Ĉu eblas gustumi la kolorojn?


 Jes, tio eblas pere de sinestezio, rara kapablo kiu ebligas percepti sensaĵon de ia tipo (ekz. de koloro) per stimulo de alia tipo (ekz. de muziko). Homoj kun sinestezio povas, ekzemple, vidi kolorojn, kiam ili aŭskultas muzikon aŭ aŭdas sonojn. Iuj eĉ povas senti diversajn gustojn en la buŝo, kiam ili rigardas malsamajn kolorojn. Strange, ĉu ne? Oni povas diri, ke sinestezio estas ne patologia variaĵo de la homa percepto. 

La vorto sinestezio venas el la grekaj syn (kune) kaj aisthēsis (sensaĵo), kaj pli-malpi signifas kuniĝo de sensaĵoj. La unuan priskribon de ĉi tiu fenomeno faris d-ro Georg Tobias Ludwig Sachs en 1812. Ekzistas multaj tipoj de sinestezio (minimume 80), sed la plej ofta estas percepti literojn, vortojn aŭ nombrojn kiel kolorojn. 

Mi "scias" ke lundoj estas blukoloraj. Kiam mi pensas pri la vorto lundo mi neeviteble imagas ĝin blua. Ĵaŭdo kaj sabato estas verdaj, sed dimanĉo estas ruĝa. La ceteraj tagoj ne elvokas kolorojn al mia menso. 

Mi konas virinon, kiu asertas, ke ĉiu nombro aperas en ŝia menso kun aparta koloro. Ŝi eĉ skribis poezion, en Esperanto, nomatan Sinestezio, per kiu ŝi priskribas la aferon:


Kiam mi pensas pri 0, tuj blanko alvenas

Se en mia kapo estiĝas 1, grizo samtempe aperas

2 formiĝas, violkoloro vidiĝas

Ekestas 3, kaj kun ĝi ruĝo aldoniĝas

Nun 4  prezentiĝas, flavo ĝin eskortas

Kie do estas 5? En nigro la povra cifero dronas 

Pasumas 6, bluo tiel same akompanas

Kiam 7 stariĝas, sur verdo ĝi estas

8 montriĝas, tujtuj oranĝo prezentiĝas

Fine, kiam ekvenas 9, tiam ĉiuj koloroj miksiĝas, 

kaj bruno ekaperas


Jen bilda interpreto de tiu poemo:


Ĉu tio estas normala? Nu, tio dependas de kio estas normala. Ĉu devio de ia normo difinas nenormalaĵojn? Tiuokaze la mondo plenplenas de nenormalaj aferoj fare de nenormalaj homoj. Bonŝance sinestezio ne estas tiel evidenta kondiĉo kiel ekzemple esti maldekstremana, kiu antaŭnelonge estis konsiderita kiel korektenda difekto. Por ne paroli pri albinoj, kiuj eĉ ankoraŭ estas vidataj de iuj kiel homoj kun terura malbeno, apenaŭ indaj esti vivaj. Multaj aferoj, kiuj en antaŭaj epokoj estis nenormalaj, hodiaŭ estas normalaj, ne pro tio, ke ia moderna modo sukcesis konvinki multajn pri kio estas politike ĝusta, sed pro tio, ke ju pli la homaro esploras la realon en kiu ni vivas, des pli akurate ni kapablas distingi inter tio grava kaj tio malgrava, inter stulta superstiĉo kaj valora kono, inter fantazio pro neracia timo kaj miro pro la beleco kaj vasteco de universo, kiun ni senlace klopodas pli bone kompreni. 

Kion valoran oni povus atingi per studado de io ŝajne tiel banala kiel "aŭdi kolorojn"? Ĉu indas esplori kian koloron havas tiu nombro aŭ tiu vorto por diversaj personoj? Ĉu ne estas aliaj pli gravaj aferoj por fari, ol malŝpari tempon en tiaj "stultaĵoj"? Jen tipaj riproĉoj, kiuj tute pretervidas la fakton, ke la esplorado de la realo estas valora per si mem, kaj kutime ebligas al ni malkovri aliajn aferojn, kiujn ni ne eltrovus alie. Ekzemple, la vojaĝo al la Luno donis al ni, interalie, la fajrimunan vestaĵon por fajrobrigadistoj, la plandumon de niaj sportŝuoj, la porteblan polvosuĉilon, la fumdetektilojn, ktp.

Kio pri sinestezio? Lastatempaj neŭrosciencaj esploroj montras, ke ni ĉiuj estas iagrade sinesteziaj, eĉ se ni ne konscias pri tio. Sinestezio okazas pli ofte ol aŭtismo, malgraŭ ke oni apenaŭ parolas pri ĝi. 

Sendependaj esploroj el diversaj neŭrosciencistoj venis al sama jena konkludo: la cerbo kapablas konekti stimulojn el malsamaj sensoj, sed ĉe 24 el 25 individuoj tio okazas senkonscie. Sekve, esplorado pri sinesteziuloj utilas por ĵeti lumon sur la cerbajn mekanismojn, kiuj subkuŝas sub la konscia sperto de ĉiuj homoj.

Sinestezio povus doni al ni rimedojn por plibonigi nian memoron. Clare Jonas ĉe la Universitato de East London pensas, ke trejnado pri sinestezio povus eĉ helpi cerbe damaĝitajn pacientojn resaniĝi, kaj eĉ bremsi la kognan difektiĝon ĉe Alzheimer-malsanuloj.

Jen mallonga filmeto en la angla kun multlingvaj subtitoloj pri sinestezio.