Pri la misnomata elektronika cigaredo

Elektronika cigaredo estas senfuma, sentabaka, elektra/elektronika vaporigilo elpensita kiel anstataŭaĵo de tabakcigaredo. Ĝi produktas gustoplenan akvo-vaporon kutime enhavante nikotinon laŭ elektebla koncentriĝo. Dum cigaredo produktas fumon per bruligo, e-cigaredo kreas vaporon per varmigo. Ene de tiuj similaspektaj nubaĵoj kaŝas sin la plej grava malsameco inter ambaŭ: dum la cigareda fumo mortigas milionojn da homoj ĉiujare, la e-cigareda vaporo mortigis neniun ekde ĝia apero en 2004. Tio estas tiel ĉar, malgraŭ ĉia simileco, vaporo ne estas fumo kaj e-cigaredo ne estas cigaredo.

Tamen, multe da homoj ankoraŭ pensas ke la e-cigaredo estas same aŭ eĉ pli danĝera ol la tabakcigaredo. Al tiu opinio ege kontribuis interalie la publika sansistemo kaj la amaskomunikiloj, pere de kiuj preskaŭ ĉiu ŝtato diverslande kredigis al siaj civitanoj tian propagandon. Sub la lumo de la plej novaj sciencaj esploroj pri la e-cigaredo indas demandi kial multaj registaroj el diversaj landoj penas tiel fervore malpermesi ĝin sen ajna scienca bazo. Se ne scienco, kio do estas malantaŭ tiaj senbazaj avertoj pri la danĝeroj de la e-cigaredo?

Laŭ sciencaj esploroj de la britaj Reĝa Societo por Publika Sano kaj Reĝa Kolegio de Kuracistoj, la e-cigaredo ne estas pli danĝera ol taso da kafo. Ĝi estas nova teknologio por fumĉesado kaj socia fenomeno, kiuj unuafoje grave minacas la ekonomiajn interesojn de la tabaka kaj farmacia industrioj, kies misinformaj kampanjoj kontraŭ ĝi evitas ke multe da fumantoj ne ĉesu fumi.

El tabakfumado profitas ĉefe tri grupoj: la tabakindustrio, la farmacia industrio kaj la ŝtato pere de impostoj. Nur per impostoj kreiĝas ĉiujare ĉirkaŭ 300 miliardoj da dolaroj tutmonde [1]. La du aliaj profitantoj atingas mil-miliardajn enspezojn. Pli klare dirite: tro da homoj enspezas tro da mono per la tabakfumado kaj tial ĝi ne estos baldaŭ malpermesita. Jen la grandega kontraŭdiro: oni ne malpermesas la mortigan cigaredon (ĉirkaŭ 7 milionoj da mortoj ĉiujare), sed pretas malpermesi la multoble pli sanan e-cigaredon (nul konataj morto aŭ malsano dum pli ol jardeko). Tia sinteno ne nur klare montras ke tiu, kiu estas kontraŭ la elektronika vaporilo favoras la tabakcigaredon, sed eĉ pli grave, ĝi montras ke la movadoj pri fumĉesado kaj prevento de tabakismo estas hipokritaj se ili kontraŭstaras la e-cigaredon. Tia sinteno finfine evidentigas, ke la kampanjoj kontraŭ la e-cigaredo tute ne temas pri nia sano, sed pri nia mono.

Post la apero de la unuaj e-cigaredoj, ties uzantoj spontanee kreis kreskantan komunumon kaj kompreneble Interreto estis grava helpo al tio. Kreiĝis tute novaj vortoj ĉirkaŭ la e-cigaredoj, ĉefe en la angla. Aliaj lingvoj alproprigis al si tiajn vortojn aŭ kreis proprajn, interalie por bone distingi ke vapi [2] kaj fumi estas malsamaj aferoj. Dum la daŭro de sia unua jardeko la e-cigaredo evoluiĝis tiom multe, ke ĝi ofte ne plu aspektas kiel cigaredo. La nomo e-vaporilo —aŭ la neologisma vapilo— estas pli ĝusta ol la malnova e-cigaredo. Aldone, se konsideri la vortaran difinon de cigaredo, nome, cilindreto da fumtabako, envolvita en maldika papero, oni tuj komprenas ke e-cigaredo estas io tute alia, ĉar estas en ĝi nenia fumtabako, nek papero, kaj nuntempe ĝi kelkfoje eĉ ne estas cilindra. Fakte, la nomo elektronika cigaredo estis misa la tutan tempon ekde ĝia naskiĝo kaj ankoraŭ estas, sed ĝi verŝajne restos uzata pro historia kaj populara kialoj, paralele al vortoj kiel vapilo, e-vaporilo, vaporumilo, ktp. Oni povas kompreni, ke iuj uzas la verbon fumi sendistinge ĉu temas pri tradicia aŭ elektronika cigaredo, sed tio ĝenerale okazas pro manko de taŭga vorto, pro nescio aŭ pro simpla kutimo.

