Pranepino de Zamenhof helpas nin ĉesi fumi

Margaret Zaleski-Zamenhof estas ĝenerala kuracisto, tabakologo kaj specialisto de dependomalsanoj, kiu loĝas kaj laboras en Parizo. La 8-an de septembro 2019 Johannes kaj Eva gastigis ŝin en sia podkasto kern.punkto sub la titolo Interparolo kun kuracistino, kiu helpas al fumantoj sendependiĝi de la fumado.

La podkasto entute estas ege interesa, aparte por fumantoj sendepende ĉu estas deziro ĉesi fumi aŭ ne. Margaret donas tre utilajn konsilojn kaj bonege konas la temon deproksime kaj plurflanke, ne nur teorie sed vere proprasperte kaj rezulte de longdaŭra profesia sindediĉo. Ŝi mem estis multjara fumanto kaj scias persone, ke ĉesi fumi estas tre malfacile.

La podkasto estas dividitaj en 13 punktoj kaj entute daŭras 58 minutojn. La punkto 7 temas pri elektronikaj cigaredoj, pri kio mi jam skribis antaŭ kelke da tempo en tiutema blogaĵo. Estas do tre interese aŭskulti la profesian vidpunkton de medicinfakulo pri tiuj relative novaj elektronikaĵoj, kiujn mi preferas nomi vapiloj. Kompreneble, la fakto ke ŝi parolas Esperanton kaj ke ŝi estas pranepino de Zamenhof faras la aferon eĉ pli interesa. Mi prezentos ŝian opinion pere de tri demandoj.

ĈU ESTAS DIFERENCO INTER CIGAREDO KAJ VAPILO?
Laŭ Margaret estas grandega diferenco inter ili. La cigaredo estas ekstreme toksa ĉar ĝi enhavas gudrojn, kiuj ĉefe kaŭzas kanceron, sed ankaŭ aliajn malsanojn. Krome, la karbona monooksido de la cigaredbruligo malaltigas la nivelon de oksigeno en la organismo kaj rekte atakas la arteriojn. La elektronikaj cigaredoj ne enhavas, nek produktas tiujn substancojn kaj estas tial multe pli sendanĝeraj.

ĈU LA VAPILO UTILAS POR ĈESI FUMI?
Margaret pensas, ke ĝi povas esti bona paŝo por iri al la ĉesado. Sed estas grave plani la ĉesadon de la elektronika cigaredo por ne plu pensi pri la fumado. Ŝi diras, ke kiam vi uzas la elektronikan cigaredon vi daŭre estas dependa psike kaj kondute:
  • psike dependa pro la nikotino —se oni uzas likvon kun nikotino—
  • kondute dependa pro la fakto ke oni bezonas havi ion kaj produkti fumon.
Ŝi ankaŭ diras, ke kiam iu fumanto venas al mi kaj diras "mi tute ne plu fumas veran cigaredon, nur la elektronikan cigaredon", mi laŭdas lin, ĉar tio estas granda paŝo kaj estas tute ne tiom danĝera. Sed mi konsilas "provu vere ĉesi".

ĈU LA NIKOTINO ESTAS TOKSA?
Laŭ Margaret la nikotino ne estas toksa substanco. Ĝi estas psikoaktiva substanco kiu donas mensan plezuron dum mallonga tempo, kaj kiam tiu plezura efiko ĉesas, mankas al ni la substanco kiu donas al ni tian mensan bonstaton, tiel kreante dependecon. Estas la flankaj produktoj de la fumado, kiuj estas la vere danĝeraj, ne la nikotino mem. La elektronikaj cigaredoj fakte evitas tiujn flankajn produktojn kaj estas tial multe pli sendanĝeraj ol la tradiciaj cigaredoj.




SE VI NE FUMAS...

  • Ne komencu fumi, ĉar tio estas tre danĝera por la sano.
  • Ne komencu uzi e-cigaredon, ĉar tio estas danĝera por la sano, malpli ol fumi sed tamen danĝera.


SE VI FUMAS...

  • Provu ĉesi fumi kaj se necese petu helpon de kuracisto.
  • Se tio ne helpas, anstataŭ fumi, uzu e-cigaredon kun nikotino kaj iom post iom malaltigu la kvanton de nikotino ĝis plena ĉesado. Se necese petu helpon de kuracisto kun sperto pri e-cigaredoj.


SE VI VAPAS (= uzas e-cigaredon)...

  • Uzu vapilon kaj vap-likvon el profesia vendisto.
  • Neniam aĉetu aŭ uzu vapilon aŭ vap-likvon el nekonata deveno, ekz. vendita surstrate aŭ de la t.n. nigra merkato.
  • Neniam uzu vapilon aŭ vap-likvon alimaniere ol rekomendite de la fabrikanto.
  • Serioze konsideru ĉesi vapi, eĉ se vi vapas sen nikotino. Tio estas la plej sana alternativo.

Titola foto: Margaret Zaleski-Zamenhof, de Kani CC BY-SA 4.0 (modifita por montri nur supran parton de la originala foto).