La Mirindaĵoj de Clarence Bicknell

 


Clarence Bicknell (1842-1918) estis angla matematikisto, anglikana pastro, botanikisto kaj arkeologo, pentristo kaj verkisto, poeto, humanisto, filantropo kaj esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905.

Naskiĝinte la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hill apud Londono, Anglio, li tie loĝis dum siaj unuaj 20 jaroj. Estis prospera epoko por la lando, konata kiel Viktoriana epoko, ĉar reĝino Viktoria regis ĝin dum 64 jaroj, inter 1837 kaj 1901. Estis la epoko de Charles Dickens (David Copperfield), de Darwin (La origino de specioj), de Robert Louis Stevenson (D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde), de Oscar Wilde (La feliĉa princo, La Portreto de Dorian Gray), de Lewis Carroll (Alico en Mirlando), kaj de multaj aliaj famaj aŭtoroj. 

La patro de Clarence, Elhanan Bicknell, estis sukcesa riĉa komercisto kaj posedanto de unu el la plej grandaj kolektaĵoj de viktorianaj artobjektoj. Tia kultura riĉeco certe influis la junan Clarence, kreskante ĉirkaŭata de eminentaj artistoj, kiuj ofte vizitis lian riĉan patron. Cetere, Clarence estis kuzo de Phiz, ilustrinto de Charles Dickens.

Post sia infaneco li studis matematikon kaj doktoriĝis en 1865 ĉe Trinity College (Cambridge). Poste li decidis fari religian karieron kiel anglikana pastro. En 1878 li suferis ian krizon pri kredo, forlasis ĉion rilate religion, kaj sin dediĉis al studado de natursciencoj. Li multe vojaĝis tra la mondo: Cejlono, Nov-Zelando, Maroko, Majorko. Sed nenio kiel la itala Riviero, je kies naturo li profunde enamiĝis, kaj kie li vivis la cetero de sia vivo. 

La Mirindaĵoj de Clarence Bicknell estas la titolo de mallonga altkvalita filmeto en Esperanto pri la vivo de Clarence Bicknell. Estas ankaŭ versioj en la angla, la franca kaj la itala. La filmo montras interalie kiel Bicknell malkovris la duan lokon sur Tero enhavantan la plej grandan kvanton de petroglifoj (prahistoriaj bildoj ĉizitaj en ŝtonoj). Li estis la unua, kiu science dokumentis tiujn petroglifojn, dise troviĝantaj laŭ la Valo de la Mirindaĵoj kaj la Valo Fontanalba, en la apudmaraj Alpoj ĉe la limo inter Francio kaj Italio.

Mi prilaboris subtitolojn por la Esperanto-versio de la filmo, tiel ke ĉiu povu ne nur aŭdi, sed ankaŭ legi, kio estas dirita. Tre spektinda filmeto. Ĝuu ĝin!