Muziko estas perSona emocio

Se iu demandus al mi kio estas muziko, mi spontane respondus ke ĝi estas sinsekvo da soneventoj intence ordigitaj por kaŭzi ian emocion al iu. La fina rezulto dependos ne nur de la lerteco de la muzikisto, sed ankaŭ de la persona prefero de la aŭskultanto. Malsamaj homoj havas malsamajn gustojn kaj reagos emocie malsame. Kiam sufiĉe da homoj reagas kun simila emocio al iu aparta muzikaĵo ĝi fariĝas muziksukceso, modkanto aŭ furorkanto.

Serĉante la difinon de muziko en vortaroj, troveblas vortoj kiel sonoj, silentoj, tempo, ritmo, melodio, harmonio, ktp., sed la ĉefvorto estas sono, ĉar ekz. silento kaj ritmo estas la manko aŭ la ripetado de sono dum difinita tempo. La alia ĉefvorto estas sentoemocio. Oni do povas diri, ke muziko estas son-emocio, ke muzikilo estas ilo (ĉu instrumenta, ĉu voĉa), kiu pere de sonoj aperigas emociojn en nia menso kaj, ke muzikisto estas peranto inter la muziko kaj la aŭskultanto. Ne ĉiu sono kiu elvokas emocion estas muziko, sed konsiderante, ke ĉia sono povas esti uzata kiel parto de muzikaĵo, la limo inter sono kaj muziko iĝas pli malklara.

Kvankam la vorto muziko estas memstara radiko (muzik-) oni povas pensi pri ĝi kiel kunmetaĵo el la radiko muz- kaj la sufikso -ik, ĉi-lasta uzata por formi nomojn de arto, tekniko aŭ scienco el la nomo de la koncerna temo. Tiamaniere, muziko estas la arto de la muzoj, kaj tute ne surprize, tiu frazo esprimas la etimologian devenon de la vorto muziko. En la antikveco, muziko povis esti ĉiu ajn homa agado, kiu okazis sub la atenta rigardo de la muzaj diinoj, do praktike ĉiu arto kaj scienco, kvankam la plej grava estis la kanta poezio. Post jarmiloj da lingva evoluado, la vorto muziko perdis sian originan vastan sencon, limigante ĝin nur al unu el la naŭ muzoj, nome al Eŭterpo, la muzo de muziko kaj liriko, kio estas la nuntempa senco. Al loko dediĉita al la gloro de la muzoj oni nomis muzeo.

Apolono, Mnemozino kaj la Naŭ Muzoj. Eŭterpo sidas dekstraflanke, tenante fluton ĉiumane.

Sed ni lasu ĉi-supran etimologian parentezon kaj revenu al la kerna temo. Konsiderante, ke muziko esence estas sona emocio —kapabla aperigi emociojn en nia menso pere de nur sonoj—, ne estas tiel malfacile imagi ian rilaton inter muziko kaj magio en antikvaj epokoj. La Ratkaptisto el Hameleno estas konata legendo pri tia rilato. Eĉ niatempe estas iom da magio en muziko, se preni la vorton magio laŭ sana senco, tio estas, ne kiel naivan klarigon pri ĉio nekonata, sed kiel profundan miron pro ĉio ankoraŭ mistera.

La Ratkaptisto el Hameleno.

La universo estas muziko —asertas Vangelis kun la certeco de tiu, kiu dediĉis sian tutan vivon al esplorado kaj kreado de muzikaj sonoj kaj etosoj. Li estas vivanta pruvo, ke muziko estas multe pli ol ordigitaj notoj ludataj per tradiciaj instrumentoj. Li mem konfesas publike, ke li kiel infano malamis la akademian muzikedukadon, ke sia muzikinstruisto estas la naturo mem, ke li ekde plej juna infaneco esploris sonojn per nekutimaj manieroj, ekzemple enbatante najlojn per martelo sur pianon por eligi el ĝi novajn sonojn. Baldaŭ li malkovris la sintezilojn kaj aliajn muzikaparatojn per kiuj li kreis plej mirindajn muzikaĵojn (evitante samtempe plue mistrakti instrumentojn). Li plejparte verkas instrumentan muzikon sed ankaŭ kantajn melodiojn kunlabore kun diversaj kantartistoj, kiel ekz. Jon Anderson el la bando Yes, kies plej rekonebla kanto verŝajne estas Owner of a lonely heart. La kanto Italian song estas unu tia kunlaboro inter Jon kaj Vangelis, en kiu la teksto estas inventitaj vortoj kantataj laŭ itala prononco, uzante muzikteknikon nomatan vorto-pentrado (angle word painting). Ĉi tiu tekniko konsistas en tio, ke oni kreas la muzikon akorde kun la signifo de la kanto, nur ke ĉi-kaze la kantata teksto ne havas signifon. La rezulto tamen estas belega.

Italian song (Itala kanto) de Jon & Vangelis (kun kanta teksto)



La kanto estas netradukebla, ĉar ne eblas traduki vortojn, kiuj ne havas signifon. Sekve, estas tre malfacile (por ne diri tute neeble) ke tiaj kantoj povas komuniki ajnan ideon. Sed ŝajnas, ke tiaj signifomankaj vortoj ja kapablas transdoni sentojn kaj emociojn pere de muziko. Tio finfine signifas, ke kanta muziko (kontraste al instrumenta muziko) ĝenerale havas duoblan "mesaĝon": unu estas pure muzika kaj la alia ideoenhava. Tio ankaŭ klarigas, ke oni povas ŝati kanton sen kompreni la lingvon en kiu ĝi estas kantata, eĉ se oni perdas parton de la tuta mesaĝo.

