Kiu mensogis en la Biblio: ĉu Dio aŭ ĉu la serpento?

En Genezo —la unua libro de la Biblio— aperas bela kaj tre konata rakonto pri ĝardeno en kiu Dio elkreskigis du arbojn: la arbo de vivo kaj la arbo de sciado pri bono kaj malbono. Dio malpermesis al Adam kaj Eva manĝi de la frukto de la arbo de sciado, ĉar tiam ili mortos. Antaŭ ne longe mi legis pripenson, kiu montras tre malsaman perspektivon pri tiu rakonto. Iuj miros pri tio, ke ili neniam rimarkis tiujn detalojn eĉ se ili jam plurfoje legis tiun rakonton. Verŝajne estas malfacile rimarki tion, krom se oni legas Biblion kun marĝenaj klarigaj notoj.

Unue oni atentu la du jenajn citaĵojn el Genezo:
Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.
(Gen 2, 16-17)

Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
(Gen 3, 4-5)
Post tio, ke Adam kaj Eva malobee manĝis de tiu arbo, oni atentu pri la du jenaj versikloj:
Kaj malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ [...]
(Gen 3, 7a)

Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne.
(Gen 3, 22)

Post legado de la supraj versikloj ekestas la jenaj demandoj:
  1. Kial Adam kaj Eva ne mortis kiam ili manĝis de la arbo, malgraŭ ke Dio asertis ke ili mortos se ili manĝos?
  2. Ĉu la serpento diris la veron, asertante ke ili ne mortos, ke iliaj okuloj malfermiĝos, ke ili estos kiel Dio kaj scios bonon kaj malbonon?
  3. Ĉu Dio mensogis, dirante ke ili mortos se ili manĝos de tiu arbo?
  4. Ĉu ne estas tiel, ke Dio mem, dirante ke Adam fariĝis kiel Dio ĉar li manĝis de la arbo, konfirmas la verecon en la diro de la serpento?
Mi serĉis respondojn al tiuj demandoj, kaj trovis malsamajn klarigojn laŭ tri malsamaj grupoj: kredantoj je Dio, nekonvenciaj kredantoj kaj nekredantoj. Do jen, iom resume, la respondoj.

La unua grupo (kredantoj je Dio) diras, ke Dio nek mensogas, nek povas mensogi, ĉar tiel asertas aliaj bibliaj citaĵoj. Ĉi tiu grupo argumentas, ke laŭ la Biblio ekzistas du mortoj: la korpa morto kaj la spirita morto. Laŭ tio, la ĉi-koncernaj versikloj aludas al la spirita morto kaj tial Dio diris la veron kaj la serpento certe mensogis. Adam kaj Eva ne mortis korpe kiam ili manĝis de la arbo, ili mortis spirite. La serpento trompis la virinon dirante mensogon (vi ne mortos) kune kun iom da vero (malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon).

Adam kulpigas Evan, kiu kulpigas la serpenton (Gen 3, 12-13)


La dua grupo (nekonvenciaj kredantoj) estas granda aro da kredantoj kun vasta gamo da diversaj sintenoj ekster la ordinara religia normaro. Iuj kredas, ke la Biblio estas ne pli ol kolekto da tekstoj pri eksterteraj estaĵoj, kiuj  vizitadis Teron dum antikvaj epokoj, kverelante kaj militante inter si. La Eternulo estus unu tia estaĵo kaj unu el ĝiaj malamikoj estus Satano, biblie ankaŭ konata kiel la serpento, la drako aŭ la diablo —Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo— (Apo 12, 9a). Kelkfoje ne klaras, kiu el la du estaĵoj estas bona kaj kiu malbona. Aliaj kredas, ke temas pri du spiritaj aŭ ne-materiaj estaĵoj, ne nepre diecaj sed certe superaj al homo. Inter ĉi-lastaj troviĝas tiuj, kiuj kredas, ke la trompanto estas ne la serpento, sed la Eternulo. Laŭ ĉi-lasta vidpunkto la Biblio estus do misinforma rakonto farita de la subtenantoj de Dio.

Kerubo kun turniĝanta flama glavo gardas la vojon al la arbo de vivo. (Gen 3, 24)


La tria grupo (nekredantoj) ĝenerale konsideras, ke libroj kiel la Biblio apartenas al la literatura heredaĵo de la homaro, same kiel Iliado, Odiseado, Kalevala, Epopeo pri Gilgameŝ, kaj tiel plu. Tiaj libroj priskribas fantaziojn el kiuj devenis ĉia mitologio kaj religio. Tradiciaj rakontoj de ia religio estas fantaziaj mitoj por alia religio, kaj inverse. Rigardante de ekstere, oni povas vidi, ke ambaŭ estas la sama afero. Al la supraj demandoj ĉi tiu grupo emas respondi jene: ĉu ekzistas parolantaj serpentoj? Per tiaj respondoj ili kritikas la ideon, ke oni prenu tro serioze tian fikcian literaturon kiel modelon de homa konduto. Ĉi tiu grupo estas aparte kritikema kontraŭ religioj kies sekvantaro kredas kaj emas kredigi aliulojn, ke la bibliaj rakontoj vere okazis tiel, kiel skribite. Sed tio, kio vere indignigas la nekredantojn estas, ke religiaj premgrupoj postulas de la registaro, ke oni instruu tiajn rakontojn en lernejoj kvazaŭ ili estus veraj. Konata ekzemplo de tio estas la polemiko pri instruado de fantaziaĵo kiel kreismo —aŭ inteligenta dezajno— kvazaŭ ĝi estus same valida kiel instruado de scienco. Tiaj premgrupoj batalas por ke oni instruu tiajn fantaziaĵojn ne nur en lecionoj pri religio, sed ankaŭ en tiuj pri scienco.

Malobeo, kulpa sento kaj puno. Jen taŭgaj ingrediencoj por bela rakonto.



Fina pripenso
Kiam mi unue eksciis pri tiu demando —ĉu Dio aŭ ĉu la serpento mensogis en tiu fama biblia rakonto—, mi trovis ĝin sufiĉe interesa por plue esplori la respondon. Baldaŭ mi konsciis, ke al tiu demando ne estas klara definitiva respondo. La unua grupo donas viglan kaj unuaniman respondon. La dua grupo montras heziton aŭ nekoheron en sia respondo kaj donas impreson de troa emo al fantazio. La tria grupo estas tiel vigla kaj unuanima en sia respondo kiel la unua, kaj estas la nura, kiu provas trovi respondon ekster la Biblio, komparante ĝin kun aliaj fontoj kaj kun la realo mem.  Ĉiu eltiru sian propran konkludon.


Jen pdf-dosiero pri bibliaj mallongigoj.