Traduk-adapto: Chandelier de Sia

Mi provis traduk-adapti al Esperanto la kanton Chandelier de la kantistino Sia. Per tio mi celas ne laŭliteran tradukon el la angla, sed adaptaĵon por kanti ĝin esperante, kio aldonas plian malfacilecon al la afero. Unue mi klopodis laŭkapable akordigi la esperantajn vortojn ne nur laŭ la silab-ritmo de la originala angla, sed ankaŭ laŭ la elparolo de la anglaj finaĵoj, sed baldaŭ mi rezignis pri tio, almenaŭ parte. Do mi simple adaptis la kanton laŭ mia kompreno de la intenco malantaŭ la vortoj de la kantistino. Jen la rezulto.




Senreviĝ' (Chandelier) de Sia


Filmeto por legi kaj aŭskulti.


En la viv' de pantomim'
Jen mi, populara festulin'
Sed la dolor tranoktas en mia kor'

Min alvokas la tuta mond'
Per telefon' aŭ ĉe mia pord'
En kies kor' sin kaŝas la respond'?

Un' du tri, plu drinkas mi
Un' du tri, mi drinkas pli
Un' du tri, plu drinkas mi
Pluen ja, ĝis malplenig'

Mi lulos min for de la senreviĝ'
For de la senreviĝ'

Mi vivos ja kiel se morgaŭ ne ekzistus plu
Kiel se ne ekzistus plu

Mi flugos for samkiel bird' tra la nokt'
Jen sekiĝas mia plor'

Mi lulos min for de la senreviĝ'
For de la senreviĝ'

Mi eltenos por la kara viv'
Kaj la tim' foriros de mi
Drinkos plue ĝis klara malnokt'
Ĉar mi eltenos por tiu ĉi nokt'

Help'! Mi eltenos por la kara viv'
Kaj la tim' foriros de mi
Drinkos plue ĝis klara malnokt'
Ĉar mi eltenos por tiu ĉi nokt'
Por tiu ĉi nokt'
Filmeto senvoĉa por kanti.


Sunleviĝ', aĉas mi
Mi forkuru nun
For el tie ĉi
Jen la pripent'
Jen la fi-sentiment'

Un' du tri, plu drinkas mi
Un' du tri, mi drinkas pli
Un' du tri, plu drinkas mi
Pluen ja, ĝis malplenig'

Mi lulos min for de la senreviĝ'
For de la senreviĝ'

Mi vivos ja kiel se morgaŭ ne ekzistus plu
Kiel se ne ekzistus plu

Mi flugos for samkiel bird' tra la nokt'
Jen sekiĝas mia plor'

Mi lulos min for de la senreviĝ'
For de la senreviĝ'

Mi eltenos por la kara viv'
Kaj la tim' foriros de mi
Drinkos plue ĝis klara malnokt'
Ĉar mi eltenos por tiu ĉi nokt'

Help'! Mi eltenos por la kara viv'
Kaj la tim' foriros de mi
Drinkos plue ĝis klara malnokt'
Ĉar mi eltenos por tiu ĉi nokt'
Tiu ĉi nokt', tiu ĉi nokt'

Ĉar mi eltenos por tiu ĉi nokt'
Ho, mi eltenos por tiu ĉi nokt'
Tiu ĉi nokt', tiu ĉi nokt'

Ĉar mi eltenos por tiu ĉi nokt'
Ĉar mi eltenos por tiu ĉi nokt'
Ho, mi eltenos por tiu ĉi nokt'
Tiu ĉi nokt', tiu ĉi nokt'



Jen la franca versio de Chandelier:

De Délire en délire - kantas Natacha Andréani.





La kanto estas ankaŭ elŝutebla kiel pdf-dosiero.

Titolbildo: Sia, de KateFlovi
CC BY-NC-ND 3.0 ES