Muzika vizito

Mi memoras, ke mi alvenis tro frue al la butiko. Tra la ampleksaj vitroj de la montrofenestroj amaso da bele ordigitaj instrumentoj silente atestis al la preterpasantoj pri kio temas, eĉ se ili ne atentis la reklamafiŝojn aŭ la butiknomon. Senvorte pro miro, mi trarigardis kiel revoplena infano ĉion kion mi povis, dum la respegulo de ĉiu piediranto malantaŭ mi ŝajnis rapide trairi de unu al la alia flanko ene de la butiko, kvazaŭ vagantaj fantomoj. Unu el ili —subite mi rimarkis— restis same senmova kiel mia propra respegulo.

—Ŝajnas ke ni ambaŭ tro fruas —li diris, dum mi turniĝis.

Ni interŝanĝis ridetojn kaj iom babiletis pri nia komuna intereso, nome muziko. Lia kialo viziti la butikon estis tre klara: li venis por aĉeti novan pli bonan elektran basgitaron, kiun la vendisto jam aliokaze ofertis al li je favora prezo. Montriĝis, ke li ludis en amatora muzikbando, kaj mi ja scias kiel multekosta la muzikista ŝatokupo povas esti. Mi klarigis, ke mia vizito, male al la lia, ne havis difinitan celon. Mi nur volis denove senti sub la fingroj la tuŝadon de ia klavaro, negrave ĉu piana, ĉu sintezila.

© Bengt Nyman - CC BY 4.0

Mi ne scias kiel ludi basgitaron sed ja scias kiel ĝi sonu ene de melodio, eĉ pli se mi mem komponas la melodion pere de sekvencilo (rimedo por registri, redoni kaj prilabori muzikon). Ludi kian ajn instrumenton estas per si mem arto kaj nenia komputilo ŝanĝos tion. Tamen, komputilo estas bonega helpilo por kreado de muziko.

Estante ene de tiaj pripensoj, mi decidis prezenti al mia hazarda muzik-samideano mian vidpunkton pri la muzika rolo de baso ene de melodio. Mi neniam antaŭe pripensis tion kaj la ideo venis en mian kapon senaverte: la baso estas tio, kio kunigas la drumon kun la ceteraj instrumentoj de la melodio; ĝi estas ponto inter ili. Li tute konsentis kun mi, ke tio estas prava aserto liaopinie. Verŝajne mia muzika intuicio pliboniĝis kun la tempo, eĉ se mi jam de longe ne okupiĝas pri muziko.

Kompreneble tiu rezonado taŭgas por certaj muzikstiloj tre konataj de ĉiuj, i.a., ĵazo, popo, roko, ktp., kie la malsamaj instrumentoj estas sufiĉe klare distingeblaj unu de la alia ene de la melodio. Sed eble la vorto instrumento estas iom malpreciza, ĉar ekzemple la muzikbando The Doors ofte ne uzis basgitaron en siaj koncertoj, sed ĝia pianisto ludis bas-partojn per la maldekstra mano sur elektromekanika klavaro nomata Fender Rhodes Piano Bass.

Ray Manzarek (The Doors) ludas piano-bason per la maldekstra mano.



Do, temas ne tiom pri distingo inter malsamaj instrumentoj, kiom pri ties apartaj sono kaj tono. Aŭdante melodion aŭ kanton, eĉ se oni ne konscias pri ties malsamsonaj partoj aŭ instrumentoj, oni aŭdas ilin kiel unuecan tuton. Sufiĉas nur silentigi unu el ili por rimarki la diferencon.

Mia hazarda renkonto kun tiu basgitaristo okazis jam antaŭ kelkaj jaroj. Neniam plu mi vidis lin denove kaj eĉ se mi iam ie lin vidos, mi plej verŝajne ne rekonos lin. Tio pensigas min pri kiom da basgitaristoj ni jam renkontis surtrate tute senrimarke. Kiom da ŝakludistoj? Kiom da esperantistoj? Ni neniam scios. Eble jam estas tempo akiri ian distingan pinglon aŭ T-ĉemizon.

Muziko = Universala Lingvo