Ĉu eraroj plibonigas nian skribadon?


Mi ofte faras erarojn, kiam mi skribas en tiu ĉi blogo. Kaj mi eraras pli ofte ol mi ŝatus. Por malpliigi la nombron da eraroj mi uzas diversajn rimedojn, sed eĉ tiam mi plue eraras. Do, nenia rimedo garantias, ke mi ĉesos erari, sed almenaŭ ĝi helpas min malkovri erarojn.

Unu grava punkto koncerne skriberarojn estas la malfacileco rimarki ilin. Laŭ mi, la plej aĉa skriberaro estas tiu, kiun oni ne rimarkas, ĉar ĝenerale, eraro ne rimarkita estas eraro, kies gramatikan regulon oni ne lernis sufiĉe, kaj sekve oni riskas ĝin ripeti. Tio okazas en ĉiu lingvo, eĉ en la denaska. Estas pro tio, ke ekzistas vortaroj, gramatikaj manlibroj, literumiloj kaj profesiaj korektistoj.

Depende de tio, kion ni celas per nia skribado, ni uzos tiun aŭ alian rimedon por kontroli erarojn. Ekzemple, blogi ne estas same, kiel skribi libron. Ankaŭ estas malsamaj aferoj persona blogo kaj blogo de iu organizaĵo aŭ firmao. Sekve, ju pli gravas al ni la kvalito de la skribaĵo, des pli da energio ni investos en tiaj lingvaj aferoj.

Kiam mi skribas blogaĵon mi surstrekas per malsamaj koloroj vortojn aŭ esprimojn pri kiuj mi dubas. Tion mi faras tuj kiam iu vorto aŭ esprimo ne estas sufiĉe klara por mi, jen dum la skribado mem jen dum posta relegado. Flava koloro signas vorton duban. Verda koloro signas vorton tute bonan, kiun mi jam esploris. Ju pli flava aspektas mia skribaĵo, des pli da esploro atendas min. Inverse, ju pli verda, des pli ĝi pretas por publikigo en la blogo. Por transformi la flavajn dubojn en verdajn certaĵojn mi konsultas vortarojn, Tekstaron kaj fojfoje PMEG-on. Kiam la blogaĵo ŝajnas preta, mi uzas literumilon por kontroli la ortografion.

Jen la aspekto de malneto antaŭ ĝia publikigo en la blogo.

Mi kutime ne skribas la tutan blogaĵon per unu sola fojo, sed faras paŭzojn kaj ĝenerale mi ne tuj publikigas ĝin kiam ĝi estas finskribita. Mi lasas ĝin ripozi iom da tempo, iafoje eĉ dum tagoj. Tio ebligas min relegi ĝin el iom alia perspektivo. Ĉi tiu blogaĵo estas bona ekzemplo pri tio, ĉar mi komencis ĝin antaŭ kvar monatoj. Mi simple preteratentis ĝin. Hodiaŭ mi decidis ke mi aldonu ĝin al la blogo. Necesis nur finskribi ĝin (ĝi jam estis preskaŭ preta por publikigo).

Ĉio ĉi ŝajnas esti tro da peno por simpla persona blogo. Tamen por mi gravas, ĉar krom pure plezura celo, mi ankaŭ celas plibonigi mian lingvan nivelon kaj ĝis nun nenia alia metodo estas tiel efika por mi kiel skribado. Tion mi jam rimarkis kiam mi estis komencanto. Legi —kaj kompreni— estas relative facila afero, sed skribi estas io tute alia. La diferenco inter la du estas simila al tiu inter aŭskulti kaj paroli. Laŭ mi, estas du manieroj uzi lingvon: pasiva uzo —legado kaj aŭskultado— kaj aktiva uzo —skribado kaj parolado—. Ideale oni uzu ambaŭ.

Rilate la titolan demandon —ĉu eraroj plibonigas nian skribadon?—, mi pensas ke ĝenerale la respondo estas jesa, ĉar eĉ se ni pretervidos iujn erarojn kiam ni skribas, ni certe rimarkos aliajn kaj lernos de ili.