Eventa Servo kaj Nubo

Kiam Interreto komencis populariĝi iam dum la 1990-aj jaroj multaj verŝajne pensis, ke ĝi nur estus ia moderna modo malaperonta pli aŭ malpli frue. Hodiaŭ tiuj, kiuj naskiĝis en aŭ post la 90-aj havas malfacilaĵojn imagi mondon sen Interreto. Ekde tiam ĝia kreskiĝo estas senĉesa kaj nehaltebla, tuŝante ĉian sferon de la homa agado. Oni taksas, ke ĉiutage kreiĝas proksimume pli ol 500.000 retejoj tutmonde. Jen mi iom skribos pri du el ili: Eventa Servo kaj Nubo.



NUBO
Nubo estas socia retejo fare de la svedo Johannes Genberg, nova esperantisto kaj metrokondukisto kiu loĝas en Stokholmo (Svedio) kun japanina edzino kaj du etaj filoj. Nubo estas lia hobia projekto por Esperantujo. Kromaj interesoj estas politiko, filozofio, elektronika muziko, historio, la Amiga komputilo, memeoj ktp.
Jen la nubo de Nubo.

Nubo estas interkona retejo simila al Facebook sed por esperanto-parolantoj. Laŭ la vortoj de ĝia kreinto:

En Nubo ni parolas nur en esperanto (sed komencantoj estas tre bonvenaj!).

En afiŝo de la blogo Pri io ajn estas bona rimarko pri la etoso de tiu relative nova retejo:

[…] la retejo estas tute en Esperanto. Ĉiu agordo, ĉiu afiŝo, ĉiu amikiĝ-peto estas en nur Esperanto. En aliaj retlokoj kiel Reddit, Discord, Telegram, Facebook, ktp., oni ne povas tute sperti Esperanton. […] Nubo.re estas loko kie ĉio estas en Esperanto. Tio estas tre malofta.


EVENTA SERVO
Eventa Servo estas retejo kreita de la brazilano Fernando Ŝajani, kiu donacis ĝin al UEA (Universala Esperanto-Asocio). Esence ĝi montras Esperanto-eventojn tutmonde. La eventojn oni ordigas laŭ la jena hierarkio:
  1. Laŭvide: Kartaro, Kalendaro, Mapo
  2. Laŭloke: Kontinento/Lando/Urbo, Reta
  3. Laŭtipe: Kongreso, Kunveno, Kurso, Varbado, Alia, Unutaga, Plur taga
Alklaku la bildon por pligrandigi

La programkodo estas libere eldonita laŭ la permesilo AGPLv3+. Ĝi funkcias bonege kaj donas tre bonan impreson laŭenhave kaj laŭaspekte. En la retejo de UEA legeblas la jena priskribo:

Eventa Servo (ES) estas retejo kreita de la brazilano Fernando Ŝajani, kun moderna plurrimeda sistemo por listigi Esperanto-eventojn tutmonde. La celo de ES estas ebligi al Esperantistoj scii, kio okazas en Esperantio, kaj samtempe diskonigi siajn proprajn eventojn – memstare, sen interveno de ajna sistema prizorganto.