La kvara planedo

Kiel eksa membro de La Planeda Societo —The Planetary Society, fondita i.a. de Carl Sagan en 1980— mi ne povis ne partopreni la babilejon de la spacagentejo NASA dum la InSight-sondilo surgrundiĝis sur Marso —la kvara planedo de la sunsistemo— la 26-an de novembro 2018. Krom "saluti Marson", mi ankaŭ bondeziris kaj gratulis al la NASA-teamo... en Esperanto. Kial en Esperanto? Nu, kial ne? Mi vidis aliajn skribi en diversaj lingvoj, sed tion mi rimarkis post ol mi sendis la mesaĝon. La kialo mesaĝi esperante jam troviĝas ekstere de nia sunsistemo.

Kiam mi skribas ĉi tion —do, fine de 2018—, la kosmosondilo Voyager 1 troviĝas je proksimume 20 lumhoroj de Tero, tio estas, la distanco, kiun trairas lumo dum 20 horoj. Konsiderante ke la lumrapido estas 300 mil kilometroj sekunde, tio signifas, ke la kosmosondilo troviĝas je pli ol 21 mil milionoj da kilometroj for de Tero. Necesis 41 jaroj por atingi tiun distancon —Voyager 1 estis lanĉita la 5-an de septembro 1977, kaj Voyager 2 la 20-an de aŭgusto samjare—. Resume, ĝi jam postlasis la sunsistemon kaj veturas direkten al la stelo Gliese 445, kiu samtempe rapide alproksimiĝas al la ĉirkaŭaĵo de nia suno. Danke al tio la Voyager-sondilo atingos sian plej malgrandan distancon al tiu stelo —1,6 lumjaroj— pli frue ol en aliaj cirkonstancoj. Mi volonte skribos pri tio, kiam tio okazos post 40 mil jaroj.

Arta ilustraĵo pri spacsondilo Voyager

Mi mesaĝis en Esperanto en la menciitan babilejon ĉar mi rememoris, ke la du Voyager-sondiloj portas kun si oran diskon en kiu estas gramofone registritaj sonoj kaj bildoj. La tria sontrako enhavas i.a. la jenajn vortojn en Esperanto: Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo. Tial mi decidis saluti Esperante, esperante ke iu iam rimarkos tion.

La du flankoj de la ora disko

Tiu esperanta saluto al la kosmo estas voĉigita de la esperantisto Ralph Lindsay Harry, eksa direktoro de ASIS —Aŭstralia Sekret-Inteligenteca Servo—, analisto, kriptologo kaj diplomato, kiu en 1977, estante aŭstralia ambasadoro de UN —Unuiĝintaj Nacioj—, sukcesis persvadi responsulojn de kaj UN kaj NASA akcepti mesaĝon en Esperanto en ĉiun oran diskon de ambaŭ Voyager-sondiloj.

Aŭskultu la saluton al la kosmo en Esperanto de la ora disko.

La ideon inkludi diskon kun informaĵoj pri Tero proponis la fama sciencisto Carl Sagan, al kiu NASA komisiis la laboron fari tempo-kapsulon por la Voyager-sondiloj. La celo estas pli simbola ol reala, ĉar la eblo, ke iu inteligenta civilizacio trovos ĝin estas tre ege malgranda. Tamen, la jam forpasinta sciencisto Stephen Hawking opiniis, ke tia ideo estus danĝera en la okazo ke iu ekstertera inteligenteco sukcesus deĉifri el la ora disko la informon pri kie troviĝas Tero. La esperantisto kaj doktoro pri astrofiziko Amri Wandel, kiu jam de multaj jaroj okupiĝas pri ekster-planedoj* —planedoj de aliaj sunsistemoj—, kontraŭargumentas ke la indikaĵoj de la nunaj sciencesploroj ne subtenas la timon en la vortoj de Hawking. Aliflanke, la astrofizikisto Neil deGrasse Tyson opinias, ke eventuala kontakto en iu malproksima estonteco kun eksterteraj estaĵoj povas esti tre danĝera afero por la homaro. Temas ne nur pri kontakto kun alia specio, sed eble kun tute malsama vivoformo. Sufiĉas nur pripensi pri nia propra rilato kun aliaj cerbohavaj specioj de Tero: kutime ni sklavigas kaj manĝas ilin, preskaŭ ĉiam ne pro neceso sed simple por plezuro kaj monprofito.

Tute mankas al ni ajna informo pri kio okazos se ni iam renkontos estaĵojn kun pensokapablo supera al la nia. Pri tio restas nur imagi kaj hipotezi. Tamen, surbaze de nia propra sperto kun teraj estaĵoj ni jam scias, ke pli alta pensokapablo ol la nia ne garantios, ke ni supervivos tiun unuan eksterteran renkontiĝon. Ĉiaokaze, plua esplorado ekstere de Tero estas farenda kaj eĉ urĝa, ĉar Tero estas nia nura hejmo kaj kvankam ni ignoras ne scias kiam, ĝi certe malaperos iam. Nia supervivado kiel specio dependos de nia kapablo eksterteriĝi, alivorte, nia kapablo sendependiĝi de Tero.


Jen la fama foto fare de Voyager 1 en 1990, nomata Pala Blua Punkto.
Jen ni ĉiuj. Jen nia hejmo. Jen Tero. Vidite de 6 miliardoj da kilometroj,
Tero estas apenaŭ distingebla pala blua punkto, kvazaŭ pendigita en suna radio.

Intertempe, la Mars-sondilo InSight senlace sendas al ni informon pri la ruĝa planedo, ĉefe pri la intero de Marso, kio ebligos nin kompreni la devenon de la t.n. teraj planedoj —Tero, Venuso, Merkuro, Luno—, do tiuj kun ŝtonaj surfacoj —eĉ se Luno ne vere estas planedo—. Ĉiu ereto da informo estos trezoro por la futuro de ni ĉiuj. La InSight-sondilo esploros ĉion ĉi pere de pluraj sciencaj instrumentoj, kiuj estas la frukto de kunlaboro inter diversaj landoj —Belgio, Brita Regnaro, Francio, Germanio, Hispanio, Kanado, Svislando, Usono—. Aldone, la InSight-sondilo ne estas sola sur Marso. Sep aliaj sondiloj, surface aŭ orbite de la planedo, akompanas ĝin: Mars Odyssey, Mars Express, Mars Reconnaissance, Curiosity, Mars Orbiter Mission, MAVEN kaj ExoMars Trace Gas Orbiter. Se ni daŭrigas tiajn esplorojn eble ankoraŭ estas espero por la homaro. Alie, nia malapero okazos senrimarke kaj neniu scios, nek restos iu por memori, ke iam ekzistis eta blua planedo kie vivis, revis kaj mortis iuj vivuloj nomataj homoj.


NOTOJ
* Alia maniero diri ekster-planedo povus esti per la neologisma ektoplanedo (ekto- = situanta ekster) aŭ eĉ ekzoplanedo (ekzo- = eksteren).