Flago de Tero

Flago de Tero estas grava afero ĉar temas pri simbolo, kiu reprezentos la tutan planedon. Tiu ideo estas en akordo kun multaj aliaj ideoj, kiuj kerne enhavas unu komunan celon: la plibonigon de la homaro. Estas dubinde ĉu ia izolita afero kapablas plibonigi ion tiel ampleksan, kiel la homaron. Tamen, fari nenion estas sendube la plej bona maniero por neniam plibonigi ion ajn. Kiel aŭ kial povus flago plibonigi Teron? Nu, nenia flago per si mem povus, sed ja la simbola ideo sub ĝi: unu Tero, unu homaro. Ĉu utopia revo? Legu plu, se la vivo ankoraŭ ne tute forrabis de vi la revkapablon.

La ideo pri flago de Tero ne estas nova. Tio kio novas estas, ke la flag-desegno farita de Oskar Pernefeldt en 2015 forte furoris tutmonde, kaj interrete kaj amaskomunikile, ekde la unua momento de ĝia publikigo en ties retpaĝo. Ĝi ankaŭ altiris al si la atenton de gravaj firmaoj, ŝajne eĉ de NASA. Tiu fakto vigle substrekas la tutan aferon kaj subtenas la ideon, ke ĉi tiu nova propono pri flago de Tero havas sufiĉe grandan eblon finfine fariĝi la internacia flago de la planedo Tero. Sed —kiel diris majstro Joda— neeble vidi la estontecon estas.


Oskar Pernefeldt estas studento de grafika fasonado ĉe la sveda Universitato Beckman de Dezajno, kiu prenis sur sin la taskon krei proponon de oficiala flago de la planedo Tero. Li esploris la mondon de veksilologio, t.e., la scienco de flagoj, por krei taŭgan proponon.

Jen traduko el la angla surbaze de lia retpaĝo.
Enkonduko
Nuntempaj ekspedicioj al kosma spaco uzas malsamajn naciajn flagojn laŭ tiu lando, kiu financas la vojaĝon.
La spaco-vojaĝantoj, tamen, estas pli ol reprezentantoj de siaj landoj.
Ili estas reprezentantoj de la planedo Tero. 
Celo de la flago
1. Esti uzata nome de la planedo Tero.
2. Rememorigi al homoj de Tero, ke ni kunhavas tiun ĉi planedon, malgraŭ naciaj limoj. Ni devas prizorgi unu la alian kaj la planedon kie ni vivas.

Dezajno de la flago
La scienca studo de flagoj nomiĝas veksilologio kaj la arto dezajni flagojn nomiĝas veksilografio. Ambaŭ estas rezulto de heraldiko. En tiuj fakoj estas malsamaj ne oficialaj dezajn-reguloj/kutimoj pri koloroj, metado, proporcioj, tipografio kaj estetiko ĝenerale.
Tiu ĉi propono estas alkonformigita al la regularo pri flagoj.

Klarigoj pri la simboloj
Centre de la flago, sep cirkloj formas floron —simbolo de vivo sur Tero. La cirkloj estas kunligitaj inter si, kio simbolas kiamaniere ĉio sur nia planedo estas, rekte aŭ nerekte, interligita. La blua kampo reprezentas akvon, kiu estas esenca por la vivo —ankaŭ kiamaniere oceanoj kovras la plimulton de la surfaco de nia planedo. La eksteraj cirkloj de la floro formas rondon, kiu povas esti rigardata kiel simbolo de Tero kiel planedo, kaj la blua surfaco povas reprezenti la universon.

Heraldika blazono
Centre de lazura kampo, sep arĝentaj cirkloj interplektitaj, kreante floron.


Anstataŭ bildigi Teron kaj ties pozicion en la Sunsistemo, ĉi tiu flag-bildo celas al la ideo pri la vivo kaj la homaro. Verdire, la flago ne celas atentigi iun ajn, ĉu terano aŭ ne, pri ia teknika aŭ scienca trajto rilate al Tero aŭ ties loko en la kosmo. Iuj opinias, ke estus pli bone aŭ eĉ pli bele se la flago montrus tian bildigon, sed tio restas arbitra ideo, same arbitra kiel ajna alia ideo, kaj apartenas nur al persona gusto.

