Proksime de la steloj

Proksime de la Steloj estas kanto fare de Los Pekenikes, kiu estas muzikgrupo kreita en 1959 en Madrido (Hispanio) de la fratoj Alfonso kaj Lucas Sainz. Ĝi estas unu el la plej longvivaj grupoj en la muzika sfero de Hispanio. Ĝiaj komponaĵoj estas plejparte instrumentaj (senvoĉaj), do ĉi tiu kanto estas unu inter malmultaj esceptoj.

La muzikbando famiĝis en la 60-aj jaroj ĝuste pro tio, ke ĝi ludas instrumentan muzikon, kaj tio okazis hazarde kiam la kantisto tute neatendite forlasis la grupon.

La grupmembroj decidis, anstataŭ uzi alian kantiston, simple ludi melodiojn sen ajna kantisto. La publika reago estis vere surpriza por ĉiuj. Tiu strategio estis decida por la estonto de la grupo, kies muziko ekde tiam furoris en Hispanio kaj eĉ ekstere en aliaj landoj kiel Usono kaj Meksiko. Malsimile al multaj tiuepokaj grupoj, Los Pekenikes sukcesis pluvivi laŭlonge de la jaroj ĝis hodiaŭ.

La kanto Proksime de la Steloj apartenas al la muzikalbumo Alarma (Alarmo) publikigita en 1969, kaj estis unu el la plej famaj kantoj de Los Pekenikes kaj certe la plej elstara de tiu albumo. Ĝi estis la unua kanto en kiun la grupo eksperimente enkondukis psikedelajn trajtojn.

Mi provis traduk-adapti ĝin esperante kaj prezentas la rezulton ĉi tie. La teksto de la kanto estas tre mallonga, nur tri frazoj kaj ripeto de la unua. Tial la adaptado estis por mi sufiĉe facila. La senco estas preskaŭ la sama kiel la originala, krom iom da revortigado por faciligi la kantadon.

Proksime de la steloj (Cerca de las estrellas) de Los Pekenikes


Serĉos mi
alimondon for de la Sun'
inter la steloj.

Lokojn
kie ĉiam brilos la lum'
tra la tenebroj.

Vivos mi
kie l' tempo ne pasos plu
inter la steloj.

Serĉos mi
alimondon for de la Sun'
inter la steloj.


Jen nuntempa angla versio fare de Ebbot Lundberg & The Indigo Children, memore al Alfonso Sainz (forpasinta en 2014).

Calling from heaven