Robotoj

Kiam iu parolas pri robotoj ni ofte pensas pri homaspekta maŝino kun kapo, vizaĝo, korpo, brakoj kaj kruroj; ni imagas aŭtomatulon kapabla moviĝi, paroli, plenumi diversajn taskojn, interagi kun homoj, ktp. Tion ni imagas verŝajne pro influo de la literaturo, la kinarto kaj la televido.







Tamen, la realaj robotoj en nia ĉiutaga vivo ne aspektas tiel impone kiel Robocop, TerminatorC3PO, ĉu ne? Iafoje ni eĉ ne rimarkas ke ili estas robotoj, ĉar nuntempe roboto ne nepre similas homon.


Industriaj robotoj paledizas panon.


La ideo pri antropomorfa maŝino estas tre malnova kaj jam ekzistis antaŭ miloj da jaroj, kvankam tiam oni uzis la grekdevenan vorton aŭtomatoagi laŭ propra volo— uzita por la unua fojo de la greka poeto Homero por priskribi mekanismon de aŭtomata pordo (per akvo, levilo, pulio-sistemo, ktp). Dum jarmiloj ne ekzistis aparta vorto por homaspekta maŝino, krom aŭtomato. La vorto roboto aperis multe pli poste, en 1920, kiam la ĉeĥa verkisto Karel Čapek uzis ĝin unuafoje en sia sciencfikcia teatraĵo R.U.R. La verko temas pri robotfabriko nomata Rossumaj Universal-Robotoj (mallongige R.U.R.), kie oni fabrikas artefaritajn laborantojn —robotojn— laŭ la malkovroj de sciencisto nomata Rossum. (Jen esperanta adapto en YouTube).

Ĉi tiuj robotoj nomiĝus aŭtomatoj se ne estus pro Karel Čapek.
De maldekstre dekstren: R2-D2 (Rodu-Dodu), BB-8 (Bobo-Ok), C3PO (Co-Tri-Po).


La robotoj en R.U.R. estas homaspektaj ne nur ekstere sed ankaŭ intere. Ili ne estas aro da diversaj mekanikaĵoj kaj elektronikaĵoj kun homaspekta eksteraĵo. Ili estas kreitaj per kunmetado de organismaj partoj vere vivantaj kaj tial ili ne estas vide distingeblaj de aŭtentikaj homoj. Tiusence la robotoj de Karel Čapek estas pli proksimaj al la replikantoj de la filmo Blade Runner —aŭ la Cylonoj de la dua televidserio Galactica—, ol al la tipa roboto de kelkaj aliaj filmoj. Indas ankaŭ mencii, ke ili ne estas kreitaj kiel infanaĝaj estaĵoj —kio postulas tempon por kreski— sed estas fabrikitaj kiel plenkreskaj vivuloj de la unua momento.

Post iom da tempo la robotoj de R.U.R., same kiel en multaj rakontoj pri robotoj, iĝas danĝeraj por homoj kaj eĉ por la tuta homaro. Por eviti tiajn problemojn la sciencisto kaj sciencfikcia verkisto Isaac Asimov elpensis la tiel nomatajn tri leĝojn de robotiko, al kiuj poste aldoniĝis unu plia kun la nomo Nula Leĝo. Jen ili:

  • Nula Leĝo: Roboto ne difektigu homaron aŭ, per senagado, lasu homaron difektiĝi.
  • Unua Leĝo: Roboto ne povas malutili al homo aŭ, per neagado, permesi ke homo difektiĝu, krom se tio kontraŭas la Nulan Leĝon.
  • Dua Leĝo: Roboto devas obei ordonon donitan al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Nulan aŭ Unuan Leĝojn.
  • Tria Leĝo: Roboto devas gardi sian ekzistadon, krom se tio kontraŭas la Nulan, Unuan aŭ Duan Leĝojn. 

Nu, la robotikaj leĝoj de Asimov ŝajnas bonegaj sed multaj sciencfikciaĵoj pri robotoj —se ne la plejmulto el ili— temas ĝuste pri kiel robotoj ribeliĝas kontraŭ homoj, malgraŭ tiuj leĝoj. Eĉ Asimov mem pritraktas tion en kelkaj siaj verkoj, en kiuj robotoj kontraŭas tiujn leĝojn pro misinterpretado. Ni danku, ke niaj polvosuĉiloj ankoraŭ restas sencerbaj.


Robota planka polvosuĉilo. Ĉu ni timos ĝin estonte?


La realo estas, ke ni ankoraŭ troviĝas tre malproksime de tiaj robotoj, jen mirindaj jen timigaj, el sciencfikciaj verkoj. Kompari ilin kun nia plej moderna homsimila roboto estas kvazaŭ kompari vivan ĉevalon kun infana lulĉevalo.