01-07T13:29:00.000+01:002019-06-11T18:25:53.896+02:00Kiu mensogis en la Biblio: ĉu Dio aŭ ĉu la serpento?
En Genezo —la unua libro de la Biblio— aperas bela kaj tre konata rakonto pri ĝardeno en kiu Dio elkreskigis du arbojn: la arbo de vivo kaj la arbo de sciado pri bono kaj malbono. Dio malpermesis al Adam kaj Eva manĝi de la frukto de la arbo de sciado, ĉar tiam ili mortos. Antaŭ ne longe mi legis pripenson, kiu montras tre malsaman perspektivon pri tiu rakonto. Iuj miros pri tio, ke ili neniam rimarkis tiujn detalojn eĉ se ili jam plurfoje legis tiun rakonton. Verŝajne estas malfacile rimarki tion, krom se oni legas Biblion kun marĝenaj klarigaj notoj.
Unue oni atentu la du jenajn citaĵojn el Genezo:
Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.
(Gen 2, 16-17)
Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
(Gen 3, 4-5)
Post tio, ke Adam kaj Eva malobee manĝis de tiu arbo, oni atentu pri la du jenaj versikloj:
Kaj malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ [...]
(Gen 3, 7a)
Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne.
(Gen 3, 22)
Post legado de la supraj versikloj ekestas la jenaj demandoj:
Kial Adam kaj Eva ne mortis kiam ili manĝis de la arbo, malgraŭ ke Dio asertis ke ili mortos se ili manĝos?
Ĉu la serpento diris la veron, asertante ke ili ne mortos, ke iliaj okuloj malfermiĝos, ke ili estos kiel Dio kaj scios bonon kaj malbonon?
Ĉu Dio mensogis, dirante ke ili mortos se ili manĝos de tiu arbo?
Ĉu ne estas tiel, ke Dio mem, dirante ke Adam fariĝis kiel Dio ĉar li manĝis de la arbo, konfirmas la verecon en la diro de la serpento?
Mi serĉis respondojn al tiuj demandoj, kaj trovis malsamajn klarigojn laŭ tri malsamaj grupoj: kredantoj je Dio, nekonvenciaj kredantoj kaj nekredantoj. Do jen, iom resume, la respondoj.
La unua grupo (kredantoj je Dio) diras, ke Dio nek mensogas, nek povas mensogi, ĉar tiel asertas aliaj bibliaj citaĵoj. Ĉi tiu grupo argumentas, ke laŭ la Biblio ekzistas du mortoj: la korpa morto kaj la spirita morto. Laŭ tio, la ĉi-koncernaj versikloj aludas al la spirita morto kaj tial Dio diris la veron kaj la serpento certe mensogis. Adam kaj Eva ne mortis korpe kiam ili manĝis de la arbo, ili mortis spirite. La serpento trompis la virinon dirante mensogon (vi ne mortos) kune kun iom da vero (malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon).
Adam kulpigas Evan, kiu kulpigas la serpenton (Gen 3, 12-13)
La dua grupo (nekonvenciaj kredantoj) estas granda aro da kredantoj kun vasta gamo da diversaj sintenoj ekster la ordinara religia normaro. Iuj kredas, ke la Biblio estas ne pli ol kolekto da tekstoj pri eksterteraj estaĵoj, kiuj vizitadis Teron dum antikvaj epokoj, kverelante kaj militante inter si. La Eternulo estus unu tia estaĵo kaj unu el ĝiaj malamikoj estus Satano, biblie ankaŭ konata kiel la serpento, la drako aŭ la diablo —Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo— (Apo 12, 9a). Kelkfoje ne klaras, kiu el la du estaĵoj estas bona kaj kiu malbona. Aliaj kredas, ke temas pri du spiritaj aŭ ne-materiaj estaĵoj, ne nepre diecaj sed certe superaj al homo. Inter ĉi-lastaj troviĝas tiuj, kiuj kredas, ke la trompanto estas ne la serpento, sed la Eternulo. Laŭ ĉi-lasta vidpunkto la Biblio estus do misinforma rakonto farita de la subtenantoj de Dio.
Kerubo kun turniĝanta flama glavo gardas la vojon al la arbo de vivo. (Gen 3, 24)
La tria grupo (nekredantoj) ĝenerale konsideras, ke libroj kiel la Biblio apartenas al la literatura heredaĵo de la homaro, same kiel Iliado, Odiseado, Kalevala, Epopeo pri Gilgameŝ, kaj tiel plu. Tiaj libroj priskribas fantaziojn el kiuj devenis ĉia mitologio kaj religio. Tradiciaj rakontoj de ia religio estas fantaziaj mitoj por alia religio, kaj inverse. Rigardante de ekstere, oni povas vidi, ke ambaŭ estas la sama afero. Al la supraj demandoj ĉi tiu grupo emas respondi jene: ĉu ekzistas parolantaj serpentoj? Per tiaj respondoj ili kritikas la ideon, ke oni prenu tro serioze tian fikcian literaturon kiel modelon de homa konduto. Ĉi tiu grupo estas aparte kritikema kontraŭ religioj kies sekvantaro kredas kaj emas kredigi aliulojn, ke la bibliaj rakontoj vere okazis tiel, kiel skribite. Sed tio, kio vere indignigas la nekredantojn estas, ke religiaj premgrupoj postulas de la registaro, ke oni instruu tiajn rakontojn en lernejoj kvazaŭ ili estus veraj. Konata ekzemplo de tio estas la polemiko pri instruado de fantaziaĵo kiel kreismo —aŭ inteligenta dezajno— kvazaŭ ĝi estus same valida kiel instruado de scienco. Tiaj premgrupoj batalas por ke oni instruu tiajn fantaziaĵojn ne nur en lecionoj pri religio, sed ankaŭ en tiuj pri scienco.
Malobeo, kulpa sento kaj puno. Jen taŭgaj ingrediencoj por bela rakonto.
Fina pripenso
Kiam mi unue eksciis pri tiu demando —ĉu Dio aŭ ĉu la serpento mensogis en tiu fama biblia rakonto—, mi trovis ĝin sufiĉe interesa por plue esplori la respondon. Baldaŭ mi konsciis, ke al tiu demando ne estas klara definitiva respondo. La unua grupo donas viglan kaj unuaniman respondon. La dua grupo montras heziton aŭ nekoheron en sia respondo kaj donas impreson de troa emo al fantazio. La tria grupo estas tiel vigla kaj unuanima en sia respondo kiel la unua, kaj estas la nura, kiu provas trovi respondon ekster la Biblio, komparante ĝin kun aliaj fontoj kaj kun la realo mem. Ĉiu eltiru sian propran konkludon.
Jen pdf-dosiero pri bibliaj mallongigoj.
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-7288249818070519622018-12-27T01:22:00.000+01:002019-01-01T17:12:57.840+01:00La kvara planedo
Kiel eksa membro de La Planeda Societo —The Planetary Society, fondita i.a. de Carl Sagan en 1980— mi ne povis ne partopreni la babilejon de la spacagentejo NASA dum la InSight-sondilo surgrundiĝis sur Marso —la kvara planedo de la sunsistemo— la 26-an de novembro 2018. Krom "saluti Marson", mi ankaŭ bondeziris kaj gratulis al la NASA-teamo... en Esperanto. Kial en Esperanto? Nu, kial ne? Mi vidis aliajn skribi en diversaj lingvoj, sed tion mi rimarkis post ol mi sendis la mesaĝon. La kialo mesaĝi esperante jam troviĝas ekstere de nia sunsistemo.
Kiam mi skribas ĉi tion —do, fine de 2018—, la kosmosondilo Voyager 1 troviĝas je proksimume 20 lumhoroj de Tero, tio estas, la distanco, kiun trairas lumo dum 20 horoj. Konsiderante ke la lumrapido estas 300 mil kilometroj sekunde, tio signifas, ke la kosmosondilo troviĝas je pli ol 21 mil milionoj da kilometroj for de Tero. Necesis 41 jaroj por atingi tiun distancon —Voyager 1 estis lanĉita la 5-an de septembro 1977, kaj Voyager 2 la 20-an de aŭgusto samjare—. Resume, ĝi jam postlasis la sunsistemon kaj veturas direkten al la stelo Gliese 445, kiu samtempe rapide alproksimiĝas al la ĉirkaŭaĵo de nia suno. Danke al tio la Voyager-sondilo atingos sian plej malgrandan distancon al tiu stelo —1,6 lumjaroj— pli frue ol en aliaj cirkonstancoj. Mi volonte skribos pri tio, kiam tio okazos post 40 mil jaroj.
