Senkonscia

Post mallonga transporto sur rada brankardo mi finfine alvenis al la operaciejo. Komprenante ke mi nenion pli povis fari mi decidis malfermi la okulojn por dormeti. Virina voĉo diris al mi: "Jen oksigeno". Ŝi almetis nazkanulon ĉe la nazo kaj pinĉis la dekstran montrofingron per pulsoksimetro por realtempe mezuri miajn pulson kaj sangoksigenon.

"Bone", mi diris fermante la okulojn denove por plue dormeti. Ekaŭdiĝis pepado el kardia monitoro laŭritme de mia koro. Mi ekprofitis tion por kvietigi mian korbaton per malstreĉiĝo kaj laŭcela spirado. Post kelkaj sekundoj vira voĉo demandis min: "Kiom peza vi estas kaj kiom alta?". Mi respondis kaj rimarkis, ke la demandinto manipulis dikan injektilon plena de ia laktoblanka likvo, kiun li injektis en kanulon antaŭe instalita de flegisto sur mia dekstra mandorso. Post la injekto li diris, ke mi nun dormos. Fermante la okulojn mi konsente diris "bone". Tamen, silente mi malkonsentis, ĉar mi scias, same kiel li, ke tio vere ne estas dormo. Anestezo ne kaŭzas dormon, sed specon de portempa komato. Anestezistoj uzas la vorton dormo ĉar ĝi estas pli agrabla al la oreloj. Malmultaj homoj volus aŭdi en tia situacio, ke ili kvazaŭ mortos.


Proksimume dek sekundojn post la injekto mi eksentis varman svarmotikladon ene de mia tuta kapo kaj tiam mi simple malaperis. Mi ne trovas pli taŭgan vorton por priskribi kio okazis al mi. Sed mi tute ne povas uzi la vorton dormi, ĉar mi bone scias, kio okazas kiam mi ekdormas. Aliflanke, kiam mi revenis el tia stato mi sentis, ke mi malrapide vekiĝis. Mia klarigo pri tio estas, ke la reveno ne okazas tuje, sed iom post iom, kaj sekve oni spertas, kvazaŭ oni vekiĝas el dormo. Almenaŭ tiel estis por mi. Aldone, mi havas la impreson, ke mi sonĝis pri io ĝuste antaŭ ol mi vekiĝis, sed mi nek tiam nek poste kapablis memori pri kio mi sonĝis. Tia memormanko okazas nemalofte ĉe la matena vekiĝo, en kiu iufoje ni memoras niajn sonĝojn, alifoje ne.

La blanka substanco ene de la ricevita injekto nomiĝas propofolo, kiu ege famiĝis en la amaskomunikiloj ĉar ĝi estas la drogo kiu kaŭzis la morton de la kantisto Michael Jackson. Ĝi probable estas la plej ofte uzata anestezaĵo nuntempe. Anestezistoj uzas propofolon ĉefe por du kialoj:
  1. kaŭzi rapidan senkonscion al paciento (mallongtempa anestezo)
  2. kaŭzi daŭran senkonscion al jam senkonscia paciento (longtempa anestezo)
Anestezo certe ne estas dormo. Se ĝi estus, la laboro de kuracistoj estus multe pli facila kaj ili simple atendos ĝis la paciento dormos por apliki kirurgion. Fakte, anestezaĵoj evitas ke oni dormu, kiel klare montras la elektroencefalogramo. Anestezo estas stato en kiu oni estas senkonscia, sendolora, senmova, senmemora, kaj tamen sendorma. La anestezisto kontrolas ke la paciento restos stabila dum tia stato, kio estas milda maniero diri, ke la paciento ne mortu. Krome kaj plej grave, anestezo estas inversigebla stato, tiel ke la paciento revenu returne al sia antaŭa konscia stato.

Malgraŭ ke anestezo estas sukcese uzata de kuracistoj jam de longe, nur lastatempe oni komencas kompreni kiel ĝi precize funkcias. Ankoraŭ restas multe por malkovri, por detale kompreni kio okazas en la cerbo kaj en la cetero de la korpo, kiam oni aplikas anestezon. Estas fascina kampo de studo por la neŭrosciencistoj.

Iuj asertas ke dum anestezo ili spertas, ke ili forlasas la korpon, ke ili iel troviĝas ekstere de sia korpo kaj povas observi sin mem kaj la ĉirkaŭaĵon. Estas konate de la sanfakuloj ke depende de la uzata anestezaĵo oni povas havi pli aŭ malpli da tiaj strangaj travivaĵoj dum la anesteza vekiĝo. Tio neniel ŝajnas mistera, konsiderante ke oni povas ricevi tre potencajn kaj malsamajn drogojn, iafoje 4-5 aŭ pli, por atingi optimuman anestezon.


Mi neniam spertis tiaĵojn okaze de anestezo, kvankam pasintece mi interesiĝis pri tiaj mensostatoj, tiagrade ke mi sukcesis "forlasi" la korpon propravole. La eksterkorpa sperto povas esti tiel reala kiel la realo mem. Kiam mi "troviĝas" eksterkorpe la nura afero, kiu dubigas min pri ĝia realeco, estas miaj propraj demandoj dum la daŭro de la travivaĵo: Kiel eblas ke mia korpo restas sur la lito sed jen mi estas meze de la dormoĉambro? Kial mi anstataŭ iri al alia ĉambro, flugetas al ĝi? Se mi saltas supren, kial mi komencas alŝvebi al la plafono? Ĉio ĉi ne eblas en la realo kaj tamen, jen mi estas, same konscia kiel kutime. Laŭ miaj sperto kaj opinio tiaj aferoj, negrave kiom vivaj kaj realaj ili ŝajnas, apartenas al la mondo de la sonĝoj, aŭ pli precize al la sfero de la mensaj fenomenoj, pri kiu ankoraŭ restas multe por esplori.

Antaŭnelonge neŭrosciencistoj sukcesis identigi la cerban lokon respondeca pri tiaj eksterkorpaj spertoj kaj eĉ okazigi ilin per elektra stimulado kaj nuntempe ankaŭ per virtuala realo. Novaj malkovroj senfortigas pli kaj pli la kredon pri ekzisto de ia mistika animo sendependa de la cerbo. Nenio indikas ke la menso povas funkcii sendepende de la cerbo. Male, ĉiu ĝisnuna esploro sugestas, ke la menso ekestas pere de la cerbo. Ni simple ne scias —ankoraŭ— kial kaj kiel tio okazas.

Kiam oni elektre stimulas la cerban regionon kie kuniĝas la parieta kaj la temporala loboj, oni spertas eksterkorpajn statojn.

Se vi spertas similajn aferojn, ne timu, vi estas nek freneza nek malsana. Vi simple estas cerbohava homo. Kaj nek homo nek cerbo estas perfektaj.