 

Oni povas kompreni ke ĉia entrepreno celas protekti sian produkton kontraŭ aliaj konkurantoj. Sed se temas pri cilindreto kiu tutmonde kaŭzas pli ol sep milionojn da mortoj ĉiujare [3], estas ege malfacile toleri ke la tabakindustrio faradas ĉion por haltigi la multoble pli sekuran vapilon. Same malfacile estas akcepti ke ŝtata sansistemo kampanjas kontraŭ la multe pli sana vapado, favore al la mortiga fumado. Ŝajnas evidente ke vole-ne-vole tiu, kiu oponas la elektronikan vaporilon, iel favoras la mortigan fumadon.

Oni povus facile suspekti ke en iuj landoj estas ia kaŝe malhonesta rilato inter la tabakindustrio, la farmacia industrio kaj la ŝtata sansistemo. La tuta afero ege fetoras je koruptado. Ŝajnas kiel konspiracio, malgraŭ ke tiu vorto estas sufiĉe misuzata nuntempe.

En landoj kie la vendado de nikotinaj e-likvoj [4] estis fine malpermesite, oni povas senprobleme aĉeti nikotinan kuracilon por fumĉesado, kutime eĉ sen preskribo de kuracisto. Tiuj fumantoj kiuj ne sukcesis ĉesi fumi per tiaj rimedoj, sed jam sukcesis per vapiloj, estas nun devigaj agi kotraŭleĝe por eviti la mortigan fumadon. Ekz-e, en Aŭstralio la registaro leĝe malpermesis likvojn por vapado se ili enhavas nikotinon, sub la preteksto ke nikotino estas veneno. Tamen, ĉiuj povas aĉeti nikotin-maĉgumojn aŭ cigaredojn ĉie sur la tuta lando senprobleme kaj tute laŭleĝe. Tia sinteno de la aŭstralia registaro estas tiel ridinda kiel bedaŭrinda kaj aparte ege hipokrita, kvazaŭ ili ne zorgus pri la sano kaj bonfarto de sia loĝantaro. Simile okazis en Kanado. Ŝajnas ke ili forgesis ke nikotino ankaŭ troviĝas nature en melongenoj, tomatoj, kapsikoj kaj terpomoj. Ĉu ili ankaŭ malpermesos tiujn manĝaĵojn?

La danĝero de la cigaredo ne estas ĝia nikotino sed la miloj da danĝeraj substancoj en ĝi, multaj el ili kancerigaj. La likvo de la e-vaporilo enhavas, krom akvon, kvar pliajn substancojn. Tri el ili estas aprobataj —kaj delonge uzataj— por ĉiutaga homa konsumado: propileno-glikolo (PG), vegetaĵa glicerino (VG), kaj aromaĵo. La kvara substanco estas la nikotino, kiun la e-likvo enhavas ofte sed ne ĉiam. Jen alia grava diferenco kompare al la cigaredo: oni povas laŭvole elekti la kvanto da nikotino en sia e-likvo, kutime inter 12 kaj 0 mg/ml. Superfluas diri ke tio ne eblas ĉe la tabakaj cigaredoj. Oni kreis la e-cigaredojn, pensante pri la sano kaj la cigaredojn, pensante pri la mono.

En Britio la afero estas tute alia. La brita registaro agas konforme al realaj studoj surbaze de sciencaj principoj fare de dekmiloj da kuracistoj, doktoroj kaj spertuloj. La rezulton de tiuj studoj prezentis publike la brita Reĝa Societo por Publika Sano (Royal Society for Public Health) kaj subtenis la Reĝa Kolegio de Kuracistoj (Royal College of Physicians). Jen kelkaj gravaj konkludoj [5]:

1) Nikotino ne estas pli danĝera ol taso da kafo. La vera danĝero troviĝas en la pli ol 4000 substancoj ene de tabakfumo, el kiuj minimume 40 estas kancerigaj. Nikotino estas stimulaĵo kaj tute ne estas kanceriga.

2) Necesas sciigi grandskale ke laŭ la nuntempa plej bona takso la uzo de la e-vaporilo estas almenaŭ 95% pli sekura ol tabakfumado.

3) Dum vapado eble ne estas centprocente sekura, en ĝi mankas la plej multaj el la kemiaĵoj kiuj kaŭzas malsanojn rilatajn al tabako, kaj la ĉeestantaj kemiaĵoj prezentas limigitan riskon.

4) Pasiva fumado ĉe vapado estas neglektinda. La nivelo de nikotino kiun la e-cigaredo elspiras en la ĉirkaŭaĵon estas same riska kiel tiu en tomato.

5) En la intereso de la publika sano estas grave stimuli kiel eble plej vaste la uzadon de la elektronika vaporilo kiel anstataŭanton de la fumado en Britio.

La brita publikigo de la scienca esplorado pri la e-vaporilo estas kvazaŭ epokfaranta momento en la historio de tiu inventaĵo, montrante ke ĝi estas almenaŭ 95% pli sekura ol la tabakcigaredo, kaj ke la post-longa-tempaj efikoj plej eble estos neglektindaj.

