Kiel eklerni Esperanton

Ekzistas diversaj rimedoj eklerni Esperanton. Tre popularaj en Interreto estas Lernu kaj Duolingo, sed ankaŭ aliaj kiel Kurso de Esperanto. Ebla strategio por la aŭdaca lernanto estas fari du aŭ tri kursojn samtempe. Sufiĉas apartigi ĉiutage iom da tempo por ĉiu kurso.

Fari kelkajn kursojn samtempe povas havi pli da avantaĝoj, ol fari unu post la alia. Kial? Unue, ĉar diverseco estas bona kontraŭ tedo. Due, ĉar malsamaj kursoj donas malsamajn konojn kaj detalojn pri la sama afero, kaj tio riĉigas la lernadon. Trie, ĉar se vi finos nur unu kurson estos facile pensi, ke ne estas kialo por fari alian ekde baza nivelo, ke nur unu sufiĉas. La demando estas: sufiĉas por kio? Se via celo estas konatiĝi kun la lingvo, do jes, unu kurso sufiĉos por tio. Tamen, se vi celas bone lerni la bazon de Esperanto, do ne, unu sola kurso plej verŝajne ne sufiĉos. Kaj se via celo estas fariĝi flua parolanto, estos por vi malfacile atingi tion per ajna kurso, krom se temas pri tiucela lerneja kurso. Flueco postulas ne nur multe pli da tempo sed precipe da peno.

Sendepende ĉu oni decidas fari malsamajn kursojn samtempe aŭ unu post la alia, diverseco gravas por lingvolernado.

Diverseco...
  • bonas kontraŭ tedo kaj enuo
  • donas malsamajn perspektivojn pri la lernata lingvo
  • plifortigas la konojn pri la bazo de la lingvo

Jen grava kontraŭ-mito: flueco ne signifas paroli perfekte. Neniu parolas perfekte. Eĉ denaska parolanto de kiu ajn lingvo ne parolas perfekte sian propran lingvon. Oni povas kun la tempo paroli pli kaj pli bone, sed ĉiam estos iu, kiu parolas ankoraŭ pli bone ol iu alia. La plej bona maniero por plibonigi sian paroladon estas daŭre paroli kaj esti atenta pri eraroj por eviti ilin estonte. Tio validas ne nur por parolado, sed ankaŭ por skribado kaj legado. Neniam permesu, ke timo pri lingvaj eraroj estu preteksto por silenti, por ne paroli, por ne skribi. Erari estas ne nur homa afero, sed unu el la plej bonaj rimedoj por pliboniĝi.

Ĉe naskiĝo ĉiuj lingvoj estas same fremdaj por infano. Infano ne portas kun si lingvan balaston kaj tio estas granda avantaĝo, kiun plenkreskulo ne havas. Tamen, plenkreskulo havas aliajn avantaĝojn, kiuj mankas al infano, ekzemple, multjaran sperton pri la funkciado de la denaska lingvo. Tio signifas, ke por lerni lingvon ne multe gravas kiom aĝa vi estas. Pli gravas kiom multe vi deziras lerni. Ĉu junulo, ĉu maljunulo, via plej granda malamiko por lerni ion estas vi mem. Estus vane batali kontraŭ tiu malamiko. Pli saĝe estus amikiĝi kun vi mem, ĉar la plej granda amiko por lerni ion, ankaŭ estas vi mem.

Por lerni lingvon ne multe gravas kiom aĝa vi estas, sed kiom multe vi deziras lerni.