Traduk-adapto: So We Won't Forget (de Khruangbin)


Khruangbin (elparole krung-bin) estas usona muzikbando el Houston, Teksaso. Ĝi konsistas el tri membroj: Laura Lee (basisto), Mark Speer (gitaristo), kaj Donald Ray "DJ" Johnson Jr. (drumisto). Ilia muzikstilo estas miksado de tutmondaj muzikaj influoj, kiel ekzemple klasika soulo, dub, psikedela muziko, irana rok-muziko, tajlanda muziko de la 1960-aj jaroj, kaj muzikoj de Hispanio kaj Mezoriento. Khruangbin signifas aviadilo en la tajlanda lingvo.

Kvankam ilia muziko plejparte estas instrumenta (sen kantado), la tria studia albumo, kiu aperis en junio 2020, enhavas pli da kantoj ol kutime, interalie la naŭa son-trako de la albumo: So We Won't Forget (laŭlitere, tiel ke ni ne forgesu). Mi prilaboris traduk-adapton de ĉi tiu kanto en Esperanto. Tio signifas, ke temas ne pri rekta laŭlitera traduko, sed pri adapto de la originala por ĝin kanti en Esperanto. 

La muzikvideo prezentas bele faritan kortuŝan rakonteton. Khruangbin diris jene pri la kanto: 

Memoro estas potenca afero. Nun pli ol iam ajn gravas diri al la homoj, kiujn vi amas, ke vi amas ilin, por ke ili ne forgesu. 

Sentemaj homoj pretigu la naztukon, jen Kontraŭ La Forges'. 



Por spekti la muzikvideon plenekrane klaku sur la kadroforma simbolo ĉe la dekstra malsupra angulo de la filmeto.

Komentoj: 1

Rimarko:
1. La datoj aperas laŭ la formo tago.monato.jaro (ekz. 14.10.17).
2. La blogsistemo ne permesas redakti komentojn.
  1. Anónimo2.11.20

    Mi ŝatas la muzikon kaj la videon. Dankon pro la traduko. Foje mi aŭdas ĝin el mia preferata franca radio. Katrino

    ResponderEliminar