Arta ilustraĵo pri spacsondilo Voyager
Mi mesaĝis en Esperanto en la menciitan babilejon ĉar mi rememoris, ke la du Voyager-sondiloj portas kun si oran diskon en kiu estas gramofone registritaj sonoj kaj bildoj. La tria sontrako enhavas i.a. la jenajn vortojn en Esperanto: Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo. Tial mi decidis saluti Esperante, esperante ke iu iam rimarkos tion.
La du flankoj de la ora disko
Tiu esperanta saluto al la kosmo estas voĉigita de la esperantisto Ralph Lindsay Harry, eksa direktoro de ASIS —Aŭstralia Sekret-Inteligenteca Servo—, analisto, kriptologo kaj diplomato, kiu en 1977, estante aŭstralia ambasadoro de UN —Unuiĝintaj Nacioj—, sukcesis persvadi responsulojn de kaj UN kaj NASA akcepti mesaĝon en Esperanto en ĉiun oran diskon de ambaŭ Voyager-sondiloj.
Aŭskultu la saluton al la kosmo en Esperanto de la ora disko.
La ideon inkludi diskon kun informaĵoj pri Tero proponis la fama sciencisto Carl Sagan, al kiu NASA komisiis la laboron fari tempo-kapsulon por la Voyager-sondiloj. La celo estas pli simbola ol reala, ĉar la eblo, ke iu inteligenta civilizacio trovos ĝin estas tre ege malgranda. Tamen, la jam forpasinta sciencisto Stephen Hawking opiniis, ke tia ideo estus danĝera en la okazo ke iu ekstertera inteligenteco sukcesus deĉifri el la ora disko la informon pri kie troviĝas Tero. La esperantisto kaj doktoro pri astrofiziko Amri Wandel, kiu jam de multaj jaroj okupiĝas pri ekster-planedoj* —planedoj de aliaj sunsistemoj—, kontraŭargumentas ke la indikaĵoj de la nunaj sciencesploroj ne subtenas la timon en la vortoj de Hawking. Aliflanke, la astrofizikisto Neil deGrasse Tyson opinias, ke eventuala kontakto en iu malproksima estonteco kun eksterteraj estaĵoj povas esti tre danĝera afero por la homaro. Temas ne nur pri kontakto kun alia specio, sed eble kun tute malsama vivoformo. Sufiĉas nur pripensi pri nia propra rilato kun aliaj cerbohavaj specioj de Tero: kutime ni sklavigas kaj manĝas ilin, preskaŭ ĉiam ne pro neceso sed simple por plezuro kaj monprofito.
Tute mankas al ni ajna informo pri kio okazos se ni iam renkontos estaĵojn kun pensokapablo supera al la nia. Pri tio restas nur imagi kaj hipotezi. Tamen, surbaze de nia propra sperto kun teraj estaĵoj ni jam scias, ke pli alta pensokapablo ol la nia ne garantios, ke ni supervivos tiun unuan eksterteran renkontiĝon. Ĉiaokaze, plua esplorado ekstere de Tero estas farenda kaj eĉ urĝa, ĉar Tero estas nia nura hejmo kaj kvankam ni ignoras ne scias kiam, ĝi certe malaperos iam. Nia supervivado kiel specio dependos de nia kapablo eksterteriĝi, alivorte, nia kapablo sendependiĝi de Tero.
Jen la fama foto fare de Voyager 1 en 1990, nomata Pala Blua Punkto.
Jen ni ĉiuj. Jen nia hejmo. Jen Tero. Vidite de 6 miliardoj da kilometroj,
Tero estas apenaŭ distingebla pala blua punkto, kvazaŭ pendigita en suna radio.
Intertempe, la Mars-sondilo InSight senlace sendas al ni informon pri la ruĝa planedo, ĉefe pri la intero de Marso, kio ebligos nin kompreni la devenon de la t.n. teraj planedoj —Tero, Venuso, Merkuro, Luno—, do tiuj kun ŝtonaj surfacoj —eĉ se Luno ne vere estas planedo—. Ĉiu ereto da informo estos trezoro por la futuro de ni ĉiuj. La InSight-sondilo esploros ĉion ĉi pere de pluraj sciencaj instrumentoj, kiuj estas la frukto de kunlaboro inter diversaj landoj —Belgio, Brita Regnaro, Francio, Germanio, Hispanio, Kanado, Svislando, Usono—. Aldone, la InSight-sondilo ne estas sola sur Marso. Sep aliaj sondiloj, surface aŭ orbite de la planedo, akompanas ĝin: Mars Odyssey, Mars Express, Mars Reconnaissance, Curiosity, Mars Orbiter Mission, MAVEN kaj ExoMars Trace Gas Orbiter. Se ni daŭrigas tiajn esplorojn eble ankoraŭ estas espero por la homaro. Alie, nia malapero okazos senrimarke kaj neniu scios, nek restos iu por memori, ke iam ekzistis eta blua planedo kie vivis, revis kaj mortis iuj vivuloj nomataj homoj.
NOTOJ
* Alia maniero diri ekster-planedo povus esti per la neologisma ektoplanedo (ekto- = situanta ekster) aŭ eĉ ekzoplanedo (ekzo- = eksteren).Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-55735181743340885002018-11-22T18:11:00.000+01:002020-10-18T01:17:52.059+02:00Traduk-adapto: Vida loca (de Francisco Céspedes)
Antaŭ kelkaj tagoj kaptis mian atenton televida reklamo pri aŭtomobilo, bone farita kaj amuza, ankaŭ spektebla en YouTube (nur 40 frenezaj sekundoj). Ĝi okazigis iom da polemiko. Iuj diras, ke ĝi kontraŭstaras la elektran aŭtomobilon kaj tial taksas la TV-anoncon netaŭga por la nuntempa mondo. Aliaj opinias, ke la intenco estas kritiki la modernajn modojn, kiuj izolas homojn pere de teknologio. Ĉiuokaze estas evidente, ke preter ĉia polemiko la ĉefa celo de kiu ajn komerca reklamo estas vendi ion.
Sed pli ol la bildoj de la reklamo, kaptis mian atenton precipe la kanto en la filmeto. Vira voĉo kantas en la hispana: ...ya no entiendo nada de esta vida loca, loca loca... (mi jam komprenas nenion pri ĉi tiu vivo freneza, freneza freneza). Mi rekonis nek la voĉon, nek la kanton, sed tre ŝatis ĝin. Do mi sekvis saĝan malnovan konsilon: Guglu, kaj vi trovos. Aŭ Anasu, kaj vi trovos (se oni uzas DuckDuckGo, laŭdire, la serĉilo kiu ne sekvas vin).
La kantisto estas la kubdevena Francisco Céspedes, kaj la kanto en la hispana nomiĝas Vida loca (Vivo freneza). Mi aŭskultis la tutan kanton kaj ŝatis ĝin de la komenco ĝis la fino. La kantaŭtoro parolas pri amo disigita en la spaco sed ĉiam ĉeestanta en la tempo; pri la angorplena sufero sentebla ĝisanime kiam la vivcirkonstancoj, eĉ se nur portempe, forprenas de ni tiun, kiun ni amas. La muzikstilo estas miksaĵo de bolero kun nuanco de ĵazo. Jen ekzemplo de fama bolero en Esperanto.
En amuza intervjuo li rakontas anekdote, ke li studis medicinon sed forlasis la fakultaton antaŭ ol fari la finekzamenon de la lasta studjaro, kiam li decidis kuraci la homan koron ne per medicino, sed per muziko kaj kanto. Li aldonis la jenon: "Tamen, mi ne konsilas al aliaj, ke ili faru same. Ĉiu faru laŭvole. Mi forlasis la studojn je la lasta momento ĉar, ho, mi estas freneza. Vi certe ja scias tion, ĉar mi iam eĉ komponis kanton kun la nomo Vivo freneza, ĉu ne?".
