Traduk-adapto: Vida loca (de Francisco Céspedes)

Antaŭ kelkaj tagoj kaptis mian atenton televida reklamo pri aŭtomobilo, bone farita kaj amuza, ankaŭ spektebla en YouTube (nur 40 frenezaj sekundoj). Ĝi okazigis iom da polemiko. Iuj diras, ke ĝi kontraŭstaras la elektran aŭtomobilon kaj tial taksas la TV-anoncon netaŭga por la nuntempa mondo. Aliaj opinias, ke la intenco estas kritiki la modernajn modojn, kiuj izolas homojn pere de teknologio. Ĉiuokaze estas evidente, ke preter ĉia polemiko la ĉefa celo de kiu ajn komerca reklamo estas vendi ion.

Sed pli ol la bildoj de la reklamo, kaptis mian atenton precipe la kanto en la filmeto. Vira voĉo kantas en la hispana: ...ya no entiendo nada de esta vida loca, loca loca... (mi jam komprenas nenion pri ĉi tiu vivo freneza, freneza freneza). Mi rekonis nek la voĉon, nek la kanton, sed tre ŝatis ĝin. Do mi sekvis saĝan malnovan konsilon: Guglu, kaj vi trovos. Aŭ Anasu, kaj vi trovos (se oni uzas DuckDuckGo, laŭdire, la serĉilo kiu ne sekvas vin).

La kantisto estas la kubdevena Francisco Céspedes, kaj la kanto en la hispana nomiĝas Vida loca (Vivo freneza). Mi aŭskultis la tutan kanton kaj ŝatis ĝin de la komenco ĝis la fino. La kantaŭtoro parolas pri amo disigita en la spaco sed ĉiam ĉeestanta en la tempo; pri la angorplena sufero sentebla ĝisanime kiam la vivcirkonstancoj, eĉ se nur portempe, forprenas de ni tiun, kiun ni amas. La muzikstilo estas miksaĵo de bolero kun nuanco de ĵazo. Jen ekzemplo de fama bolero en Esperanto.

En amuza intervjuo li rakontas anekdote, ke li studis medicinon sed forlasis la fakultaton antaŭ ol fari la finekzamenon de la lasta studjaro, kiam li decidis kuraci la homan koron ne per medicino, sed per muziko kaj kanto. Li aldonis la jenon: "Tamen, mi ne konsilas al aliaj, ke ili faru same. Ĉiu faru laŭvole. Mi forlasis la studojn je la lasta momento ĉar, ho, mi estas freneza. Vi certe ja scias tion, ĉar mi iam eĉ komponis kanton kun la nomo Vivo freneza, ĉu ne?".

En 1998 li publikigis Vida loca (Vivo freneza), kiu furoris tra tuta Sud-Ameriko, en Usono kaj en Hispanio, vendante laŭdire pli ol du milionojn da ekzempleroj.

Do jen mi provas denove traduk-adapti kanton al Esperanto. Kompreneble temas ne pri laŭlitera traduko sed pri adapto por ĝin kanti en Esperanto.


Vivo freneza
Vida loca - Originala kanto en la hispana de Francisco Céspedes


Ĉar al mi vi mankas
al la anim' mi donas
la konsolon kiu mankas.
Por ke mia penso
ne venku la tempon
por sentigi ke vi mankas.

Kiam vi forestas
kaj mi kore sentas
ke vi ankoraŭ restas,
ĉi foresto via
iĝas agonia
ĉar vi ne kunestas.

Ni ne plu karesas.
Ni ne plu promenas.
Kiom ajn mi penas...
mi ne plu komprenas.

Vi kaj mi!

Kiam vi forestas
kaj mi kore sentas
ke vi ankoraŭ restas,
ĉi foresto via
iĝas agonia
ĉar vi ne kunestas.

Ni ne plu karesas.
Ni ne plu promenas.
Kiom ajn mi penas
mi ne plu komprenas...

pri ĉi viv' freneza, tutfreneza
kun freneza senesper'.
Iĝis ĝi freneza, tutfreneza
pro dezir' al iu rev'.
Sed mi ne forgesas
pri ĉi sentimento,
ĉar anstataŭ vi
min nur karesas
ĉi vivo freneza.

Kiam vi forestas
kaj mi kore sentas
ke vi ankoraŭ restas,
ĉi foresto via
iĝas agonia
ĉar vi ne kunestas.

Ni ne plu karesas.
Ni ne plu promenas.
Kiom ajn mi penas
mi ne plu komprenas...

pri ĉi viv' freneza, tutfreneza
kun freneza senesper'.
Iĝis ĝi freneza, tutfreneza
pro dezir' al iu rev'.

Sed mi ne forgesas
pri ĉi sentimento,
ĉar anstataŭ vi
min nur karesas
ĉi vivo freneza...

tutfreneza kiel mi
(viv' freneza)

ĉi vivo freneza, tutfreneza.
(viv' freneza)

Ĉar al mi vi mankas,
mankas via kares',
(viv' freneza)

sed min nur karesas...
ĉi vivo freneza.


La kanto estas ankaŭ elŝutebla kiel pdf-dosiero.