Komence de la 1980-aj jaroj okazis revolucio en la mondo de la elektronika muziko: aperis la protokolo MIDI, universala lingvo per kiu elektronikaj muzikaparatoj komunikiĝas inter si sendepende de ties deveno aŭ fabrikmarko. Tio donis grandan avantaĝon al la muzikistoj, ekzemple la eblon regi samtempe plurajn instrumentojn pere de unu ĉefa instrumento (kutime ia elektronika pianoklavaro). MIDI estas angla mallongigo de Musical Instrument Digital Interface (Muzik-Instrumenta Cifereca Interfaco).

MIDI estas universala lingvo por muzikiloj.


Alia grava avantaĝo estis la eblo interkonekti sekvencilon kun malsamaj muzikiloj por komponi muzikon. MIDI-sekvencado ebligis la kreadon de altkvalitaj muzikprojektoj per tre malmultekostaj rimedoj en la propra hejmo, tiel ŝparante multekostan luon de muzikstudio. Ĉio ĉi transformis la manieron en kiu muzikistoj laboris kaj ankaŭ la muzikedukadon. Sen MIDI ne ekzistus plejparto de la nuntempa muziko, nek la granda nombro da hejmstudioj per kiuj multaj muzikistoj kreas sian muzikon.

Kio ekzakte estas sekvencilo? Laŭdifine ĝi estas elektronika aparato aŭ komputila programaro, kiu ebligas registri, prilabori, programi kaj reprodukti sekvencon da muzikeventoj de ĉiu muzikinstrumento al ĝi konektita pere de ia interfaco. Pensu pri ĝi kiel pri muzikskatolo. Jen bildo:


La unua aparato kiu funkciis kiel sekvencilo estas fakte la muzikskatolo, kies rotacia mekanismo estigas muzikon pere de aŭ truoj aŭ elstaraĵoj aranĝitaj tiucele. En la supra bildo videblas la elstaraĵoj (ŝtalstiftoj) sur rotacia cilindro, kiuj vibrigas diverslongajn lamenojn, produktante tiamaniere melodion. Sekvencilo funkcias simile sed multe pli bone, ĉar en ĝi oni povas elektronike aŭ komputile movi la "elstaraĵojn" (muzikeventojn) laŭplaĉe por ŝanĝi la melodion kaj ankaŭ ŝanĝi la "lamenojn" (sonojn) por imiti diversajn instrumentojn. Malgraŭ ĉio, muzikskatoloj estas belaj unikaj muzikiloj. En la jaro 2016 la muzikbando Wintergatan publikigis en YouTube filmeton pri mirinda speco de muzikskatolo nomata Marble Machine (rulglobet-maŝino), kiu funkcias pere de metalaj rulglobetoj. Ĝi furoris interrete kaj du jarojn post la publikigo pli ol 81 milionoj da homoj jam spektis la filmeton.



Hodiaŭ la komputilo estas la kerno de preskaŭ ĉiu muzikstudio, ĉu hejma, ĉu profesia. Ekde la apero de la MIDI-normaro la muzika programaro spertis grandan evoluadon kaj ne plu konsistas el nura sekvencilo de MIDI-notoj sed enhavas ĉion necesan por krei muzikverkon de nulo ĝisfine. Tia programaro nomiĝas DAW (elparole doo), mallongigo de la angla Digital Audio Workstation (Cifereca Aŭdia* Laborstacio). Ĝi estas kompleta sistemo da iloj, kiu ebligas sonprilaboradon, sekvencadon kaj miksadon de muzikaĵo. Danke al la virtuala kapablo de komputiloj la uzado de DAW-programo estas kvazaŭ havi fizikan muzikstudion ene de la komputilo. Oni povas eĉ ludi virtualajn instrumentojn en tiaj programoj kaj tute ne uzi fizike realajn instrumentojn. La fina rezulto dependas de la lerteco de la muzikisto. Jen mallonga ekzemplo de orkestra muzikaĵo, uzante nur DAW-programon kaj virtualajn instrumentojn pere de komputilo:


La ruĝetaj strekoj en la supra filmeto nomiĝas MIDI-notoj aŭ MIDI-eventoj. Ili vere ne estas la sonoj de la melodio, sed la informeroj pri kiel ĉiu sono el ĉiu instrumento devas soni: kiu noto, kiom laŭte, en kiu momento, kiel rapide, dum kiom da tempo, ktp. Kiel jam dirite, la instrumento povas esti reala —ekzemple sintezilo konektita per MIDI-kablo al komputilo— aŭ virtuala, en kiu la MIDI-konekto inter la DAW-programo kaj la instrumento okazas interne de la komputila programaro.

Kio kaj kia estos la venonta muzika revolucio? Ĉu ĝi okazos tiel silente kiel la apero de MIDI-o? En 1983 Ikutaro Kakehashi kaj Dave Smith senpage publikigis sian elpensaĵon, la MIDI-normon, kiu revoluciis la muzikan kreadon tutmonde. En 2013 ili estis premiitaj kun la Technical Grammy Award (Teknika Grammy Premio). Ĉu vere devas pasi 30 jaroj antaŭ ol rimarki, ke en la mondon venis nova revolucia invento?

✪ ✪ ✪ ✪