En 1998 li publikigis Vida loca (Vivo freneza), kiu furoris tra tuta Sud-Ameriko, en Usono kaj en Hispanio, vendante laŭdire pli ol du milionojn da ekzempleroj.
Do jen mi provas denove traduk-adapti kanton al Esperanto. Kompreneble temas ne pri laŭlitera traduko sed pri adapto por ĝin kanti en Esperanto.
Vivo freneza
Vida loca - Originala kanto en la hispana de Francisco Céspedes
Ĉar al mi vi mankas
al la anim' mi donas
la konsolon kiu mankas.
Por ke mia penso
ne venku la tempon
por sentigi ke vi mankas.
Kiam vi forestas
kaj mi kore sentas
ke vi ankoraŭ restas,
ĉi foresto via
iĝas agonia
ĉar vi ne kunestas.
Ni ne plu karesas.
Ni ne plu promenas.
Kiom ajn mi penas...
mi ne plu komprenas.
Vi kaj mi!
Kiam vi forestas
kaj mi kore sentas
ke vi ankoraŭ restas,
ĉi foresto via
iĝas agonia
ĉar vi ne kunestas.
Ni ne plu karesas.
Ni ne plu promenas.
Kiom ajn mi penas
mi ne plu komprenas...
pri ĉi viv' freneza, tutfreneza
kun freneza senesper'.
Iĝis ĝi freneza, tutfreneza
pro dezir' al iu rev'.
Sed mi ne forgesas
pri ĉi sentimento,
ĉar anstataŭ vi
min nur karesas
ĉi vivo freneza.
Kiam vi forestas
kaj mi kore sentas
ke vi ankoraŭ restas,
ĉi foresto via
iĝas agonia
ĉar vi ne kunestas.
Ni ne plu karesas.
Ni ne plu promenas.
Kiom ajn mi penas
mi ne plu komprenas...
pri ĉi viv' freneza, tutfreneza
kun freneza senesper'.
Iĝis ĝi freneza, tutfreneza
pro dezir' al iu rev'.
Sed mi ne forgesas
pri ĉi sentimento,
ĉar anstataŭ vi
min nur karesas
ĉi vivo freneza...
tutfreneza kiel mi
(viv' freneza)
ĉi vivo freneza, tutfreneza.
(viv' freneza)
Ĉar al mi vi mankas,
mankas via kares',
(viv' freneza)
sed min nur karesas...
ĉi vivo freneza.
La kanto estas ankaŭ elŝutebla kiel pdf-dosiero.
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-50405710886668175382018-10-22T19:44:00.000+02:002018-10-22T19:49:32.059+02:00Elnemapko, kamaĝama tah cucetot
Retumante tra la senfina Interreto, sufiĉas iafoje ke mi hazarde ekvidas ion rilate Esperanton kaj tuj mi alklake lanĉas min tien, aŭtomate, senpripense. Ĝuste tiamaniere mi trovis paron da malnovaj artikoletoj verkitaj de iu mistera Ivan Skito la jaron 1937 en la magazeno Esperanto. Mi diras mistera ĉar kiom ajn mi klopodis ret-serĉi pri li, mi tamen nenion eltrovis krom la du menciitajn skribaĵojn.
Sed la mistero ne finiĝas tie. Finlegante ambaŭ artikolojn, evidentiĝis ke la du temas pri —jes ja!— io mistera. Aŭ almenaŭ io nekutima. Jen la titoloj de la artikoloj: Pri sekreta lingvo kaj La mistika nombro.
Pri sekreta lingvo
En tiu ĉi artikolo la aŭtoro mencias tri sekretajn lingvojn: la tarabara, la ofenja kaj la alegoria. Li donas ekzemplon pri la tarabara pere de transkribo de la unua strofo de La Espero. Jen tiu strofo en ambaŭ lingvoj:
Epsa ropco pŝep ilpoŝa lepko,
Kma sarop coim alzom kaŝoto,
Lumz suĉisoh ces zadisa ŝepko,
Pupce sotoz suĉu bias soto,
Peas ĉsaŝo lapĉop loizapka,
Bisa jorap kimal zari siop,
Assa ropce kempe risi kapka,
Bin morelal lapt kapjam ropiop.
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Sur flugiloj de l' facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.
Unuavide la tarabara versio de la strofo aspektas tute kiel sensenca galimatio. Sed komparante ĝin kun la Esperanta, oni ekvidas ian similecon, precipe se oni atentas pri la vokaloj, kiuj restas senŝanĝe:
EPSA ROPCO PŜEP ILPOŜA LEPKO
EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO
Ĉiu konsonanto anstataŭiĝas per alia kaj aldone kelkaj literoj ŝanĝas sian pozicion:
EPSA ROPCO PŜEP ILPOŜA LEPKO
ENLA MONDO NVEN ISNOVA SENTO
EP SA ROPCOP ŜEPIL POŜA LEPKO
EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO
El tio eblas dedukti, ke S=L, Ŝ=V, P=N, kaj tiel plu. Ŝajnas al mi ke la tarabara lingvo pli similas al ĉifrita kodo ol al vera lingvo. Estas tre dubinde, ke oni povas parole uzi ĝin cele al sekreta komunikado, sed ĝi ja funkcius por transdoni kaŝmesaĝojn skribe.
Sensolve restas ankoraŭ iom da mistero: Kion signifas la vorto « ferbotita », skribita de la aŭtoro inter citiloj ĉe la fino de la artikolo? (vidu la suban bildon). Ĉu preseraro? Ĉu io alia?
Jen skanaĵo de la artikolo
(alklaku por pligrandigi)
Pri sekreta lingvo
La mistika nombro
La skribaĵo pri mistika nombro rilatas al la tiel nomataj nombroj perfektaj laŭ la matematika ĵargono. Por klarigi kio estas perfekta nombro per simplaj vortoj, ni prenu la unuan perfektan nombron, kiu estas 6. Oni atingas ĝin sumante inter si kreskantan sinsekvon de nombroj komence de 1, tiel ke 1+2+3=6, kondiĉe ke ĉiu nombro de la sinsekvo estas divizoro de 6. Ĉi-kaze 2 kaj 3 estas divizoroj de 6, ĉar 6 estas dividebla per 2 kaj 3 (1 ja estas divizoro de ajna nombro). Alivorte, perfekta nombro estas la sumo de ĝiaj divizoroj, krom la nombro mem (6 estas divizoro de si mem sed oni ne kalkulas ĝin en la sumo).
En matematiko la unua perfekta nombro estas 6
Jen la tri unuaj perfektaj nombroj:
6 = 1 + 2 + 3
28 = 1 + 2 + 4 + 7 + 14
496 = 1 + 2 + 4 + 8 + 16 + 31 + 62 + 124 + 248
Kial mi klarigas ĉion ĉi? Nu, ĉar la aŭtoro de la koncerna artikolo jam de komence erare asertas, ke la unua perfekta nombro estas 1. Tamen, en la teorio de nombroj la unua perfekta nombro estas 6. Ĉu eble la aŭtoro aludas al alispecaj nombroj, kiuj ne rilatas al la matematika teorio de nombroj? Mi pensas ke ne, ĉar li mem klarigas en la unua frazo, ke temas pri perfektaj nombroj laŭ tiu teorio, kaj ne pri io alia. Malbona komenco se li jam de la unua alineo eraras tiel grave.
Poste li direktas nian atenton al la perfekta nombro 28 kaj ties rilato kun Esperanto. Resume li asertas, ke 28 estas la nombro de Esperanto, kiu ludas, laŭ li, fatalan rolon en nia movado. Li donas la jenajn "klarigojn" pri tia fatala influo:
la esperanta aboco entenas 28 literojn
en la titolo de la unua lernolibro estas 28 literoj (D-ro Esperanto. Lingvo Internacia)
la regulo pri la akuzativo estas en la 28-a paragrafo de la Ekzercaro
la fundamenta gramatiko entenas 28 sufiksojn
la originala kaj traduka verkaro de Zamenhof entenas 28 librojn
Mi trovas vere amuza tian imagokapablon kaj certas ke la plimulto ne alvenos facile al tiaj nombraj rilatoj. Ĉu eblas preni tiajn koincidojn serioze? Ĉu la aŭtoro ŝercas? Eble li simple intencis ornami tiujn koincidojn inter la nombro 28 kaj Esperanto per iom da scienca lingvaĵo por iel plibeligi la artikolon. Mi celas lian komencan frazon: En la supera teorio de nombroj [...]. Ĉiuokaze ŝajnas klare ke li per tiuj du skribaĵoj ne celis al rigoreco sed al distrado. Laŭ mi, li plene sukcesis.
