Harry Harrison, la verkisto kiu esperantigis raton

Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato estas sciencfikcia romano de la usona verkisto Harry Harrison (1925-2012), publikigita originale en la angla en 1985 (A Stainless Steel Rat is Born) kaj poste en la esperanta en 1996. Ĝi apartenas al kolekto da noveloj pri la Rustimuna Ŝtalrato, entute dek libroj, kaj estas ĝis nun la nura kiu publikiĝis esperante. La libro estas senpage elŝutebla en la Kiosko de La Balta Ondo en elektronika formato (pdf- kaj epub-formato).

La romano prezentas kelkajn interesajn kaj menciindajn aferojn el vidpunkto de la esperanta kulturo, kiuj meritas nian atenton.

Ĝi estas la unua romano tradukita al Esperanto pere de interreta kunlaboro inter ok personoj el diversaj landoj, kaj verŝajne la unua romantraduko, kiu okazis pere de Interreto.

Eble la plej okulfrapa rimarko estas, ke la aŭtoro eklernis Esperanton kiam li en la jaro 1944 komencis la militservon. Sed kio vere gravas el esperantlingva vidpunkto estas, ke li per siaj verkoj disvastigas la ideon de Esperanto kiel universalan lingvon parolata inter la loĝantoj de tiu universo, kiun li kreas. La jena citaĵo klare montras tion:

"Tio estis Esperanto, la galaksia lingvo, la simpla dua lingvo, kiun ĉiu lernas frue kaj parolas kvazaŭ indiĝeno. Vian edukadon oni neglektis, sed tion oni facile riparos. Antaŭ nia venonta alplanediĝo ankaŭ vi parolos ĝin. Por komenci, ĉiuj verboj en la prezenco finiĝas per as. La simpleco mem…".

Harry Harrison ne nur lernis Esperanton, li ankaŭ multe aktiviĝis kiel esperantisto kaj estis membro de UEA (1945) kaj ano de la Honora Patrona Komitato de UEA (1985). Cetere, li estis prezidanto de Monda Socio de Sciencfikcio (World SF) kaj fondinto de Sciencfikciaj Horizontoj (SF Horizons), la unua revuo pri sciencfikcia kritiko.

Sekve de sia milita sperto, li fariĝis konvinkita pacifisto, kio ankaŭ reflektiĝas en kelkaj el liaj ĉefroluloj. Li forte kontraŭis la vietnaman militon, same kiel multaj aliaj verkistoj pri sciencfikcio. Kvankam eble ne tuj evidente, estas tamen facile imagi ian rilaton inter lia pacifismo kaj lia amo al Esperanto. Malgraŭ ke nenia lingvo per si mem kapablas forigi militojn, Esperanto naskiĝis el homa revo pri paco kaj sekve, tiusence kaj esence, estas paca lingvo.


En 1960 Willy Ley, scienca redaktoro de la revuo Galaxy Magazine, skribis en ties februara numero la artikolon One planet — one language (Unu planedo — unu lingvo). Li mencias Esperanton jene:

"[...] artefaritaj lingvoj ne funkcias. Antaŭ dudek jaroj mi komencis legi ĵurnalon en Esperanto. Mi ne povis finlegi ĝin; ĝi aspektis kaj sonis tro stulte". [*]
Estas tute klare, ke tio estas opinio laŭbaze de persona gusto de la aŭtoro, sed prezenti ĝin en publika revuo en kiu li rolas kiel scienca redaktoro povas misgvide kredigi la leganton, ke tiu privata opinio havas ian sciencan bazon. Ni verŝajne neniam scios ĉu lian opinion influis la fakto, ke li estis scienca aŭtodidakto anstataŭ akreditita sciencisto. Ĉiuokaze, li ne povis finlegi ĝin same kiel li ne povus se temus pri kiu ajn alia nekonata lingvo, sendepende ĉu la aspekto aŭ sono plaĉus al li.

Tuj post la publikigo de sia artikolo, Willy Ley ricevis amason da leteraj komentoj el diversaj esperantistoj, inter aliaj de Harry Harrison, kies leteron Ley publikigis kaj prikomentis en la junia numero de 1961. Ley denove sukcesis fari bedaŭrindan komenton, kiu ĉifoje montris lian nescion pri Esperanto kaj pri lingvoj ĝenerale:

"Kelkaj supersignoj super literoj tute ne ĝenas min, sed ja ĝenas min kiam unu el viaj esperantistoj skribas al mi leteron, kiu komencas per Kara amigo. Mi ne akceptos ian ajn klarigon; ĉi tio estas malĝusta. Aŭ mi estas masklo (kio estas la kazo) kaj do devus esti Karo amigo... Aŭ alie, se mi estus femalo, ĝi devus esti Kara amiga. Se Kara amigo estas 'ĝusta' Esperanto-gramatiko, tiam ĝia 'ĝusta' gramatiko estas malĝusta!" [**]

Tiu "argumento" de Willy Ley al Harry Harrison ne meritas plian komenton, krom la jenon:
Saĝa scias, kion li diras; malsaĝa diras, kion li scias.
Kia estas Willy Ley, kiu diras, kion li ne scias? Ĉu saĝa malsaĝulo?


* GALAXY MAGAZINE, FEBRUARY, 1960, VOL. 18 NO. 3, p. 105
** GALAXY MAGAZINE, JUNE, 1961, VOL. 19 NO. 5, p. 42