Pri la vorto vapi... kaj aliaj vaporaj pripensoj

En antaŭa blogero pri la misnomata elektronika cigaredo, mi nur rande menciis ke la vorto vapi estis unuafoje uzita de profesoro Robert Molimard por atentigi pri tio, ke oni ne fumas e-vaporilon, ĉar nenia fumo eliras el ĝi; oni vapas ĝin kaj al tiu ago oni nomas vapado. La unua kialo por uzi ĉi tiajn vortojn estas  simple tio, ke estas fizike tute neeble fumi e-vaporilon. En ĉi tiu blogero mi skribos iom pli pri tia vortuzo, pri kial gravas distingi inter fumi kaj vapi, kaj pri la deveno de ĉi tiu vorto.

Ne estas vorto en Esperanto por uzi e-vaporilon. Same ne estis antaŭe en aliaj lingvoj. Miascie, la angla estis la unua kiu enkondukis ĝin en sian vortaron. En la angla (to) vape signifas inhale and exhale the vapour produced by an electronic cigarette or similar device (enspiri kaj elspiri la vaporon produktita per elektronika cigaredo aŭ simila aparato). Ĝi estas mallongigo de vapour (vaporo) aŭ vaporize (vaporigi). Simile okazas en aliaj lingvoj.

La grava punkto estas ke tiu, kiu uzas e-vaporilon plej ofte evitas la vorton fumi kaj emas uzi alian vorton pli proksiman al la senco de vaporo. Tia emo estas tre komprenebla, ĉar fumanto kiu ekuzas e-vaporilon sentas similan sed sufiĉe malsaman sensaĵon kompare al fumado de cigaredo. Eksfumantoj kiuj longtempe uzadas e-vaporilojn kutime sentas naŭzon kiam ili provas denove fumi cigaredon. Per aliaj vortoj: uzi e-vaporilon oni spertas malsame ol fumi ĉar ambaŭ, kvankam similaj, estas tamen malsamaj aferoj.

Sed ne ĉiu, kiu uzas e-vapilojn volas uzi alian vorton ol fumi, eĉ se en ties lingvo jam ekzistas aparta vorto por tio. Ili tute rajtas uzi kiun ajn vorton ili volas. Same rajtas ĉiu ajn homo, ne gravas ĉu tiu fumas, vapas aŭ tute ne. Tamen, la vortelekto de ĉiu unuopa persono neniel ŝanĝos la fakton, ke fumo kaj vaporo malsamas, kaj tio nepre signifas, ke esence kaj funde la plej taŭga vorto ĉiam estos tiu, kiu plej fidele priskribas la aferon laŭ la faktoj, ne laŭ la aspekto, la kutimo aŭ la persona prefero.


Verdire, ne tiom gravas la vortelekto rilate al uzo de elektronikaj vapiloj. Tio, kio vere gravas estas ke pli kaj pli da homoj komprenu la malsamecon inter cigaredo kaj e-cigaredo. Kaj jam de la unua momento kiam oni uzas la vorton e-cigaredo, tia distingo fariĝas pli malfacila. Kia grava diferenco povus esti inter du samaspektaj aferoj kun preskaŭ la sama nomo? —oni logike sin demandas. Oni enspiras en la pulmojn la fumon aŭ la vaporon kaj elblovas nubeton. Ĉu tio ne estas pli-malpli la sama stultaĵo? Nu jes, mi konsentas ke la du aspektas same stultaj, sed nur unu el ili estas mortiga kaj sekve multege pli stulta kaj danĝera ol la alia. Por ne paroli pri tio, ke ju pli oni vapas, des malpli oni fumas kaj sekve, des pli sane oni agas.

La esperanta vorto vapi estis unuafoje uzita en la artikolo Elektronika cigaredo, estas seriozaĵo?, fare de Robert Molimard, franca kuracisto, profesoro pri fiziologio kaj fakulo pri problemoj rilataj al tabakfumado. Li kunfondis la Societo pri Tabakologio, kiun li prezidis dum 18 jaroj. Li ankaŭ parolas Esperanton, kiun li eklernis jam 77-jaraĝa. Jen lia opinio (rektaj krampoj estas miaj):
Kvankam [por] enigo de novaj radikoj necesas granda singardeco, tamen preskaŭ ĉie aperis neologismoj. Angloj elektis "to vape, vaping, a vaper". "Vapi" estus la plej simpla solvo. Sed la francoj almetis diminutivon, eble ĉar "un vapeur" elvokas egan vaporŝipon. Tamen "vapoti", estas tro ligita al la franca lingvo. [...] Ekzistas en mia latina vortaro "vapos" (vaporo) kaj "vappa", t.e vino, el kiu elvaporiĝis alkoholo kaj aromoj. Do "vap" estus la vera radiko.
Kompreneble Molimard klare distingas ke fumi kaj uzi e-cigaredon estas malsamaj aferoj, ĉar e-cigaredo ne estas cigaredo:
Certe "elektronika cigaredo" ne estas cigaredo, same kiel la fama pentraĵo de Magritte ne "estas" pipo. Ambaŭ nur figuras, sed ne "estas". Fakte, ĝi estas elektra inhalilo, pseŭdocigaredo, iafoje pseŭdo-pipo aŭ pseŭdo–nargileo, kiu ebl[ig]as elspiri vaporon. Simple, ili estas "elektronika-vapiloj".

Ĉi tio ne estas pipo (de René Magritte)

La pripensoj de Molimard estas konsiderindaj pro du kialoj. Unue, li kiel multjara spertulo pri tabako kaj fumĉesado konkludas, ke estas klara malsameco inter fumado kaj uzado de e-vaporiloj. Due, li kiel studanto dum ses jaroj de la latina lingvo hipotezas, ke la priparolata vorto uzata en kelkaj lingvoj devenas el komuna radiko, nome la latina vap-, kies signifo rilatas al vaporo.

La rezonado de Molimard plie klarigus kial la plimulto de la vapuloj evitas la vorton fumi kaj emas uzi alian vorton pli proksiman al la senco de vaporo. Laŭ mi, la vorto vapi estas simpla, eleganta kaj taŭga propono. Ke ĝin proponis fakulo pri tabako kaj fumĉesado estas des pli bone.


VAPA VORTLISTO

vapi. Enspiri kaj elspiri la vaporon produktita per elektronika cigaredo aŭ simila aparato.
"fumi" e-cigaredon, vaporumi
vapilo. Senfuma, sentabaka, elektra/elektronika vaporigilo elpensita kiel anstataŭaĵo de tabakcigaredo.
e-vapilo, e-vaporilo, vaporumilo
vap(ad)o. Ago vapi.
vapulo. Homo kiu kutime vapas.
vapanto. Homo kiu vapas, kutime aŭ alie.
vapisto. Spertulo pri vapado, ekz. vendisto de vapiloj.
e-vaporilo. Mallongigo de elektronika vaporilo sinonime uzata por vapilo. RIM. Ordinare, vortaroj ne enhavas la vorton vaporilo sed ja vaporigilo.
vaporumi. Vapi. RIM. Vaporumi estas malpreciza, kuntekstodependa vorto kaj sekve, kvankam uzebla, malpli uzinda ol vapi.