Jen skanaĵo de la artikolo
(alklaku por pligrandigi)
La mistika nombro
Ĉu vi jam deĉifris la signifon de la titolo de tiu ĉi blogero?
Bonvolu respondi en la komentejo kaj vi ricevos milionon (da dankoj).
POSTNOTO:
Kiam mi komencis skribi ĉi tiun blogeron mi tiam ne sukcesis ankoraŭ eltrovi kiu estas Ivan Skito, la aŭtoro de la du priparolataj artikoloj. Sed fininte ĝin, mi plu serĉis kaj finfine sukcesis. Ivan Skito estas kaŝnomo de la fama esperanta poeto Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (1891-1953), plej konata en esperantujo sub la nomo de Nikolao Hohlov. Mi legis interrete iujn el liaj poemoj kaj ili estas veraj perloj.
Mi antaŭdankas al vi, kara leganto, pri ĉiu ajn komento rilate la vorton "ferbotita" (vidu fine de la bildo Pri sekreta lingvo), kiu al mi plue restas nekomprenebla.Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-49014217860038095432018-09-01T12:57:00.000+02:002018-09-01T13:01:31.034+02:00Robotoj
Kiam iu parolas pri robotoj ni ofte pensas pri homaspekta maŝino kun kapo, vizaĝo, korpo, brakoj kaj kruroj; ni imagas aŭtomatulon kapabla moviĝi, paroli, plenumi diversajn taskojn, interagi kun homoj, ktp. Tion ni imagas verŝajne pro influo de la literaturo, la kinarto kaj la televido.
Tamen, la realaj robotoj en nia ĉiutaga vivo ne aspektas tiel impone kiel Robocop, Terminator aŭ C3PO, ĉu ne? Iafoje ni eĉ ne rimarkas ke ili estas robotoj, ĉar nuntempe roboto ne nepre similas homon.
Industriaj robotoj paledizas panon.
La ideo pri antropomorfa maŝino estas tre malnova kaj jam ekzistis antaŭ miloj da jaroj, kvankam tiam oni uzis la grekdevenan vorton aŭtomato —agi laŭ propra volo— uzita por la unua fojo de la greka poeto Homero por priskribi mekanismon de aŭtomata pordo (per akvo, levilo, pulio-sistemo, ktp). Dum jarmiloj ne ekzistis aparta vorto por homaspekta maŝino, krom aŭtomato. La vorto roboto aperis multe pli poste, en 1920, kiam la ĉeĥa verkisto Karel Čapek uzis ĝin unuafoje en sia sciencfikcia teatraĵo R.U.R. La verko temas pri robotfabriko nomata Rossumaj Universal-Robotoj (mallongige R.U.R.), kie oni fabrikas artefaritajn laborantojn —robotojn— laŭ la malkovroj de sciencisto nomata Rossum. (Jen esperanta adapto en YouTube).
Ĉi tiuj robotoj nomiĝus aŭtomatoj se ne estus pro Karel Čapek.
De maldekstre dekstren: R2-D2 (Rodu-Dodu), BB-8 (Bobo-Ok), C3PO (Co-Tri-Po).
La robotoj en R.U.R. estas homaspektaj ne nur ekstere sed ankaŭ intere. Ili ne estas aro da diversaj mekanikaĵoj kaj elektronikaĵoj kun homaspekta eksteraĵo. Ili estas kreitaj per kunmetado de organismaj partoj vere vivantaj kaj tial ili ne estas vide distingeblaj de aŭtentikaj homoj. Tiusence la robotoj de Karel Čapek estas pli proksimaj al la replikantoj de la filmo Blade Runner —aŭ la Cylonoj de la dua televidserio Galactica—, ol al la tipa roboto de kelkaj aliaj filmoj. Indas ankaŭ mencii, ke ili ne estas kreitaj kiel infanaĝaj estaĵoj —kio postulas tempon por kreski— sed estas fabrikitaj kiel plenkreskaj vivuloj de la unua momento.
Post iom da tempo la robotoj de R.U.R., same kiel en multaj rakontoj pri robotoj, iĝas danĝeraj por homoj kaj eĉ por la tuta homaro. Por eviti tiajn problemojn la sciencisto kaj sciencfikcia verkisto Isaac Asimov elpensis la tiel nomatajn tri leĝojn de robotiko, al kiuj poste aldoniĝis unu plia kun la nomo Nula Leĝo. Jen ili:
Nula Leĝo: Roboto ne difektigu homaron aŭ, per senagado, lasu homaron difektiĝi.
Unua Leĝo: Roboto ne povas malutili al homo aŭ, per neagado, permesi ke homo difektiĝu, krom se tio kontraŭas la Nulan Leĝon.
Dua Leĝo: Roboto devas obei ordonon donitan al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Nulan aŭ Unuan Leĝojn.
Tria Leĝo: Roboto devas gardi sian ekzistadon, krom se tio kontraŭas la Nulan, Unuan aŭ Duan Leĝojn.
Nu, la robotikaj leĝoj de Asimov ŝajnas bonegaj sed multaj sciencfikciaĵoj pri robotoj —se ne la plejmulto el ili— temas ĝuste pri kiel robotoj ribeliĝas kontraŭ homoj, malgraŭ tiuj leĝoj. Eĉ Asimov mem pritraktas tion en kelkaj siaj verkoj, en kiuj robotoj kontraŭas tiujn leĝojn pro misinterpretado. Ni danku, ke niaj polvosuĉiloj ankoraŭ restas sencerbaj.
Robota planka polvosuĉilo. Ĉu ni timos ĝin estonte?
La realo estas, ke ni ankoraŭ troviĝas tre malproksime de tiaj robotoj, jen mirindaj jen timigaj, el sciencfikciaj verkoj. Kompari ilin kun nia plej moderna homsimila roboto estas kvazaŭ kompari vivan ĉevalon kun infana lulĉevalo.
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-61129198773682830532018-08-12T15:08:00.000+02:002018-11-21T20:46:02.470+01:00Muziko estas perSona emocio
Se iu demandus al mi kio estas muziko, mi spontane respondus ke ĝi estas sinsekvo da soneventoj intence ordigitaj por kaŭzi ian emocion al iu. La fina rezulto dependos ne nur de la lerteco de la muzikisto, sed ankaŭ de la persona prefero de la aŭskultanto. Malsamaj homoj havas malsamajn gustojn kaj reagos emocie malsame. Kiam sufiĉe da homoj reagas kun simila emocio al iu aparta muzikaĵo ĝi fariĝas muziksukceso, modkanto aŭ furorkanto.
Serĉante la difinon de muziko en vortaroj, troveblas vortoj kiel sonoj, silentoj, tempo, ritmo, melodio, harmonio, ktp., sed la ĉefvorto estas sono, ĉar ekz. silento kaj ritmo estas la manko aŭ la ripetado de sono dum difinita tempo. La alia ĉefvorto estas sento aŭ emocio. Oni do povas diri, ke muziko estas son-emocio, ke muzikilo estas ilo (ĉu instrumenta, ĉu voĉa), kiu pere de sonoj aperigas emociojn en nia menso kaj, ke muzikisto estas peranto inter la muziko kaj la aŭskultanto. Ne ĉiu sono kiu elvokas emocion estas muziko, sed konsiderante, ke ĉia sono povas esti uzata kiel parto de muzikaĵo, la limo inter sono kaj muziko iĝas pli malklara.
