Margaret Zaleski-Zamenhof estas ĝenerala kuracisto, tabakologo kaj specialisto de dependomalsanoj, kiu loĝas kaj laboras en Parizo. La 8-an de septembro 2019 Johannes kaj Eva gastigis ŝin en sia podkasto kern.punkto sub la titolo Interparolo kun kuracistino, kiu helpas al fumantoj sendependiĝi de la fumado.
La etikedo e-cigaredo koincidas kun 3 blogeroj.
Posts for label: .
Pri la vorto vapi... kaj aliaj vaporaj pripensoj
En antaŭa blogero pri la misnomata elektronika cigaredo, mi nur rande menciis ke la vorto vapi estis unuafoje uzita de profesoro Robert Molimard por atentigi pri tio, ke oni ne fumas e-vaporilon, ĉar nenia fumo eliras el ĝi; oni vapas ĝin kaj al tiu ago oni nomas vapado. La unua kialo por uzi ĉi tiajn vortojn estas simple tio, ke estas fizike tute neeble fumi e-vaporilon. En ĉi tiu blogero mi skribos iom pli pri tia vortuzo, pri kial gravas distingi inter fumi kaj vapi, kaj pri la deveno de ĉi tiu vorto.
Pri la misnomata elektronika cigaredo
Elektronika cigaredo estas senfuma, sentabaka, elektra/elektronika vaporigilo elpensita kiel anstataŭaĵo de tabakcigaredo. Ĝi produktas gustoplenan akvo-vaporon kutime enhavante nikotinon laŭ elektebla koncentriĝo. Dum cigaredo produktas fumon per bruligo, e-cigaredo kreas vaporon per varmigo. Ene de tiuj similaspektaj nubaĵoj kaŝas sin la plej grava malsameco inter ambaŭ: dum la cigareda fumo mortigas milionojn da homoj ĉiujare, la e-cigareda vaporo mortigis neniun ekde ĝia apero en 2004. Tio estas tiel ĉar, malgraŭ ĉia simileco, vaporo ne estas fumo kaj e-cigaredo ne estas cigaredo.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)


