Kial du blogoj?

Eble vi jam rimarkis tion, ke mi publikigas la samajn blogafiŝojn per du malsamaj blogsistemoj (Blogger kaj WordPress). Certe tio ja ŝajnas stranga afero. En tiu ĉi blogafiŝo mi skribos iomete pri tio kaj klarigos kial mi decidis kloni la blogon kaj aperigi ĝin en alia blogsistemo. Kaj kial mi decidis uzi ambaŭ samtempe.

Mi komencis ĉi blogaventuron fine de 2017, kiel oni povas konstati rigardante la blogarkivon. Mi elektis la platformon Blogger ĉar ĝi apartenas al Google kaj mi jam havis konton en ĝi, do tio estis konvena elekto kaj krome, ĝi estas senpaga.

Aranĝi la aspekton de la blogo laŭ mia persona prefero ne estis tiel facila tasko, kiel mi kredis ke ĝi estus. Malgraŭ ke Blogger donas kelkajn eblojn agordi la blogon diversaspekte, mi ne plene ŝatis la finan rezulton. Feliĉe —por tiel diri—, la blogsistemo permesas manipuli la internan kodon de la blogo por ŝanĝi aferojn, kiuj alimaniere ne estas ŝanĝeblaj. Tio postulis tempon, cerbumadon kaj eksperimentadon. Jen la prezo de mia obstineco. Sed laŭ mi tio meritis la penon kaj mi sufiĉe kontentas pri la fina rezulto. La suba bildo montras ekzemplon de unu tia ŝanĝeto, sed en ĝi oni ne povas vidi kiom da laboro postulis la evoluado de la blogo dekomence ĝisfine.


Antaŭ nelonge mi komencis esti pli kaj pli scivolema pri WordPress, unu el la plej uzataj blogplatformoj. Estas du versioj: senpaga kaj pagenda. Finfine mi decidis provi ĝin por eltrovi kiel ĝi funkcias en la praktiko. Mi tre ŝatis ĝin. Mi rimarkis ke ĝi havas ilon por importi blogon el alia platformo kaj mi ekuzis ĝin por vidi kiel bone tio funkcios kaj kiel aspektos la blogo sub la nova sistemo. La rezulto estis sufiĉe bona kaj mi estis surprizita, ke ĝi funkciis tiel bone. Kompreneble la aspekto estis tute alia, sed kial ne?

Ĝi simple estas malsama kaj funkcias alimaniere. Mi ŝatas ke eblas elekti Esperanton kiel lingvon de la uzantinterfaco, malgraŭ ke ne ĉio estas tradukita. La eblo ŝanĝi la blogaspekton estas iom limigita, ĉar la senpaga versio ne permesas ŝanĝi la retejan kodon. La afiŝredaktilo estas tre bona kaj logika, pli ol tiu de Blogger.

Post tio ke mi sufiĉe testis la blogsistemon de WordPress mi rimarkis, ke la rezulto de tiu testo fakte estas plene funkcianta blogo, kvazaŭ klono de la alia ĉe Blogger. Kial forviŝi ĝin? Aliflanke, kial havi du blogojn kun la sama enhavo? Post iom da pensado mi konkludis, ke konservi ambaŭ prezentas pli da avantaĝo ol malavantaĝo. La ĉefa argumento estas, ke se unu el ili malfunkcios, la alia espereble daŭre funkcios, des pli ĉar temas pri du sendependaj blogsistemoj, ĉiu apartenanta al malsama firmao. Mi scias, ke estas tre malverŝajne ke io tia okazos, tamen tio eblas.

Nun ke la dua blogo plenfunkcias kaj estas tutpreta mi nur bezonas enmeti la enhavon de ĉiu nova afiŝo. Fakte, la redaktilo ĉe WordPress estas tiel bona, ke mi preferas skribi la blogafiŝon unue en ĝi, kaj poste en Blogger. Ĉiufoje kiam mi publikigas ion per Blogger mi ĉiam devas ĝustigi iun aferon kiu ne bone aspektas. Tio ne okazas ĉe WordPress, en kiu la principo vidate-vidote funkcias tute bone.

Ĉe la supra menuo de ambaŭ blogoj estas nun butono nomata ALILOKEN, per kiu la alia blogo estas alirebla. Provu ĝin kaj ĵetu rigardon. Kiun ajn vi vizitos estu bonvena!


Bildo: Human – business evolution, de patriziasoliani (CC BY-NC 2.0)
(modifita per pligrandigo de la distanco inter la figuroj)