Kvankam la vorto muziko estas memstara radiko (muzik-) oni povas pensi pri ĝi kiel kunmetaĵo el la radiko muz- kaj la sufikso -ik, ĉi-lasta uzata por formi nomojn de arto, tekniko aŭ scienco el la nomo de la koncerna temo. Tiamaniere, muziko estas la arto de la muzoj, kaj tute ne surprize, tiu frazo esprimas la etimologian devenon de la vorto muziko. En la antikveco, muziko povis esti ĉiu ajn homa agado, kiu okazis sub la atenta rigardo de la muzaj diinoj, do praktike ĉiu arto kaj scienco, kvankam la plej grava estis la kanta poezio. Post jarmiloj da lingva evoluado, la vorto muziko perdis sian originan vastan sencon, limigante ĝin nur al unu el la naŭ muzoj, nome al Eŭterpo, la muzo de muziko kaj liriko, kio estas la nuntempa senco. Al loko dediĉita al la gloro de la muzoj oni nomis muzeo.
Apolono, Mnemozino kaj la Naŭ Muzoj. Eŭterpo sidas dekstraflanke, tenante fluton ĉiumane.
Sed ni lasu ĉi-supran etimologian parentezon kaj revenu al la kerna temo. Konsiderante, ke muziko esence estas sona emocio —kapabla aperigi emociojn en nia menso pere de nur sonoj—, ne estas tiel malfacile imagi ian rilaton inter muziko kaj magio en antikvaj epokoj. La Ratkaptisto el Hameleno estas konata legendo pri tia rilato. Eĉ niatempe estas iom da magio en muziko, se preni la vorton magio laŭ sana senco, tio estas, ne kiel naivan klarigon pri ĉio nekonata, sed kiel profundan miron pro ĉio ankoraŭ mistera.
La Ratkaptisto el Hameleno.
La universo estas muziko —asertas Vangelis kun la certeco de tiu, kiu dediĉis sian tutan vivon al esplorado kaj kreado de muzikaj sonoj kaj etosoj. Li estas vivanta pruvo, ke muziko estas multe pli ol ordigitaj notoj ludataj per tradiciaj instrumentoj. Li mem konfesas publike, ke li kiel infano malamis la akademian muzikedukadon, ke sia muzikinstruisto estas la naturo mem, ke li ekde plej juna infaneco esploris sonojn per nekutimaj manieroj, ekzemple enbatante najlojn per martelo sur pianon por eligi el ĝi novajn sonojn. Baldaŭ li malkovris la sintezilojn kaj aliajn muzikaparatojn per kiuj li kreis plej mirindajn muzikaĵojn (evitante samtempe plue mistrakti instrumentojn). Li plejparte verkas instrumentan muzikon sed ankaŭ kantajn melodiojn kunlabore kun diversaj kantartistoj, kiel ekz. Jon Anderson el la bando Yes, kies plej rekonebla kanto verŝajne estas Owner of a lonely heart. La kanto Italian song estas unu tia kunlaboro inter Jon kaj Vangelis, en kiu la teksto estas inventitaj vortoj kantataj laŭ itala prononco, uzante muzikteknikon nomatan vorto-pentrado (angle word painting). Ĉi tiu tekniko konsistas en tio, ke oni kreas la muzikon akorde kun la signifo de la kanto, nur ke ĉi-kaze la kantata teksto ne havas signifon. La rezulto tamen estas belega.
Italian song (Itala kanto) de Jon & Vangelis (kun kanta teksto)
La kanto estas netradukebla, ĉar ne eblas traduki vortojn, kiuj ne havas signifon. Sekve, estas tre malfacile (por ne diri tute neeble) ke tiaj kantoj povas komuniki ajnan ideon. Sed ŝajnas, ke tiaj signifomankaj vortoj ja kapablas transdoni sentojn kaj emociojn pere de muziko. Tio finfine signifas, ke kanta muziko (kontraste al instrumenta muziko) ĝenerale havas duoblan "mesaĝon": unu estas pure muzika kaj la alia ideoenhava. Tio ankaŭ klarigas, ke oni povas ŝati kanton sen kompreni la lingvon en kiu ĝi estas kantata, eĉ se oni perdas parton de la tuta mesaĝo.
Komence de la 1980-aj jaroj okazis revolucio en la mondo de la elektronika muziko: aperis la protokolo MIDI, universala lingvo per kiu elektronikaj muzikaparatoj komunikiĝas inter si sendepende de ties deveno aŭ fabrikmarko. Tio donis grandan avantaĝon al la muzikistoj, ekzemple la eblon regi samtempe plurajn instrumentojn pere de unu ĉefa instrumento (kutime ia elektronika pianoklavaro). MIDI estas angla mallongigo de Musical Instrument Digital Interface (Muzik-Instrumenta Cifereca Interfaco).
MIDI estas universala lingvo por muzikiloj.
Alia grava avantaĝo estis la eblo interkonekti sekvencilon kun malsamaj muzikiloj por komponi muzikon. MIDI-sekvencado ebligis la kreadon de altkvalitaj muzikprojektoj per tre malmultekostaj rimedoj en la propra hejmo, tiel ŝparante multekostan luon de muzikstudio. Ĉio ĉi transformis la manieron en kiu muzikistoj laboris kaj ankaŭ la muzikedukadon. Sen MIDI ne ekzistus plejparto de la nuntempa muziko, nek la granda nombro da hejmstudioj per kiuj multaj muzikistoj kreas sian muzikon.
Kio ekzakte estas sekvencilo? Laŭdifine ĝi estas elektronika aparato aŭ komputila programaro, kiu ebligas registri, prilabori, programi kaj reprodukti sekvencon da muzikeventoj de ĉiu muzikinstrumento al ĝi konektita pere de ia interfaco. Pensu pri ĝi kiel pri muzikskatolo. Jen bildo:
La unua aparato kiu funkciis kiel sekvencilo estas fakte la muzikskatolo, kies rotacia mekanismo estigas muzikon pere de aŭ truoj aŭ elstaraĵoj aranĝitaj tiucele. En la supra bildo videblas la elstaraĵoj (ŝtalstiftoj) sur rotacia cilindro, kiuj vibrigas diverslongajn lamenojn, produktante tiamaniere melodion. Sekvencilo funkcias simile sed multe pli bone, ĉar en ĝi oni povas elektronike aŭ komputile movi la "elstaraĵojn" (muzikeventojn) laŭplaĉe por ŝanĝi la melodion kaj ankaŭ ŝanĝi la "lamenojn" (sonojn) por imiti diversajn instrumentojn. Malgraŭ ĉio, muzikskatoloj estas belaj unikaj muzikiloj. En la jaro 2016 la muzikbando Wintergatan publikigis en YouTube filmeton pri mirinda speco de muzikskatolo nomata Marble Machine (rulglobet-maŝino), kiu funkcias pere de metalaj rulglobetoj. Ĝi furoris interrete kaj du jarojn post la publikigo pli ol 81 milionoj da homoj jam spektis la filmeton.
Hodiaŭ la komputilo estas la kerno de preskaŭ ĉiu muzikstudio, ĉu hejma, ĉu profesia. Ekde la apero de la MIDI-normaro la muzika programaro spertis grandan evoluadon kaj ne plu konsistas el nura sekvencilo de MIDI-notoj sed enhavas ĉion necesan por krei muzikverkon de nulo ĝisfine. Tia programaro nomiĝas DAW (elparole doo), mallongigo de la angla Digital Audio Workstation (Cifereca Aŭdia* Laborstacio). Ĝi estas kompleta sistemo da iloj, kiu ebligas sonprilaboradon, sekvencadon kaj miksadon de muzikaĵo. Danke al la virtuala kapablo de komputiloj la uzado de DAW-programo estas kvazaŭ havi fizikan muzikstudion ene de la komputilo. Oni povas eĉ ludi virtualajn instrumentojn en tiaj programoj kaj tute ne uzi fizike realajn instrumentojn. La fina rezulto dependas de la lerteco de la muzikisto. Jen mallonga ekzemplo de orkestra muzikaĵo, uzante nur DAW-programon kaj virtualajn instrumentojn pere de komputilo:
La ruĝetaj strekoj en la supra filmeto nomiĝas MIDI-notoj aŭ MIDI-eventoj. Ili vere ne estas la sonoj de la melodio, sed la informeroj pri kiel ĉiu sono el ĉiu instrumento devas soni: kiu noto, kiom laŭte, en kiu momento, kiel rapide, dum kiom da tempo, ktp. Kiel jam dirite, la instrumento povas esti reala —ekzemple sintezilo konektita per MIDI-kablo al komputilo— aŭ virtuala, en kiu la MIDI-konekto inter la DAW-programo kaj la instrumento okazas interne de la komputila programaro.
