Nifoj, eksterteranoj kaj aliaj strangaĵoj

La homa kulturo estas plena de strangaj aferoj. Unu tia strangaĵo estas la fenomeno nifo (ne-identigita fluganta objekto). Kvankam la vorto nifo klare indikas ke temas pri io nekonata aŭ nerekonebla, ĝi preskaŭ ĉiam estas uzata samsignife al flugmaŝino aŭ kosmoŝipo el netera deveno. Tian fantazian ideon multe influas la kinarto kaj la literaturo jam de la fino de la 1940-aj jaroj ĝis hodiaŭ.

La fenomeno de la nifoj komenciĝis en 1947, kiam la 32-jara privata piloto Kenneth Arnold raportis ke li dum pilotado ekvidis naŭ strangajn objektojn flugantaj en formacio proksime de Monto Rainier. Lia observaĵo estis la unua kiu grandskale disvastiĝis pere de la amaskomunikiloj en Usono kaj tuj poste tra la tuta mondo. Arnold priskribis la movon de la flugobjektoj kiel tiun de subtaso ĵetita sur akvon, kaj la formon kiel bumerangon. La ĵurnalisto Bill Bequette konfuzis la priskribon pri la formo kun tiu pri la movo, kaj skribis en sia ĵurnala artikolo, ke temis pri "naŭ aerŝipoj kun formo de subtaso kiuj flugis en formacio". Aliaj informagentejoj ricevis kopion pri tiu artikolo kaj baldaŭ la flugantaj subtasoj invadis la ĵurnalojn kaj la usonajn ĉielojn. Se ne estus pro tiu konfuzo, eble oni parolus pri flugantaj bumerangoj.

Kenneth Arnold kun bildo pri unu el la flugantaj "subtasoj", kiujn li ekvidis en 1947.

Dum tiu frua periodo de la priparolata fenomeno la esprimo fluganta subtaso aperis amase sur la fronta kovrilo de popularaj revuoj, gazetoj kaj ĵurnaloj, tiel ke baldaŭ fariĝis sinonimo de ekstertera kosmoŝipo. La vorto nifo (angle UFO) tute ne ekzistis antaŭ ol 1952-53. En 1949 aperas la unua fluganta subtaso en la kinejoj (Bruce Gentry – Daredevil of the Skies — Bruce Gentry - La Maltimulo de la Ĉieloj), kaj en 1951 la unua eksterterano (The Day the Earth Stood Still — La Tago kiam Tero Restis Senmova). Meze de tia etoso ne surprizas, ke la nombro de tiaj observaĵoj rapide multobligis pro tio, ke homoj fariĝis pli atentaj pri kio okazis sur la ĉielo.

Oni ankaŭ konsideru, ke en tiu postmilita epoko komenciĝis la Malvarma Milito inter Usono kaj Sovetio. Ambaŭ potencoj fortege konkuradis inter si por montri kiu havis la plej grandan... ilon. La milita aviadindustrio spertis gloran epokon. Amaso da mono investiĝis en supersekretaj projektoj. Estis freneza periodo plenplena de novaj eksperimentaj aviadiloj kun formo kaj aspekto neniam antaŭe viditaj.

Restaŭrado de Horten Ho 229, jetmotora prototipo el Germanio de 1944.

Northrop YB-49, jetmotora prototipo el Usono de 1947.

Rigardante la du suprajn bildojn oni tuj konstatas ilian similecon kun tiu de la fama observaĵo de Kenneth Arnold. Tamen, laŭ la disponebla informo, estas tre malverŝajne ke lia observaĵo temas pri tiuj apartaj aviadil-prototipoj. Plejeble ni neniam scios kion li vere vidis, nur kion li kredis vidi.

La tuta afero pri la nifoj temas pli pri kio oni kredas vidi ol pri kio oni vere vidis. Pro tio (inter aliaj kialoj) la tiel nomata nifologio estas pseŭdoscienco, kies plej alta atingo estas inspiri la kreadon de sciencfikciaj verkoj en la literaturo kaj la filmarto. Al tio oni povus nomi arta nifologio, aŭ la hela flanko de la nifologio. La malhela kaj terura flanko de ĉi tiu pseŭdoscienco estas la nifo-religio (ankaŭ nomata nifo-sekto aŭ nifologia sekto), en kiu la nifuloj (eksterteranoj kiuj pilotas nifojn) estas parto de la kredsistemo. Inter la plej misfamaj nifo-religioj estas Raelismo (aŭ Raelanismo), Scientologio kaj Heaven's Gate (Pordo de la Ĉielo). Ĉi lasta estas aparte fifama ĉar en 1997 39 el ĝiaj membroj (inkluzive la fondinton) faris amas-memmortigon. Ekzistas kelkaj filmaĵoj pri tiu tragedio, kie oni povas vidi la membrojn pace kuŝantaj kun duonkorpaj kovriloj kaj same vestitaj. Ili tutfervore kredis, ke per sinmortigo ili spirite transportiĝos al nifo proksime de Tero por vojaĝi al ekstertera paradisplanedo. Inter la mortintoj troviĝis Thomas Nichols, frato de la stelulino Nichelle Nichols, plej konata per sia rolo kiel Uhura en la televidserio Star Trek.

Nichelle Nichols en sia rolo kiel Uhura en la origina televidserio Star Trek (1966-1969).

El psikologia kaj sociologia vidpunktoj la afero nifo povas esti interesa kiel kultura artefaraĵo aŭ socia fenomeno. Tamen, el scienca kaj nacia-sekureca vidpunktoj ĝi estas same (sen)valora kiel studado pri birda ovodemetado ene de nuboj. Post kelkjaroj da studoj komisiitaj kaj finance subtenataj de diverslandaj ŝtatoj, sciencistoj kaj militspertuloj atingis unuaniman konkludon: la fenomeno nifo ne prezentas ajnan minacon kontraŭ la nacia sekureco, nek enhavas ion valoran inda je scienca esploro. Tion jam deklaris Usono oficiale en 1969. Tamen, ruliĝanta neĝbulo tute ne zorgas pri oficialaj deklaroj kaj la nifa fenomeno plue kreskadis senĉese.

Gabrielle Drake en sia rolo kiel leŭtenanto Ellis en la televidserio UFO de 1970.

Ekzistas amaso da oficialaj dokumentoj pri nifo-observaĵoj el diversaj landoj fare de ties registaroj. Ankaŭ ekzistas multege da nifaj raportoj fare de privataj grupoj pri nifologio. Ambaŭ unuanime konsentas pri unu afero: ke nur ĉirkaŭ 5% de la observaĵoj restas neklarigeblaj. Sed neniu el ili povas montri ke tiu eta procentaĵo temas pri aerŝipoj el netera deveno, nur ke temas pri io (ankoraŭ) neklarigebla ĉar mankas datumoj aŭ ĉar la disponeblaj informoj estas nekontroleblaj. Malgraŭ tio, iuj nifologoj (esploristoj pri nifoj) kuraĝas fantazii pri ia eksterterana klarigo rilate al tiuj 5%, anstataŭ simple konstati ke ne estas (ankoraŭ) klarigo. La grava demando pri la nifo-observaĵoj estas la jena: kiel eblas, ke 95% de la homoj kredas vidi ion el alia mondo, kiam vere temas pri io tute ĉi-monda? Jen la vera mistero.

Nerekonebla strangaĵo ne nepre estas eksterterana.