Komence, la sep cirkloj estis konsideritaj kiel la sep kontinentoj de Tero, sed la dezajnisto de la flag-propono forlasis tiun ideon iom pli poste. Li volis krei ion, kio, malgraŭ la paso de la tempo, restos pli aktuala ol kontinentoj, kiuj eble ne plu ekzistos post jarmiloj aŭ dekoj da jarmiloj. Anstataŭ simbolo de kontinentoj, oni pli bone rigardu la sep interligitajn cirklojn kiel simbolon, kiu memorigas nin pri tio, ke ni devas prizorgi unu la alian kaj nian planedon.

Aldone, oni povas facile trovi la ciferon sep en diversaj ĉiutagaj aferoj. Lumo kaj akvo donas al ni la sepkoloran ĉielarkon. Skalo de sep notoj kreas la bazon de nia muziko. Pere de Luno, Suno kaj la kvin plej facile videblaj planedoj, ni starigis la sep tagojn de la semajno. Pro ĉio ĉi, la nombro de sep cirkloj bone montras la ideon de unuiĝo en diverseco kaj estas taŭga elekto por flago de Tero. La floro en la centro simbole montras ĝuste tion: sen rilato inter la cirkloj sur la flago, do inter ĉio sur Tero, ne estas floro, nek vivo, nek homaro.

Eble ĉi tiu afero pri flago de Tero estas nur infana revo. Lasu min citi frazeton pri revoj:
Mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo -- al la revo pri la unuiĝo de la homaro. Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo.
-L. L. Zamenhof-
Dank' al tiu infana revo de Zamenhof vi povas nun kompreni kion mi skribis. Nur la estonteco montros al ni ĉu tio estas plia paŝo al unuiĝo de la homaro. Intertempe, lasu nin ĉiujn revi plu. Se ni perdus nian kapablon revi por plibonigi nian mondon, ni do perdus gravan parton de nia homeco.

La flago de Tero proponita de Oskar Pernefeldt memorigas nin pri la fama sciencisto Carl Sagan, kiu trafe kaj saĝe konsilis nin prizorgi unu la alian kaj la planedon kie ni vivas, Tero, la nura hejmo, kiun ni iam konis.

Fine, ni ankaŭ memoru, ke Tero estas la nura planedo kun ĉokolado (sendepende ĉu io tia gravas aŭ ne).

PS: La fino de la antaŭa frazo, en la parentezo, estas ŝerco. Kompreneble, ĉokolado estas grava afero.

Vizitu ankaŭ la retpaĝon de Oskar Pernefeldt (en la angla):
The International Flag of Planet Earth

Komentoj: 6

Rimarko:
1. La datoj aperas laŭ la formo tago.monato.jaro (ekz. 14.10.17).
2. La blogsistemo ne permesas redakti komentojn.
  1. Anónimo18.12.17

    Aĥ! tiu flago konfuzas min.
    Pardonu min, sed vidante la flagon, mi tuj pensis pri ilo por senpolvigi tapiŝon. Ĉu ĝin vi konas ?
    Kaj "sep cirkloj"! Kiam mi pensas pri "7", tuj mi vidas la verdkoloron ( sinestezi/o ), ne la bluan.
    :- ))
    Mi ne scias kiel funkcias la komentilo, kaj do elektos "anonymous".

    +

    ResponderEliminar
    Respuestas
    1. La komentilo funkcias jene:
      1) Skribu vian komenton.
      2) Elektu la profilon, ekzemple Google Account se vi havas retpoŝton ĉe Google.
      3) Alklaku la butonon Publish.
      4) Aperas paĝo por ensaluti en vian profilan konton.
      5) Kiam vi ensalutas aperas denove la paĝo en kiun vi volas komenti.
      6) Iru al la komentejo fine de la paĝo kaj alklaku denove Publish.
      7) Via komento estos do publikigita.
      8) Por elsaluti alklaku la butonon Sign out

      Eliminar
  2. Ho, belege ! Tiu flago pligajas ol la blua. :-))

    ResponderEliminar
    Respuestas
    1. Floro, bonvenon! Dankon por viaj komentoj.

      Eliminar
  3. Este comentario ha sido eliminado por el autor.

    ResponderEliminar