Kio kaj kia estos la venonta muzika revolucio? Ĉu ĝi okazos tiel silente kiel la apero de MIDI-o? En 1983 Ikutaro Kakehashi kaj Dave Smith senpage publikigis sian elpensaĵon, la MIDI-normon, kiu revoluciis la muzikan kreadon tutmonde. En 2013 ili estis premiitaj kun la Technical Grammy Award (Teknika Grammy Premio). Ĉu vere devas pasi 30 jaroj antaŭ ol rimarki, ke en la mondon venis nova revolucia invento?
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-83460677414391132812018-07-22T16:24:00.000+02:002018-08-08T16:05:41.863+02:00Muzika vizito
Mi memoras, ke mi alvenis tro frue al la butiko. Tra la ampleksaj vitroj de la montrofenestroj amaso da bele ordigitaj instrumentoj silente atestis al la preterpasantoj pri kio temas, eĉ se ili ne atentis la reklamafiŝojn aŭ la butiknomon. Senvorte pro miro, mi trarigardis kiel revoplena infano ĉion kion mi povis, dum la respegulo de ĉiu piediranto malantaŭ mi ŝajnis rapide trairi de unu al la alia flanko ene de la butiko, kvazaŭ vagantaj fantomoj. Unu el ili —subite mi rimarkis— restis same senmova kiel mia propra respegulo.
—Ŝajnas ke ni ambaŭ tro fruas —li diris, dum mi turniĝis.
Ni interŝanĝis ridetojn kaj iom babiletis pri nia komuna intereso, nome muziko. Lia kialo viziti la butikon estis tre klara: li venis por aĉeti novan pli bonan elektran basgitaron, kiun la vendisto jam aliokaze ofertis al li je favora prezo. Montriĝis, ke li ludis en amatora muzikbando, kaj mi ja scias kiel multekosta la muzikista ŝatokupo povas esti. Mi klarigis, ke mia vizito, male al la lia, ne havis difinitan celon. Mi nur volis denove senti sub la fingroj la tuŝadon de ia klavaro, negrave ĉu piana, ĉu sintezila.
Mi ne scias kiel ludi basgitaron sed ja scias kiel ĝi sonu ene de melodio, eĉ pli se mi mem komponas la melodion pere de sekvencilo (rimedo por registri, redoni kaj prilabori muzikon). Ludi kian ajn instrumenton estas per si mem arto kaj nenia komputilo ŝanĝos tion. Tamen, komputilo estas bonega helpilo por kreado de muziko.
Estante ene de tiaj pripensoj, mi decidis prezenti al mia hazarda muzik-samideano mian vidpunkton pri la muzika rolo de baso ene de melodio. Mi neniam antaŭe pripensis tion kaj la ideo venis en mian kapon senaverte: la baso estas tio, kio kunigas la drumon kun la ceteraj instrumentoj de la melodio; ĝi estas ponto inter ili. Li tute konsentis kun mi, ke tio estas prava aserto liaopinie. Verŝajne mia muzika intuicio pliboniĝis kun la tempo, eĉ se mi jam de longe ne okupiĝas pri muziko.
Kompreneble tiu rezonado taŭgas por certaj muzikstiloj tre konataj de ĉiuj, i.a., ĵazo, popo, roko, ktp., kie la malsamaj instrumentoj estas sufiĉe klare distingeblaj unu de la alia ene de la melodio. Sed eble la vorto instrumento estas iom malpreciza, ĉar ekzemple la muzikbando The Doors ofte ne uzis basgitaron en siaj koncertoj, sed ĝia pianisto ludis bas-partojn per la maldekstra mano sur elektromekanika klavaro nomata Fender Rhodes Piano Bass.
Ray Manzarek (The Doors) ludas piano-bason per la maldekstra mano.
Do, temas ne tiom pri distingo inter malsamaj instrumentoj, kiom pri ties apartaj sono kaj tono. Aŭdante melodion aŭ kanton, eĉ se oni ne konscias pri ties malsamsonaj partoj aŭ instrumentoj, oni aŭdas ilin kiel unuecan tuton. Sufiĉas nur silentigi unu el ili por rimarki la diferencon.
Mia hazarda renkonto kun tiu basgitaristo okazis jam antaŭ kelkaj jaroj. Neniam plu mi vidis lin denove kaj eĉ se mi iam ie lin vidos, mi plej verŝajne ne rekonos lin. Tio pensigas min pri kiom da basgitaristoj ni jam renkontis surtrate tute senrimarke. Kiom da ŝakludistoj? Kiom da esperantistoj? Ni neniam scios. Eble jam estas tempo akiri ian distingan pinglon aŭ T-ĉemizon.
Muziko = Universala Lingvo
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-23802890449966118182018-07-08T12:17:00.000+02:002018-07-09T10:07:44.243+02:00Harry Harrison, la verkisto kiu esperantigis raton
Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato estas sciencfikcia romano de la usona verkisto Harry Harrison (1925-2012), publikigita originale en la angla en 1985 (A Stainless Steel Rat is Born) kaj poste en la esperanta en 1996. Ĝi apartenas al kolekto da noveloj pri la Rustimuna Ŝtalrato, entute dek libroj, kaj estas ĝis nun la nura kiu publikiĝis esperante. La libro estas senpage elŝutebla en la Kiosko de La Balta Ondo en elektronika formato (pdf- kaj epub-formato).
La romano prezentas kelkajn interesajn kaj menciindajn aferojn el vidpunkto de la esperanta kulturo, kiuj meritas nian atenton.
Ĝi estas la unua romano tradukita al Esperanto pere de interreta kunlaboro inter ok personoj el diversaj landoj, kaj verŝajne la unua romantraduko, kiu okazis pere de Interreto.
Eble la plej okulfrapa rimarko estas, ke la aŭtoro eklernis Esperanton kiam li en la jaro 1944 komencis la militservon. Sed kio vere gravas el esperantlingva vidpunkto estas, ke li per siaj verkoj disvastigas la ideon de Esperanto kiel universalan lingvon parolata inter la loĝantoj de tiu universo, kiun li kreas. La jena citaĵo klare montras tion:
"Tio estis Esperanto, la galaksia lingvo, la simpla dua lingvo, kiun ĉiu lernas frue kaj parolas kvazaŭ indiĝeno. Vian edukadon oni neglektis, sed tion oni facile riparos. Antaŭ nia venonta alplanediĝo ankaŭ vi parolos ĝin. Por komenci, ĉiuj verboj en la prezenco finiĝas per as. La simpleco mem…".
Harry Harrison ne nur lernis Esperanton, li ankaŭ multe aktiviĝis kiel esperantisto kaj estis membro de UEA (1945) kaj ano de la Honora Patrona Komitato de UEA (1985). Cetere, li estis prezidanto de Monda Socio de Sciencfikcio (World SF) kaj fondinto de Sciencfikciaj Horizontoj (SF Horizons), la unua revuo pri sciencfikcia kritiko.
Sekve de sia milita sperto, li fariĝis konvinkita pacifisto, kio ankaŭ reflektiĝas en kelkaj el liaj ĉefroluloj. Li forte kontraŭis la vietnaman militon, same kiel multaj aliaj verkistoj pri sciencfikcio. Kvankam eble ne tuj evidente, estas tamen facile imagi ian rilaton inter lia pacifismo kaj lia amo al Esperanto. Malgraŭ ke nenia lingvo per si mem kapablas forigi militojn, Esperanto naskiĝis el homa revo pri paco kaj sekve, tiusence kaj esence, estas paca lingvo.
En 1960 Willy Ley, scienca redaktoro de la revuo Galaxy Magazine, skribis en ties februara numero la artikolon One planet — one language (Unu planedo — unu lingvo). Li mencias Esperanton jene:
"[...] artefaritaj lingvoj ne funkcias. Antaŭ dudek jaroj mi komencis legi ĵurnalon en Esperanto. Mi ne povis finlegi ĝin; ĝi aspektis kaj sonis tro stulte". [*]
Estas tute klare, ke tio estas opinio laŭbaze de persona gusto de la aŭtoro, sed prezenti ĝin en publika revuo en kiu li rolas kiel scienca redaktoro povas misgvide kredigi la leganton, ke tiu privata opinio havas ian sciencan bazon. Ni verŝajne neniam scios ĉu lian opinion influis la fakto, ke li estis scienca aŭtodidakto anstataŭ akreditita sciencisto. Ĉiuokaze, li ne povis finlegi ĝin same kiel li ne povus se temus pri kiu ajn alia nekonata lingvo, sendepende ĉu la aspekto aŭ sono plaĉus al li.
