Trovendaj, vivaj aŭ malvivaj!

La Verda Stel' estas la nomo de muzikgrupo kiu kantas en Esperanto. Kaj jen preskaŭ ĉio kion oni konas pri ĝi. Uzanto de YouTube alŝutis du kantojn de tiu bando al sia kanalo, Mia amo restis for kaj Vi min ne credas. Jes, vi legis bone: credas kun c anstataŭ k. Verŝajne temas ne pri mistajpo, sed pri tute intencita devio de la lingva normo, simile kiel kelkfoje faras kantistoj en aliaj lingvoj.

En piednoto sube de ĉiu filmeto legeblas, ke la disko estis akirita en ia brokantejo aŭ pulbazaro, ke la muziko estas sufiĉe bona kaj ke, domaĝe, estis neeble trovi plian informon pri ĝi. Laste, la alŝutinto esprimas finan pripenson, nome, ke verŝajne ili ne famiĝis ĉar ili kantis en Esperanto.

Jen la kovrilo de la disko (alklaku por grandigi):

La Verda Stel'. Ĉu iu scias kiuj ili estas?

Mi faris Interretan serĉadon interalie per la nomo de la diskeldonejo, kiu aperas ĉe la suba dekstra angulo de la kovrilo: meric records. Sed vane. La kvar membroj de tiu muzikgrupo restas nekonataj. Espereble iu iam solvos la misteron. Kiu scias! Eble ili iam famiĝos ĉar ili kantis en Esperanto.

Kelkfoje povas esti malfacile kompreni la vortojn de la kantistino, sed Danke al Neil Roberts, kiu transskribis la kanton Mia amo restis for, ni nun povas ankaŭ legi ĝin dum ni aŭskultas.


Mia amo restis for (La Verda Stel')
Mi ĝis la maten'
vin atendis sur la kaj'
sed por mi jam malplenis ĉiu trajn'.

Mi alvenon vian antaŭĝojis dum semajn'.
Mi solas nun kun multe da ĉampan'.

a-uuu
Mia amo restis for.
Fiaskis rendevu'.

a-uuu
Mia kompatinda kor'.
Ĝi ne amemos plu.

Kaj en la staci'
mi observas junan paron
kvazaŭ ili povus esti mi.

Sed mi staras nur
en malvarma januar'
perdiĝas mi en pensoj pri envi'.

a-uuu
Mia amo restis for.
Fiaskis rendevu'.

a-uuu
Mia kompatinda kor'.
Ĝi ne amemos plu.

Ili diras ke ĝi alvenos post ĉagren.
Sed reĝas nun la sento de malplen'.

a-uuu
Mia amo restis for.
Fiaskis rendevu'.

a-uuu
Mia kompatinda kor'.
Ĝi ne amemos plu.

a-uuu
Mia amo restis for.
Fiaskis rendevu'.

a-uuu
Mia kompatinda kor'.
Ĝi ne amemos plu.


La kanto estas ankaŭ elŝutebla kiel pdf-dosiero.


Ia ajn informo pri la muzikgrupo La Verda Stel' estos tre bonvena. Tiuokaze bonvolu skribi en la suba komentejo aŭ pere de la kontakto-formularo. Antaŭdankon!


Komentoj: 4

Rimarko:
1. La datoj aperas laŭ la formo tago.monato.jaro (ekz. 14.10.17).
2. La blogsistemo ne permesas redakti komentojn.
  1. Mi trovis vian blogeron ŝerĉante la saman informon, post ekaŭdo de la kanto en lastatempa podkasto de Pola Radio (en kiu oni menciis nur ke la muziko "troviĝas en YouTube").

    Io pri tiu ĉi afero odoras mise. Ne eblas kredi, ke Esperanto-grupo tiel talenta, tiel bone reganta la lingvon, kaj supozeble tiel malnova povus aperi kaj malaperi tute sen spuro. La stilo de la kantoj ŝajnas multe pli nova ol la supozeble flaviĝinta "albumo", kies misliterumita titolo ne akordas kun la ŝajne altnivela lingvokapablo de la aŭtoroj. Cetere, mankas la sibleco kaj eksplodetaj sonoj, kiujn mi atendus de bitigita vinildisko trovita hazarde en pulbazaro.

    Devas temi pri ia trompo aŭ ŝerco. Pri la kialo mi havas nenian ideon ... sed mi tute ne kredas, ke tiu mistera s-ro "Gastalou" vere trovis la kantojn.

    Ĉiuokaze, mi vere volus ekscii pli pri la vera(j) verkinto(j); la kantoj estas mirinde belaj!

    ResponderEliminar
    Respuestas
    1. Dankon por tre interesa komento. Ankaŭ mi iam suspektis simile, sed poste ne plu pripensis la aferon.

      Mi de la unuaj aŭskultadoj jam aŭdis malpuraĵojn en la sono de ambaŭ kantoj. Mi ĵuse reaŭskultis ilin pli atente kaj pere de sonfiltrado (ekvalizado) la sonmalpuraĵoj aperas pli evidentaj. Oni povas aŭdi tre klare la tipan brueton de diskturnil-nadlo (sonprenilo), precipe komence kaj fine de la kantoj, sed ankaŭ aliloke.

      Tamen, via hipotezo restas valida, ĉar oni ja povas relative senpene falsi eĉ tion. Laŭ mi la forto de via argumento kuŝas en tio, ke estas tre strange, ke ŝajne neniu scias (almenaŭ ĝis nun) pri tiu grupo en esperantujo. Ni vidos.

      Eliminar
    2. Interese; evidente mi ne aŭskultis sufiĉe zorge.

      Kiel strange. Mi lasis komenton en YouTube por tiu s-ro Gastalou (ĉu eble vortludo por iu "Lou" kiu gastas?); se li respondos, mi sciigos vin.

      Parenteze, nur malfrue mi rimarkis ke la komencaj akordoj (kaj ties ornamaĵoj) en "Mia amo restis for'" estas preskaŭ tutsamaj kiel tiuj en la komenco de "Junaj idealistoj" de Dolchamar. Kaj eble ne koincide, la YouTube-videaĵo por "Junaj idealistoj" havas simile ŝercan, diskut-vekan priskribon: "The first Esperanto video that cost over a million dollars."

      Ĉu eble "La verda stel'" estas kaŝa iniciato de Patrick Austin?

      Ĉiuokaze, dankon pro la interesa blogero. Mi ĝojis ekscii, ke ne sole mi cerbumas pri tiu ĉi mistero!

      Eliminar
  2. Anónimo11.7.19

    Hi, I like the song too :) I think "mia amo restis for" is made by the band Dolchamar.
    I have three reasons to belive that:
    1. The begining of "mia amo restis for" and "Junaj idealistoj" is almost sounding the same.
    2. In part of "Junaj idealistoj" the organ is kind of singing "mia amo restis for"..!
    3. The name Dolchamar could by sound a bit like "Duuuum-semajn". It could be that someone had said "Are you Dum Semajn"?? and then the band made a joke about it.. Just an idea. I heard it like "Dulche marj" when I heard it the first time and was in doubt if it was some bad Spanish.

    ResponderEliminar