Antaŭ kelkaj jaroj la tabakindustrio defendis sian kancerigan tabakon, atakante la vapilon per ĉia imagebla maniero, farante premon sur la registaron, la sansistemon kaj la amaskomunikilojn. Kaj nun, post kelkcentoj da sendependaj sciencaj studoj pri la vapilo, kiuj klare montras ke vapi estas ne pli danĝera ol manĝi terpomon aŭ trinki tason da kafo, nun subite la tabakindustrio volas ankaŭ fabriki kaj vendi vapilojn. Kompreneble tio multe indignigas la komunumon de vapuloj.

 

La tabakindustrio nun diras pri si mem, ke se ĝi estas parto de la problemo, do ĝi devos esti parto de la solvo. Sed tio estas fia malrespekta mensogo, ĉar ĝi ne estas nur parto de la problemo, ĝi estas la tuta problemo ekde la unua momento, kiam ĝi fariĝis unu el la plej mortigaj entreprenoj sur Tero pere de sia senlima mensoga propagando. Ve! Ĝi eĉ montris cigaredanoncojn per la porinfana televidserio La Ŝtonuloj (angle The Flinstones). La tabakindustrio, respondeca pri almenaŭ cent milionoj da mortoj dum la pasinta jarcento, nun pretendas sin dediĉi al komercado de e-cigaredoj paralele al siaj mortigaj cigaredoj sub la preteksto helpi la fumantojn per pli sana alternativo. Kia ironio! Kaj kia kontraŭdiro! Ĝi pretendas fariĝi dio kaj diablo, decidante pri kiu vivos per vaporo kaj kiu mortos per fumo. Ne dankon, monstron tian neniu fidu. Eĉ se la tabakindustrio volus tute forlasi la fabrikadon de tabako, neniu menssana homo komprenus kial oni permesu al tia aro da murdistoj denove vendi ion ajn al aliaj homoj.

Por kompreni kiel putre malhonestaj estas la krimemaj entreprenistoj de la tabakindustrio sufiĉas nur pripensi iomete la vortojn de David Goerlizt, la homo kiu multjare estis la simbolo de la Winston-cigaredoj en televidreklamoj: "Kiam mi laboris por R. J. Reynolds ili diris al mi ke mia laboro estis fari ke la junuloj ekfumu. Tion mi jure atestis en la [Usona] Kongreso. Kiam mi demandis al la direktoroj de la tabaka entrepreno kial ili ne fumis, ili diris: ni ne fumas tiujn aĵojn, ni nur vendas ilin; ni rezervas ilin por junuloj, malriĉuloj, nigruloj kaj stultuloj." [6]

Eĉ se vi ne fumas, preskaŭ certe vi konas iun en via proksima rondo de kolegoj, amikoj aŭ familianoj, kiu fumas. Tutcerte estas multe pli bone por ili vapi ol fumi. En perfekta mondo oni ne fumus, nek vapus, sed tio ne estas tre realisma. Nuntempe ekzistas multege pli sana alternativo ol tabakfumado por tiuj, kiuj ne povas forlasi sian dependecon, kaj por tiuj, kiuj volas tute forlasi ĝin.

 




PIEDNOTOJ


[1] Informo pri tobako kaj impostoj fare de WHO (Monda Organizaĵo pri Sano).

[2] La vorto vapi estis unuafoje uzita de profesoro Robert Molimard por atentigi pri tio, ke oni ne fumas e-cigaredon, ĉar nenia fumo eliras el ĝi. Oni vapas ĝin kaj al tiu ago oni nomas vapado. Kvankam la nomo e-cigaredo restos uzata, la vorto vapilo ŝajnas pli ĝusta kaj uzinda.

[3] La tabako mortigas tutmonde pli ol sep milionojn da homoj ĉiujare, laŭ informo de la Monda Organizaĵo pri Sano (WHO, Majo 2017).

[4] E-likvo estas likvo uzata en la vapilo. Ĝi konsistas el propileno-glikolo (PG) kaj/aŭ vegetaĵa glicerino (VG), akvo, aromaĵoj kaj ofte nikotino (sed ne ĉiam). Oni povas elekti la kvanton de nikotino en la e-likvo, kiu ĝenerale varias inter 18, 12, 6, 3 aŭ 0 mg/ml (miligramo por mililitro). Oni eĉ povas mem krei sian propran e-likvon, akirante la ingrediencojn unuope, kio estas pli malmultekosta ol komerca e-likvo defabrike jam pretigita. Al tio oni nomas alkemio en vapa lingvaĵo.

[5] Royal Society for Public Health:
Nicotine "no more harmful to health than caffeine".
Royal College of Physicians:
Promote e-cigarettes widely as substitute for smoking says new RCP report.
Nicotine without smoke: Tobacco harm reduction. London: RCP, 2016. [elŝutebla pdf-dosiero]
Public Health England:
E-cigarettes: an evidence update.

[6] Intervjuo kun David Goerlizt ĉe YouTube (angle)