Tuj post la publikigo de sia artikolo, Willy Ley ricevis amason da leteraj komentoj el diversaj esperantistoj, inter aliaj de Harry Harrison, kies leteron Ley publikigis kaj prikomentis en la junia numero de 1961. Ley denove sukcesis fari bedaŭrindan komenton, kiu ĉifoje montris lian nescion pri Esperanto kaj pri lingvoj ĝenerale:
"Kelkaj supersignoj super literoj tute ne ĝenas min, sed ja ĝenas min kiam unu el viaj esperantistoj skribas al mi leteron, kiu komencas per Kara amigo. Mi ne akceptos ian ajn klarigon; ĉi tio estas malĝusta. Aŭ mi estas masklo (kio estas la kazo) kaj do devus esti Karo amigo... Aŭ alie, se mi estus femalo, ĝi devus esti Kara amiga. Se Kara amigo estas 'ĝusta' Esperanto-gramatiko, tiam ĝia 'ĝusta' gramatiko estas malĝusta!" [**]
Tiu "argumento" de Willy Ley al Harry Harrison ne meritas plian komenton, krom la jenon:
Saĝa scias, kion li diras; malsaĝa diras, kion li scias.
Kia estas Willy Ley, kiu diras, kion li ne scias? Ĉu saĝa malsaĝulo?
* GALAXY MAGAZINE, FEBRUARY, 1960, VOL. 18 NO. 3, p. 105
** GALAXY MAGAZINE, JUNE, 1961, VOL. 19 NO. 5, p. 42Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-8967285628286483292018-01-21T12:02:00.000+01:002018-07-08T12:41:22.037+02:00Nifoj, eksterteranoj kaj aliaj strangaĵoj
La homa kulturo estas plena de strangaj aferoj. Unu tia strangaĵo estas la fenomeno nifo (ne-identigita fluganta objekto). Kvankam la vorto nifo klare indikas ke temas pri io nekonata aŭ nerekonebla, ĝi preskaŭ ĉiam estas uzata samsignife al flugmaŝino aŭ kosmoŝipo el netera deveno. Tian fantazian ideon multe influas la kinarto kaj la literaturo jam de la fino de la 1940-aj jaroj ĝis hodiaŭ.
La fenomeno de la nifoj komenciĝis en 1947, kiam la 32-jara privata piloto Kenneth Arnold raportis ke li dum pilotado ekvidis naŭ strangajn objektojn flugantaj en formacio proksime de Monto Rainier. Lia observaĵo estis la unua kiu grandskale disvastiĝis pere de la amaskomunikiloj en Usono kaj tuj poste tra la tuta mondo. Arnold priskribis la movon de la flugobjektoj kiel tiun de subtaso ĵetita sur akvon, kaj la formon kiel bumerangon. La ĵurnalisto Bill Bequette konfuzis la priskribon pri la formo kun tiu pri la movo, kaj skribis en sia ĵurnala artikolo, ke temis pri "naŭ aerŝipoj kun formo de subtaso kiuj flugis en formacio". Aliaj informagentejoj ricevis kopion pri tiu artikolo kaj baldaŭ la flugantaj subtasoj invadis la ĵurnalojn kaj la usonajn ĉielojn. Se ne estus pro tiu konfuzo, eble oni parolus pri flugantaj bumerangoj.
Kenneth Arnold kun bildo pri unu el la flugantaj "subtasoj", kiujn li ekvidis en 1947.
Dum tiu frua periodo de la priparolata fenomeno la esprimo fluganta subtaso aperis amase sur la fronta kovrilo de popularaj revuoj, gazetoj kaj ĵurnaloj, tiel ke baldaŭ fariĝis sinonimo de ekstertera kosmoŝipo. La vorto nifo (angle UFO) tute ne ekzistis antaŭ ol 1952-53. En 1949 aperas la unua fluganta subtaso en la kinejoj (Bruce Gentry – Daredevil of the Skies — Bruce Gentry - La Maltimulo de la Ĉieloj), kaj en 1951 la unua eksterterano (The Day the Earth Stood Still — La Tago kiam Tero Restis Senmova). Meze de tia etoso ne surprizas, ke la nombro de tiaj observaĵoj rapide multobligis pro tio, ke homoj fariĝis pli atentaj pri kio okazis sur la ĉielo.
Oni ankaŭ konsideru, ke en tiu postmilita epoko komenciĝis la Malvarma Milito inter Usono kaj Sovetio. Ambaŭ potencoj fortege konkuradis inter si por montri kiu havis la plej grandan... ilon. La milita aviadindustrio spertis gloran epokon. Amaso da mono investiĝis en supersekretaj projektoj. Estis freneza periodo plenplena de novaj eksperimentaj aviadiloj kun formo kaj aspekto neniam antaŭe viditaj.
Restaŭrado de Horten Ho 229, jetmotora prototipo el Germanio de 1944.
Northrop YB-49, jetmotora prototipo el Usono de 1947.
Rigardante la du suprajn bildojn oni tuj konstatas ilian similecon kun tiu de la fama observaĵo de Kenneth Arnold. Tamen, laŭ la disponebla informo, estas tre malverŝajne ke lia observaĵo temas pri tiuj apartaj aviadil-prototipoj. Plejeble ni neniam scios kion li vere vidis, nur kion li kredis vidi.
La tuta afero pri la nifoj temas pli pri kio oni kredas vidi ol pri kio oni vere vidis. Pro tio (inter aliaj kialoj) la tiel nomata nifologio estas pseŭdoscienco, kies plej alta atingo estas inspiri la kreadon de sciencfikciaj verkoj en la literaturo kaj la filmarto. Al tio oni povus nomi arta nifologio, aŭ la hela flanko de la nifologio. La malhela kaj terura flanko de ĉi tiu pseŭdoscienco estas la nifo-religio (ankaŭ nomata nifo-sekto aŭ nifologia sekto), en kiu la nifuloj (eksterteranoj kiuj pilotas nifojn) estas parto de la kredsistemo. Inter la plej misfamaj nifo-religioj estas Raelismo (aŭ Raelanismo), Scientologio kaj Heaven's Gate (Pordo de la Ĉielo). Ĉi lasta estas aparte fifama ĉar en 1997 39 el ĝiaj membroj (inkluzive la fondinton) faris amas-memmortigon. Ekzistas kelkaj filmaĵoj pri tiu tragedio, kie oni povas vidi la membrojn pace kuŝantaj kun duonkorpaj kovriloj kaj same vestitaj. Ili tutfervore kredis, ke per sinmortigo ili spirite transportiĝos al nifo proksime de Tero por vojaĝi al ekstertera paradisplanedo. Inter la mortintoj troviĝis Thomas Nichols, frato de la stelulino Nichelle Nichols, plej konata per sia rolo kiel Uhura en la televidserio Star Trek.
Nichelle Nichols en sia rolo kiel Uhura en la origina televidserio Star Trek (1966-1969).
El psikologia kaj sociologia vidpunktoj la afero nifo povas esti interesa kiel kultura artefaraĵo aŭ socia fenomeno. Tamen, el scienca kaj nacia-sekureca vidpunktoj ĝi estas same (sen)valora kiel studado pri birda ovodemetado ene de nuboj. Post kelkjaroj da studoj komisiitaj kaj finance subtenataj de diverslandaj ŝtatoj, sciencistoj kaj militspertuloj atingis unuaniman konkludon: la fenomeno nifo ne prezentas ajnan minacon kontraŭ la nacia sekureco, nek enhavas ion valoran inda je scienca esploro. Tion jam deklaris Usono oficiale en 1969. Tamen, ruliĝanta neĝbulo tute ne zorgas pri oficialaj deklaroj kaj la nifa fenomeno plue kreskadis senĉese.
Gabrielle Drake en sia rolo kiel leŭtenanto Ellis en la televidserio UFO de 1970.
Ekzistas amaso da oficialaj dokumentoj pri nifo-observaĵoj el diversaj landoj fare de ties registaroj. Ankaŭ ekzistas multege da nifaj raportoj fare de privataj grupoj pri nifologio. Ambaŭ unuanime konsentas pri unu afero: ke nur ĉirkaŭ 5% de la observaĵoj restas neklarigeblaj. Sed neniu el ili povas montri ke tiu eta procentaĵo temas pri aerŝipoj el netera deveno, nur ke temas pri io (ankoraŭ) neklarigebla ĉar mankas datumoj aŭ ĉar la disponeblaj informoj estas nekontroleblaj. Malgraŭ tio, iuj nifologoj (esploristoj pri nifoj) kuraĝas fantazii pri ia eksterterana klarigo rilate al tiuj 5%, anstataŭ simple konstati ke ne estas (ankoraŭ) klarigo. La grava demando pri la nifo-observaĵoj estas la jena: kiel eblas, ke 95% de la homoj kredas vidi ion el alia mondo, kiam vere temas pri io tute ĉi-monda? Jen la vera mistero.
Nerekonebla strangaĵo ne nepre estas eksterterana.
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-38913072243732073002017-12-20T13:15:00.000+01:002017-12-22T00:31:39.344+01:00Proksime de la steloj
Proksime de la Steloj estas kanto fare de Los Pekenikes, kiu estas muzikgrupo kreita en 1959 en Madrido (Hispanio) de la fratoj Alfonso kaj Lucas Sainz. Ĝi estas unu el la plej longvivaj grupoj en la muzika sfero de Hispanio. Ĝiaj komponaĵoj estas plejparte instrumentaj (senvoĉaj), do ĉi tiu kanto estas unu inter malmultaj esceptoj.
La muzikbando famiĝis en la 60-aj jaroj ĝuste pro tio, ke ĝi ludas instrumentan muzikon, kaj tio okazis hazarde kiam la kantisto tute neatendite forlasis la grupon.
La grupmembroj decidis, anstataŭ uzi alian kantiston, simple ludi melodiojn sen ajna kantisto. La publika reago estis vere surpriza por ĉiuj. Tiu strategio estis decida por la estonto de la grupo, kies muziko ekde tiam furoris en Hispanio kaj eĉ ekstere en aliaj landoj kiel Usono kaj Meksiko. Malsimile al multaj tiuepokaj grupoj, Los Pekenikes sukcesis pluvivi laŭlonge de la jaroj ĝis hodiaŭ.
La kanto Proksime de la Steloj apartenas al la muzikalbumo Alarma (Alarmo) publikigita en 1969, kaj estis unu el la plej famaj kantoj de Los Pekenikes kaj certe la plej elstara de tiu albumo. Ĝi estis la unua kanto en kiun la grupo eksperimente enkondukis psikedelajn trajtojn.
Mi provis traduk-adapti ĝin esperante kaj prezentas la rezulton ĉi tie. La teksto de la kanto estas tre mallonga, nur tri frazoj kaj ripeto de la unua. Tial la adaptado estis por mi sufiĉe facila. La senco estas preskaŭ la sama kiel la originala, krom iom da revortigado por faciligi la kantadon.
Proksime de la steloj (Cerca de las estrellas) de Los Pekenikes
Serĉos mi
alimondon for de la Sun'
inter la steloj.
Lokojn
kie ĉiam brilos la lum'
tra la tenebroj.
Vivos mi
kie l' tempo ne pasos plu
inter la steloj.
Serĉos mi
alimondon for de la Sun'
inter la steloj.
Jen nuntempa angla versio fare de Ebbot Lundberg & The Indigo Children, memore al Alfonso Sainz (forpasinta en 2014).
Calling from heaven
Unknownnoreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-2949780068803702111.post-21761546129269638782017-12-07T13:40:00.000+01:002017-12-20T11:32:48.246+01:00Kristnaska Letero
Cirkulas la ŝerco ke kaj la Tri Magoj kaj la Kristnaska Viro estas la plej grandaj pigruloj surtere, ĉar ili laboras nur unu tagon jare kaj eĉ tio ne veras. Sed mi preterlasos tiajn onidirojn kaj skribos ĉi tiun leteron kvazaŭ mi estus infano.
Karaj saĝuloj:
Antaŭ ĉio mi volas danki al vi pro tiom multe da feliĉaj momentoj dum mia infanaĝo. Mi ricevis laŭlonge de tiuj fruaj jaroj amason da ludiloj, libroj kaj aliaj amuziloj. Sed unue kaj precipe mi elkore dankas vin por doni al mi bonkoran
familion, kiu senlace zorgis pri mi laŭ sia povo kaj fortoj. Mi neniam trovos sufiĉe da vortoj por esprimi kiel dankplena mi estas pri tio.
Bedaŭrinde mi ankaŭ havas riproĉon kontraŭ vi, kaj temas ne nur pri la lud-aviadilo kiun mi iam petis sed neniam ricevis de vi. Temas pri la ludiloj kaj deziroj de aliaj infanoj, tiuj ege maldikaj infanoj, kiuj jaron post jaro perturbas nin per televidanoncoj petante helpon por pluvivi. Kial ho kial, karaj saĝuloj, vi neniam solvis tiun problemon? Ĝi estas la kialo pro kio mi ne ricevis miajn plej deziritajn ludilojn kaj ankaŭ la kialo pro kio mi estis devigita manĝi tiaĵojn, kiuj al mi tute ne plaĉis. Estis dirite al mi, ke oni ne povas havi ĉion, ke mi danku por ĉio, kion aliaj malbonsortaj infanoj neniam havos, ktp., ktp. Sed mi ne ĉiam komprenis tiajn klarigojn, kapneante en mia naiva obstineco ian rilaton inter ilia sorto kaj la mia. —Ĉu eble ilia malsato estas puno pro ne sufiĉe bona konduto ĉijare? —mi min demandis. Kun la paso de la tempo mi konsciis ke tute ne temas pri konduto sed simple pri tio, ke tiel estas la mondo. Mi, tute hazarde, simple troviĝis sur la feliĉa duono de la terglobo.
Finfine, estante ne plu infano, mi malkovris ke la Tri Magoj kaj la Kristnaska Viro reprezentas la esprimon de niaj plej karaj deziroj. Mi lernis gravan vivlecionon: ke ni mem estas la Tri Magoj, ke ni mem estas la Kristnaska Viro, ke ni mem estas la nuraj saĝuloj kaj povuloj, kiuj vere povas fari ion por plibonigi la mondon. Kaj pri tia leciono mi ankaŭ dankas.
Laste, karaj saĝuloj, ne ofendiĝu se iaj infanoj en sia infana naiveco nomas vin la Tri Riĉuloj kaj la Dika Barbulo. Kaj ne tro zorgu pri la ŝerco, ke vi estas la plej grandaj kaj famaj mensogaj pigruloj. Tio estas nur humura onidiro.
Rimarko:
La Tri Magoj estas ankaŭ konataj kiel la Tri Reĝoj aŭ la Tri Saĝuloj. Mi elektis uzi la esprimon la Tri Magoj nur ĉar ĝi aperas en PIV.
La Kristnaska Viro estas ankaŭ konata kiel Patro Kristnasko aŭ Avo Frosto. Ĝi ne aperas en PIV. Mi elektis ĝin laŭ Vikipedio.
Lasta rimarko:
La Tri Magoj kaj la Kristnaska Viro estis laste viditaj ĉirkaŭ la fino de la pasinta jaro kaj la komenco de la nuna. Sed neniu infano iam ajn vidis ilin en la ĝusta momento kiam ili lasis hejme la kristnaskajn donacojn. Simile okazas kun la cikonioj kiam ili alportas la bebojn. Laŭ la infana logiko tio ne gravas. Infanoj havas aliajn zorgojn, kiel montras la jena demando al la gepatroj:
—Se la cikonio alportas bebojn al panjo, kaj la Tri Magoj kaj la Kristnaska Viro alportas donacojn al mi, al kio do utilas paĉjo?Unknownnoreply@blogger.com0